Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Kial Esperanto estas unika internacia lingvo (II)
2012-06-21

de WEN JINGEN (Ĉinio)

 


La aŭtoro gvidas kurso pri lingvoj.  

 

    3. Kial sukcesis Esperanto:

 

    a. Vasta intermiksiĝo de eŭropaj naciaj lingvoj estas objektiva bazo de naskiĝo de Esperanto. Escepte de la hungara kaj finnlanda lingvoj, preskaŭ ĉiuj eŭropaj lingvoj apartenas al malsamaj lingvogrupoj de la sama lingvofamilio. En la pasinteco, potenca Romio faris la latinan lingvon komuna lingvo por la akademia rondo kaj eklezio de la eŭropaj landoj, kaj multaj latinaj vortoj miksiĝis en aliajn nacilingvojn. Krom la komunaj vortelementoj de samaj aŭ analogaj lingvogrupoj, ankaŭ latinaj vortoj troviĝas en la eŭropaj lingvoj. Krome granda parto de la eŭropaj lingvoj prenis la latinajn literojn kiel la bazon, kaj tio faciligis rekonon de pruntitaj vortoj. La angla vorto republic, la franca république kaj la rusa respublika ĉiuj havas la literon "r" (la rusa "p") kun iom variitaj prononcoj, sed la fonemoj estas analogaj, do homoj de la tri nacioj povas facile rekoni la vorton. Evidente la eŭropaj lingvoj havas komunajn aŭ analogajn vortojn, kio naskis materian bazon de Esperanto. Kreante Esperanton, Zamenhof volis esprimi diversajn ideojn per plej simplaj formoj, ekzemple ba, bi, la, do k. a. Sed baldaŭ li trovis, ke la trudaj silaboj estas malfacile memoreblaj por li. Li do turnis sin al serĉo de komunaj elementoj el diversaj lingvoj kaj sukcesis krei la novan lingvon. Tio pruvis, ke Esperanto ne estas monstro fikcie imagita, sed bazita sur objektiva materio.

 

    b. Facile lernebla. Pri tio oni komparis Esperanton kun naciaj lingvoj laŭ gramatiko kaj vortoj por pruvi la simplecon de Esperanto kontraste al naciaj lingvoj (ekzemple sekso, nombro, kazo kaj deklinacio). Nun oni povas diri, ke tio ne estas kompleta. Ĉar kelke da bagateloj montris, ke iuj naciaj lingvoj, ekzemple la hana lingvo, ŝajnas pli simpla ol Esperanto (ekzemple iuj diris, ke la angla lingvo havas malpli multe da participoj ol Esperanto, kaj verbo de la hana lingvo havas nenian varion, k. t. p.), sed tiuj naciaj lingvoj ne estas facile lerneblaj por alinacianoj. Lingvisto Stephen D. Krashen atribuis posedon de lingvo al akirado kaj lernado. Lia teorio helpas pruvi facilecon de Esperanto. Akirado de lingvo signifas proceson en kiu infanoj "nature" posedas lingvon en la lingva medio, kaj lernado de lingvo signifas posedon de lingvo en lingva sistemo direktate de instruisto kaj instrumaterialo. En ĉi artikolo mi uzas la vortojn "akirado" kaj "lernado" laŭ tiu kompreno. Fakto pruvis, ke ĉiuj naciaj lingvoj estas egale facilaj por infanoj vivantaj en la responda lingva medio. Kaj ni ankaŭ povas diri, ke por plenkreskuloj en malsamaj lingvaj medioj ĉiuj fremdaj naciaj lingvoj estas egale malfacilaj. Ni povas pruvi, ke la vario de la substantivo, verbo kaj adjektivo de la rusa lingvo estas multe pli komplika ol tiu de la angla lingvo, sed ni ne povas pruvi, ke lernado de la rusa lingvo de rusa infano estas pli malfacila ol tiu de la brita, nek ke en 4-jara lernado anglalingva studento posedos pli multe ol ruslingva studento. Fakte ni diskutas ne pri facileco de akirado, sed pri tiu de lernado. Premiso de nia diskuto estas tio, ke oni ne povas aŭ ne volas deinfanece posedi fremdan lingvon, sed bezonas internacian lingvon por interkomunikiĝi. Por tio oni bezonas facile lerneblan komunan lingvon (sed ne facile akireblan). Inter la lingvoj lerneblaj por plenkreskuloj Esperanto estas la plej taŭga. Antaŭ kelke da jaroj en Germanio oni eldonis la libron "Esperanto sen Mitoj". La aŭtoro kritikis en sia verko fanfaronan propagandon por Esperanto, sed li ankaŭ dubis pri la facileco de Esperanto. Iuj diris, ke iuj nacioj opinias, ke iuj fremdaj lingvoj estas pli facilaj ol Esperanto. Ne sola estas tia ekzemplo, ke rusoj komprenas la lingvojn belorusan kaj ukrainian. Sed iliaj lingvoj estas tre analogaj. Tiuj nacioj jam ne bezonas lerni la aliajn lingvojn. Ni pledas por facileco de Esperanto pro tio, ke la homoj bezonas lerni alian lingvon. Kaj nun oni ne trovas lingvon pli facilan ol Esperanto. Evidente rezonado en "Esperanto sen Mitoj" estas sofisma. En la jaro 2000 mi skribis "Esperanto sen Sofismoj" por refuti la kulpigon fare de tiu libro pri facileco de Esperanto.

 

    c. Scienca kono de Zamenhof pri la ekzisto kaj evolua leĝo de lingvo dotis Esperanton per vivipovo. Unu el la leĝoj de ekzisto kaj evoluo de lingvo estas kutimo, nome kutimo de la uzantoj decidas la lingvon. Individuoj malfacile influas lingvon. Tial oni preskaŭ ne sukcesos rigore limigi lingvouzon de homgrupoj per homa difino malgraŭ ke ĝi estas starigita surbaze de studado de klasikaĵoj. Eĉ en la epoko de brita ĉefministro W. Churchill gramatikisto de la angla lingvo difinis laŭ gramatiko de la latina lingvo, ke oni ne povas meti prepozicion de la angla lingvo en la finon de frazo. Ĉe la kreiĝo de Esperanto ĝia gramatiko kaj vortoj aperis nur en "La Unua Libro". Tiam oni proponis al Zamenhof kompili Esperantan vortaron kun Esperanta ekspliko, kaj li respondis, ke tiutempe tio ne necesas. Zamenhof maksimume malmultigis rigidajn difinojn kaj restigis nur 16 gramatikajn regulojn neŝanĝeblajn kaj lasis uzantojn decidi la reston. Li montris ankaŭ, ke vojo de evoluo de Esperanto estas sama kiel tiuj de aliaj naciaj lingvoj, nome apero de novaj vortoj kaj arkaikiĝo de malnovaj vortoj. Zamenhof trovis ankaŭ, ke persona kutimo kaj lingva regulo ne estas samaj. Ekzemple foje li respondis, ke li kutimis uzi ge- por parencoj de familianoj de ambaŭ seksoj, sed tio ne estas deviga. Ĝuste kun scienca kono pri lingvo, li estis malrigora al unuaj uzantoj de la lingvo. Tia lingva medio estas tre favora al evoluo de la lingvo. Kontraste kun tio, ĉiuj detelaĵoj de Volapuko estis kreitaj de ĝia kreinto, kaj tio fakte signifis submetiĝo de lingvo al individua arbitro. Tio malobservis la leĝon de ekzisto kaj evoluo de la lingvo kaj strangolis kaj pereigis Volapukon.

 

    ĉ. Kondiĉoj por ekzisto de lingvo: Ili estas la lingvo mem kaj la uzantoj. Lingvo uzata povas ekzisti, kaj klasikaĵoj ne estas nepraj por daŭra vivo de lingvo. Sanskrito kaj la lingvoj helena kaj latina havas grandan nombron da klasikaĵoj, sed ili malviviĝis kiam iliaj uzantoj malaperis. Male postvivas lingvo sen klaskaĵoj sed uzataj de ordinaruloj. Zamenhof kreis ne nur Esperanton, sed ankaŭ la unuajn uzantojn de la lingvo. Ankaŭ ĝia samtempulo Volapuko havis siajn unuajn uzantojn, sed ĝia kreinto ne havis sciencan konon pri la leĝo de evoluo de lingvo, kaj ŝrumpiĝis kaj fine malaperis ĝia uzantaro, kaj pereis la lingvo. Zamenhof havis sciencan konon pri la leĝo de formiĝo kaj evoluo de lingvo (por tio necesas speciala disertacio), kaj tio ebligis ekziston kaj potenciĝon de la unuaj uzantoj de Esperanto. Jen fonto de vivipovo de Esperanto. Hodiaŭ eĉ oponantoj de Esperanto ne povas nei la ekziston de Esperanto.

 

Redaktoro: Wang Lihua

 

 

(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio