Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Kial Esperanto estas unika internacia lingvo (I)
2012-06-21

de WEN JINGEN (Ĉinio)

 


La aŭtoro gvidas kurson pri lingvoj. 

 

    Per ĉi tiu artikolo mi provus esplori kial Esperanto fariĝis la unika internacia lingvo surbaze de racia kaj scienca rezonado, sed ne persona ŝato, por veki atenton de la socia lingvistiko.

 

    1. La difino de internacia lingvo en ĉi tiu artikolo estas neŭtrala lingvo ĝenerale akceptebla en la internacia komunikiĝo. Evidente la vaste uzata angla lingvo ne konformas al tiu difino, ĉar ĝi ne havas neŭtralecon kaj estas bojkotata en certa sfero kaj pro tio la angla lingvo ne fariĝis unika laborlingvo de la Eŭropa Unio malgraŭ disputo en la pasintaj 20 jaroj. Sed en certa sfero la latina lingvo (kiam ĝi estis aplikata por internaciaj biologiaj kaj farmaciaj terminoj) konformas al tiu difino, sed ĝi jam ne estas viva lingvo kaj ĝia rolo en la internacia komunikado estas limigita. Esperanto estas neŭtrala en la internacia interkomunikiĝo kaj akceptebla por la popoloj kiel interkomunika lingvo. Ĝi konformas al tiu difino.

 

    2. Esperanto ne nur havas la kondiĉojn por esti internacia lingvo, sed ankaŭ estas efektiva internacia lingvo. Dube pri la valoro de Esperanto, oni tamen ne povas nei la fakton de ĝia ekzisto de 116 jaroj: la regula Universala Kongreso de Esperanto de ĉiu jaro estas internacia kunveno sen tradukado; multaj landoj eldonis Esperantajn librojn; la Unuiĝintaj Nacioj kaj koncernaj internaciaj organoj plurfoje aprobis rezoluciojn pri Esperanto; Ĉinio kaj aliaj landoj radiodissendas en Esperanto; la Akademio Internacia de la Sciencoj San Marino prenas Esperanton kiel laborlingvon!­ Esperanto estas ne nur efektiva internacia lingvo, sed ankaŭ unika internacia lingvo, kaj la kialo estas tre simpla: neniu povas ekzempli per alia internacia lingvo tiel vaste uzata kiel Esperanto. Oni povas aserti, ke Esperanto estas unika efektiva internacia lingvo, tio estas nerefutebla kaj simpla fakto. Ni nur bezonas esplori la kialon de tiu fakto.

 

Redaktoro: Wang Lihua

 

 

(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio