Kial Esperanto estas unika internacia lingvo (III) | |
2012-06-21 | |
de WEN JINGEN (Ĉinio)
En la unuaj du partoj de la artikolo mi rezonadis pri la kialo de sukceso de Esperanto. Ĉu alia lingvo kun tiuj karakterizaĵoj povos anstataŭi Esperanton kaj fariĝi internacia lingvo? Ĉu plibonigo al Esperanto utilos al ĝia disvastiĝo? La respondo estas nea!
a. Multaj uzantoj de Esperanto kritikis ĝiajn "mankojn" kaj de tempo al tempo prezentis plibonigajn projektojn. Sed neniu provo sukcesis. Ĝuste kiel diris Zamenhof en 1910:
Kaj se la komitatanoj decidos fari ŝanĝon en Esperanto, kion ili povos ŝanĝi? Se ili ekzemple volos diri: "tiu vorto estas prenita el lingvo, kiun parolas cent milionoj, tial ni elĵetu ĝin kaj prenu vorton el lingvo, kiun parolas cent dudek milionoj", aŭ se ili dirus: al ni ne plaĉas la praktike tute bona vorto "estas", ni preferas "esas"..., k. t. p., tio estus ja simple infanaĵo, kiun seriozaj homoj certe ne permesus al si, ĉar ili komprenus, ke en lingvo, kiu havas jam multejaran vivon, ŝanĝi grandan amason da vortoj, pro simpla kaprico, pro ia pure teoria kaj praktike absolute senvalora motivo, estus sensencaĵo. Memorante, ke oni atendas de ili ne ian teorian filologian amuziĝon, sed laboron praktikan, ili kompreneble ŝanĝus nur tiajn vortojn aŭ formojn, kiuj montriĝis kiel malbonaj per si mem, malbonaj absolute, grave maloportunaj por la uzantoj de la lingvo. Sed se vi trarigardos ĉiujn kritikojn, kiuj estis faritaj kontraŭ Esperanto en la daŭro de dudek tri jaroj -- kaj Esperanton ja kritikis jam multaj miloj da homoj, kaj certe neniu eĉ plej malgranda el ĝiaj mankoj restis kaŝita -- vi trovos, ke la grandega plimulto el tiuj kritikoj estas simple personaj kapricoj. La nombro de tiuj ŝanĝaj proponoj, kiuj efektive povus havi ian praktikan valoron, estas tiel malgranda, ke ili ĉiuj kune okupus ne pli ol unu malgrandan folieton, kiun ĉiu povus ellerni en duonhoro; sed eĉ inter tiuj tre malmultaj supozeblaj ŝanĝoj la plej gravaj estas nur plibonigo ŝajna, sed en efektiveco ili post pli matura pripenso montriĝus eble nur kiel malplibonigo.
Antaŭdiro de Zamenhof estis pruvita. Analizante tiun problemon laŭ nova angulo, oni povas trovi, ke supereco kaj mankoj de la lingvoj estas malfacile rekoneblaj internacie, kaj kritiko al la "mankoj" de Esperanto estis farita surbaze de komparo kun naciaj lingvoj. Ekzemple en la ĉina lingvo nea vorto antaŭas al verbo kaj adverbo, sed en la japana lingvo nea vorto sekvas ilin, kaj en la rusa lingvo ĝi povas stari antaŭ aŭ post ili. Kiu estas pli bona? Anglalingvanoj ne kutimas pluraligi adjektivon, sed ruslingvanoj rigardas tion tute natura. Jen kial oni ne povas reformi Esperanton.
b. Dependeco de parolantoj al la lingva sistemo faras la lingvan sistemon malfacile ŝanĝebla; adaptiĝo al nova lingvo estas multe diferenca de tiu al aliaj instrumentoj. Oni povas rapide anstataŭigi malnovan telefonon per moderna, sed oni ne povas tiel trakti lingvan kutimon. Oni ne povas provi kelkajn lingvojn kaj fine elekti taŭgan. Eĉ en nacia lingvo oni trovas grandan obstaklon en apenaŭ rimarkebla ŝanĝo malgraŭ politika trudo. Ekzemple antaŭ longe la Ŝtata Konsilantaro de Ĉinio jam dekretis anstataŭigi "gongfen (centimetro)" per "limi (centimetro)", sed eĉ hodiaŭ multaj ankoraŭ uzas la antaŭan. Kaj antaŭ pli ol 40 jaroj oni jam rimarkigis, ke "balai higienon (fari purigadon)" estas nelogika, sed ĝis nun oni preferas diri "balai higienon". Oni facile komprenas, ke estas neeble ordoni al la homoj apudmeti la sukcese uzatan Esperanton kaj apliki alian lingvon.
c. Akceptita lingva sistemo havas grandan inerciforton, kaj parta ŝanĝo estas sensenca. Antaŭ 20 jaroj iu inĝeniero kreis internacian lingvon nomatan Adli helpe de komputilo. Laŭdire ĝiaj vortoj estas pli internaciaj ol tiuj de Esperanto. Sed pasis 20 jaroj kaj Adli ne populariĝis. Malsukceso de Adli pruvis, ke teknika rimedo ne povas ŝanĝi la leĝon de ekzisto kaj evoluo de lingvo.
ĉ. Esperanto estis kreita sur la bazo de eŭropaj lingvoj, kaj delonge oni dubis, ĉu ĝi povas ludi la rolon de internacia lingvo. Tio ne estas tute absurda. Sed kiel dirite supre, tion decidas la objektivaj kondiĉoj. Mi skribis en "Esperanto sen Sofismoj", ke la simpleco de Esperanto ne estas egaleca por ĉiuj homoj (lerni Esperanton estas pli facile por okcidentanoj ol orientanoj), oni ne povas krei lingvon same facile lerneblan por ĉiuj, sed povas krei ĝin egale malfacila por ĉiuj. Oni povas diri, ke en antaŭvidebla estonteco oni ne povas trovi internacian lingvon pli taŭgan ol Esperanto. En la 80-aj jaroj de la lasta jarcento mongolo Bold publikigis sian "azian lingvon" (Yazuhuo, poste renomata Yazu). Rimarkinde estas, ke ĝi bazis sin sur la hana, japana, mongola kaj taĝika lingvoj de Oriento. Sed malfeliĉe estis, ke la aziaj lingvoj ne posedas vaste penetran fonon kiel eŭropaj lingvoj. Kvankam deantikve la orientaj lingvoj interpruntis vortojn, sed la rezulto de tia prunto ne estis facile rekonebla. Kvankam la japana lingvo prunteprenis multajn ideogramojn de la ĉina lingvo, kaj foje ĉinoj kaj japanoj povas diveni unu alies ideon laŭ la formoj de la ideogramoj de la ĉina lingvo, sed la prononcoj estas multe diferencaj, kaj ili ne povas skribi per karakteroj rekoneblaj de ambaŭ flankoj (se oni ne uzas ĉinajn ideogramojn).
5. Konkludo:
a. Esperanto estas ekzistanta viva lingvo, praktika solvo por la problemo de internacia lingvo. Indas veki atenton de prizorgantoj de internacia lingvo.
b. Malsukcesos ĉia anstataŭigo de Esperanto. Esperanto estas unika internacia lingvo.
Redaktoro: Wang Lihua
|