Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Historio de Esperanto (1949-1990 )
2012-06-19

    La dua epoko: 1949~2006 (1)

 

    1949.

 

    Naskiĝis la "nova Ĉinio".

 

    1950.

 

    Ekeldono de la revuo "El Popola Ĉinio"

 

    La 1-an de majo 1950 la revuo EPĈ estis oficiale ekeldonita. La redakcio estis gvidata de la Internacia Informa Buroo de Ĉinio. Ĝia ĉefa respondeculo estis Venlo Fon. Honfan respondecis pri redaktado kaj Li Shijun (Laŭlum) servis kiel ĉefa tradukisto. Kaj poste, inter la ĉefaj tradukistoj enviciĝis s-roj Zensto, Yang Yongsen, Ivan Ko kaj aliaj. Post kiam la revuo El Popola Ĉinio komencis reeldoniĝi en 1957, fama veterana esperantisto Tikos enviciĝis inter ili kaj respondecis iam pri la laboro de la traduka sekcio.

 

    1951.

 

    Fondiĝo de Ĉina Esperanto-Ligo

 

    Aprile de 1950 la kultura kaj eduka komisiono de la Ŝtata Konsilantaro sankciis fondiĝon de la Ĉina Esperanto-Ligo (ĈEL) kaj eldonon de la revuo El Popola Ĉinio (EPĈ). La 11-an de marto 1951 estis starigita en Pekino ĈEL kun Hujucz kiel sia prezidanto. En ĝi laboris profesiaj esperantistoj. La ĉefa respondeculo komence estis Tao Taoran kaj poste Zensto.

 

    1953.

 

    La 38-a UK okazis en Zagrebo, Jugoslavio, unua kongreso en komunista lando.

 

    IFEF fariĝis faka sekcio de UEA.

 

    ĈEL kaj la redakcio de EPĈ estis kunigitaj. S-ano Zensto kun laborantoj de ĈEL eklaboris en la Fremdlingva Eldonejo, kaj nelonge poste, en la redakcio de EPĈ.

 

    1954.

 

    Ĝenerala Konferenco de Unesko en Montevideo rekonas la rezultojn atingitajn per Esperanto por la proksimigo de la popoloj; Stariĝis konsultaj rilatoj inter Unesko kaj UEA.

 

    1955.

 

    En oktobro UEA translokiĝis al Roterdamo, Nederlando.

 

    1956.

 

    ĈEL organizis delegacion el Ĵelezo, Chen Yuan kaj Zhang Qicheng por ĉeesti la 41-an UK en Danio. Tio estis la unua fojo, ke la nova Ĉinio sendis sian delegacion al Universala Kongreso de Esperanto.

 

    1959.

 

    La 44-a UK estis la unua aranĝita en lando de la sovieta bloko en Varsovio, Pollando.

 

    1964.

 

    Ekelsendo de E-progamoj de Radio Pekino (nuna Ĉina Radio Internacia) .

 

    1965.

 

    La 50-a UK okazis en Tokio, Japanio, unua kongreso en Azio.

 

    1973.

 

    Ito Kanzi (Ludovikito) eldonis la unuan volumon de "Iam kompletigota plena verkaro de L.L.Zamenhof"

 

    1980.

 

    ĈEL iĝis Landa Asocio de UEA.

 

    1981.

 

    Fine de julio kaj komence de aŭgusto la 66-a UK okazis en Braziljo, Brazilo, unuafoje en la suda hemisfero (Suda Ameriko). Ĝin partoprenis la Ĉina Esperanto-delegacio kun Chen Yuan kiel estro. En la kongreso Bakin estis elektita kiel membro de la Honora Patrona Komitato de UEA.

 

    La 25-an de januaro fondiĝis la Pekina Esperanto-Asocio.

 

    Februare Flora Szabo-Felso, ĝenerala sekretario de UEA, vizitis Ĉinion.

 

    La 23-an de novembro fondiĝis la Ĉina Esperanto-Eldonejo.

 

    La 6-an de decembro naskiĝis la societo "Amikoj de Esperanto", kies prezidanto estis Chu Tunan, vicprezidanto de la Konstanta Komitato de la Ĉina Popola Kongreso.

 

    1982.

 

    Januare aperis la unua numero de La Mondo, gazeto de la Ĉina Esperanto-Ligo.

 

    La 67-a UK okazis en Antverpeno, Belgio. Ĝin partoprenis la Ĉina Esperanto-delegacio estrata de Zhang Qicheng.

 

    La 16-an de decembro la Eduka Ministerio de Ĉinio disdonis dekreton al la edukaj burooj de ĉiuj provincoj, municipoj kaj aŭtonomaj regionoj por refoje certigi, ke Esperanto estu instruata kiel dua fremda lingvo kaj ekzamena objekto por diplomiĝontaj studentoj, ŝtataj oficistoj kaj kandidatoj por esplorantoj-studentoj.

 

    1983.

 

    Marte Li Shijun (Laǔlum), vicĉefredaktoro de EPĈ, estis elektita kiel membro de la Akademio de Esperanto.

 

    Julie okazis en Budapeŝto la 68-a UK, Hungario. Zhang Qicheng partoprenis ĝin kaj nome de ĈEL ricevis trofeon FYNE.

 

    1984.

 

    Maje Umeda Yosimi, vicprezidanto de UEA, kaj Simo Milojeviĉ, ĝia ĝenerala direktoro, vizitis Pekinon kaj interkonsiliĝis kun ĈEL kaj koncernaj institucioj pri la 71-a UK en Pekino.

 

    Junie fondiĝis la Scienc-Teknikista Esperanto-Asocio sub la Ĉina Akademio de Sciencoj kun Lu Jiaxi, prezidanto de la akademio, kiel honora prezidanto.

 

    Julie la ĉina Esperanto-delegacio estrata de Chen Yuan partoprenis la 3-an Pacifikan Kongreson de Esperanto en Portlando, Usono, kaj poste la 69-an UK en Vankuvero, Kanado. En la UK Hujucz estis elektita kiel membro de la Honora Patrona Komitato de UEA.

 

    La Ĉina Esperanto-Eldonejo eldonis la romanon “Montara Vilaĝo” de Chun-Chan Yeh (Cicio Mar), kiu estis metita en la Serion Oriento-Okcidento n-ro 21 sub la aŭspicioj de UEA.

 

    1985.

 

    Marte en Pekino okazis inaŭguro de la Ĉina Koresponda Esperanto-Instituto.

 

    Maje redakcio de EPĈ solene celebris la 35-jaran datrevenon de sia naskiĝo. Yao Yilin, Hujucz, Huang Hua, Chu Tunan kaj multe da aliaj gravaj ŝtatoficistoj de Ĉinio, reprezentantoj de UEA kaj EPĈ-perantoj el 7 landoj partoprenis la solenadon.

 

    La 70-a UK okazis en Augsburg, Germanio. Ĝin ĉeestis la ĉina Esperanto-delegacio estrata de Zhang Qicheng.

 

    Julie okazis la Unua Ĉina Kongreso de Esperanto en Kunming, kiun ĉeestis pli ol 600 personoj.

 

    1986.

 

    Januare forpasis Hujucz, eminenta gvidanto de la ĉina Esperanto-movado kaj februare ĈEL elektis Ĵelezon kiel sian agantan prezidanton.

 

    Aprile, Xie Yuming estis elektita kiel membro de la Akademio de Esperanto. Li estas la dua akademiano en Ĉinio.

 

    Julie okazis en Pekino la Unua Internacia Akademia Konferenco pri Scienco kaj Tekniko en Esperanto sub la aŭspicioj de la Ĉina Akademio de Sciencoj. Ĝin partoprenis 290 esperantistoj el 18 landoj.

 

    De la 26-a de julio ĝis la 2-a de aŭgusto okazis en Pekino la 71-a UK kun pli ol 2400 esperantistoj el 54 landoj. Peng Zhen, prezidanto de la Konstanta Komitato de la Ĉina Popola Kongreso, estis ĝia alta protektanto. Oni diris, ke la 71-a UK estis la plej granda UK ekster Eŭropo. En la kongreso Chen Yuan fariĝis membro de la Honora Patrona Komitato de UEA.

 

    Oktobre la Pekina Televida Stacio unuafoje dissendis la memfaritan Esperantan filmon Lando de Verda Stelo, kiun prezentis la Ĉina Centra Televida Stacio la 7-an de januaro de 1987.

 

    1987.

 

    La 27-an de junio ĈEL, la Ĉina Komitato de Unesko kaj aliaj organizaĵoj kune faris aranĝon por la 100-jara Jubileo de Esperanto.

 

    Julie okazis en Varsovio la 72-a UK, kiun ĉeestis la ĉina Esperanto-delegacio estrata de Zhang Qicheng kaj Ye Junjian.

 

    La 10-an de novembro la Ĝenerala Administracio de Gazetaro kaj Eldonado de Ĉinio sankciis eldonon de la revuo Tutmondaj Scienco kaj Tekniko.

 

    Samjare eldoniĝis Esperanto-Ĉina Vortaro, ĉefkompilita de Honfan, tre influa kaj reputacia vortaro en la ĉina Esperanto-movado.

 

    1988.

 

    Julie okazis en Roterdamo, Nederlando, la 73-a UK, kiun ĉeestis la ĉina Esperanto-delegacio.

 

    De la 10-a ĝis la 16-a de aŭgusto okazis en Pekino la 2-a Internacia Akademia Konferenco pri Scienco kaj Tekniko en Esperanto.

 

    En tiu jaro la Ĉina Esperanto-Eldonejo eldonis la romanon Kamelo Ŝjangzi, verkitan de Laoŝe, fama ĉina verkisto.

 

    1989.

 

    Julie la ĉina Esperanto-delegacio estrata de Tan Xiuzhu partoprenis la 74-an UK en Brighton, Britio.

 

    Septembre la Pekina Disaŭdiga Instituto ekfunkciigis Esperanto-kurson por kulturi profesiajn Esperanto-laborantojn.

 

    Oktobre la Esperanto-instrua filmo Espero estis dissendita de la Qingdao-a Televida Stacio.

 

    Novembre per koresponda voĉdonado naskiĝis la nova estraro de ĈEL kun Chen Yuan kiel prezidanto.

 

    1990.

 

    De la 27-a de februaro ĝis la 1-a de marto okazis en Qingdao la 1-a laborkunveno de ĝeneralaj sekretarioj de la E-asocioj de provincoj kaj pluraj aparte planizadaj urboj por interkonsiliĝi pri la stato de la ĉina E-movado, la preparlaboro de la 5-a Pacifika Kongreso de Esperanto, ktp.

 

    Maje, inaŭguriĝis la televida E-kurso kune funkciigata de la Centra Televida Stacio, Qingdao-Universitato, la Ĉina E-Ligo kaj la redakcio de El Popola Ĉinio.

 

    La 24-an de majo okazis la te-kunveno por festi la 40-jaran jubileon de EPĈ.

 

    De la 25-a ĝis la 30-a de majo, la Ĉina Akademio de Sciencoj okazigis en Pekino la 3-an Internacian Akademian Konferencon pri Scienco kaj Tekniko en Esperanto.

 

    La 17-an de junio, fondiĝis la Taiwan-a Esperantista Asocio.

 

    Julie, la Ĉina E-delegacio ĉeestis la 75-an UK en Havano, Kubo.

 

    Aperis julie la Esperanta literatura gazeto Penseo.

 

    Novembre, okazis en Kantono la unua simpozio de la E-instrua Esplora Asocio de Altlernejoj kaj samtempe la dua kunveno de ĝiaj komitatanoj.

 

 

(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio