Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Stephon Marbury en Pekino (II)
2012-06-18

de LI TAO

 

    Adapti sin al la lokaj vivo kaj medio

 


Stephon Marbury en metroo 

 

    Stephon Marbury ŝatas veturi per metroo al sporthalo por trejnado, al la LaboristaStadiono de Pekino por spekti futbalajn konkursojn de la Pekina Teamo Guoan, al la strateto Luoguxiang por aĉeti T-ĉemizojn, al la Teatro de la Pekina Ekspozicio por aŭskulti humurajn dialogojn… Li naskiĝis kaj kreskis en Usono kaj nun fariĝis "homo bone konanta Ĉinion".

 

    Kiel eksa korbopilkisto de NBA kaj nuna korbopilkisto de la Pekina Teamo Jinyu, Stephon Marbury esperas fariĝi vera pekinano kaj pasigi siajn venontajn 30 jarojn en Pekino. "La mildeco de la lando sentigas al mi, ke mi ĉiam estas ĉirkaŭata de amo," diris Stephon Marbury, "mi ne povas klarigi la sencon de la sento, kiun vi povos havi nur post via propra spertado." La frazo plej multe parolata de Stephon Marbury al liaj usonaj amikoj estas: "Se vi volas koni Ĉinion, vizitu ĝin."

 

    Stephon Marbury multfoje esprimis, ke li ŝatas loĝi en urbo kiel Pekino. Li diris: "La veturado per metroo povas ne nur ŝparigi tempon, sed ankaŭ helpas min kontaktiĝi kun pekinanoj. Kvankam la metroo estas tiel homplena, mi tamen sentas plezuron enŝovi min en ĝin per mia tuta forto, ĉar tio por mi estas freŝa kaj ekscita."

 

    Fanoj nomas lin "Komisaro Marbury"

 

    Kiel fremdlanda korbopilkisto Stephon Marbury povas identigi sin kaj eĉ amikiĝi kun ĉinaj trejnistoj kaj siaj samteamanoj, kies haŭto, lingvo kaj kultura fono estas malsamaj ol la liaj. Unu el la kaŭzoj estas, ke li respektas ĉinan kulturon kaj provas sin adapti al ĝi.

 

    En la poŝtelefono de Stephon Marbury estas rezervitaj kelkaj bilddesegnoj pri li faritaj de liaj fanoj, el kiuj li plej ŝatas bildon de "Komisaro Marbury" en verda militista uniformo kaj kun verda saketo oblikve sur la ŝultro, figuron en duonkaŭra pozo kun kunpremitaj manoj kaj fermitaj okuloj kaj tiun de "Taŭisma Mastro Marbury" kun blankaj brovoj kaj longa barbo. Stephon Marbury diris, ke li admiras la inspiron de ĉinaj fanoj, ĉar tie reflektiĝas la kulturo kaj saĝo de Ĉinio.

 

    Koninte la ĉinajn kulturon kaj morojn li komencis helpi aliajn homojn laŭ sia kompreno.

 


La bildo "Lernu de Komisaro Marbury" 

 

    Informiĝinte, ke usona korbopilkisto JR Smith konfliktis kun la Zhejiang-a Klubo, Stephon Marbury telefone interparolis kun li kelkajn horojn kaj konigis al li pri la turniro de ĈBA, kiel korbopilkistoj sin konformigu kaj adaptu al la teamo. Poste li faris komunikadon kun la klubo. Dank' al lia helpo estas forigita la malakordo inte JR kaj la teamo kaj la teamo gajnis bonajn rezultojn en la sekvaj konkursoj.

 

    Pro tio Stephon Marbury ricevis multajn ĉinajn kromnomojn, el kiuj la plej sonora estas "Komisaro Marbury". Krome surrete cirkulas la karikaturo "Lernu de Komisaro Marbury".

 

    Amo al ĉina knabineto suferanta malsanon

 

    Se Stephon Marbury havas liberan tempon, li iras al diversaj lokoj de Pekino kun siaj edzino kaj filo, vizitas la restoracion plej ŝatatan de li en la strato Sanlitun. Li ankaŭ akompanas sian edzinon naĝi en naĝejo proksime al sia loĝejo.

 

    Li ne nur amas siajn familianojn, sed ankaŭ donas amon al aliaj homoj.

 


Stephon Marbury vizitas Yuanyuan, kiu suferas leŭkemion. 

 

    Patro de la knabineto Yuanyuan estas fano de Stephon Marbury kaj li kun maltrankvilo petis Stephon Marbury viziti lian filinon, kiu suferas leŭkemion, por realigi ŝian revon vidi la idolon. Estas neatendite, ke Stephon Marbury tuj akceptis lian peton kaj venis al la hospitalo en la dua tago post sia reveno al Pekino fininte konkurson en alia urbo.

 

    Kiam Stephon Marbury vidis malgrasan kaj malfortan Yuanyuan, liaj okuloj malsekiĝis per larmoj. Li portis la knabineton en la brakoj kaj diris, ke li havas tri infanojn, du el ili estas knabinoj, kaj pro tio li scias malfacilon de gepatroj. Li promesis al Yuanyuan, ke se li estos en Pekino venontjare, kaj se li ne havos konkurson, li venos festi ŝian 12-jaran datrevenon de la naskiĝo…

 

    Yang Chen, interpretisto de Stephon Marbury, malkaŝis: "Post kelkaj tagoj Stephon Marbury sola iros vidi la knabineton por akompani ŝin kaj babili kun ŝi, ĉar pasintfoje ĉeestis multaj raportistoj, kaj tio iom ĝenis la infanon. Kiel patro li scias, ke infanoj bezonas prizorgon kaj amon."

 

    En Pekino kiel en Nov-Jorko

 


Stephon Marbury rigardas futbalan konkurson de la Pekina Teamo Guoan.  

 

    "Amo" estas la vorto plej ofte uzata de Stephon Marbury en lia mikroblogo. Stephon Marbury klarigis, ke amo estas paco kaj signifas ankaŭ tion, ke ĉiuj homoj traktas aferojn per pozitiva kaj optimisma rigardo. Li diris: "Veninte al Ĉinio, fanoj, amaskomunikiloj kaj kluboj donis al mi multe da amo, kiu estis malofte ricevita en Usono. Mi opinias, ke la amo de ĉinaj fanoj al mi estas vasta kaj profunda. Mi aŭdis, ke multaj fanoj eklernis la anglan lingvon pro mi. Tial mi multfoje emfazis 'amon', ĉar amo estas maniero por helpi ĉiujn homojn kaj estas afero tre ĝojiga por mi."

 

    Lastatempe Stephon Marbury ricevis jarbileton de konkursoj de la Pekina Futbala Teamo Guoan en Pekino kaj li povos daŭre kuraĝigi la futbalistojn. Li tre volas tute adaptiĝi al la urbo kaj al la lando.

 

    Stephon Marbury diris: "La Pekina Teamo estas teamo, al kiu mi tre volus aliĝi. Mi vivas en Pekino kiel en Nov-Jorko. Mi povas diri, ke mi prenas ĉiun konkurson kiel mian lastan konkurson en mia profesia kariero. Mi ne scias, kiom da jaroj mi ankoraŭ povos okupiĝi pri korbopilkado, tamen mi esperas, ke mi finos mian profesian karieron en Pekino. Mi ludas korbopilkon en Pekino kiel en mia hejmloko. Miaj samteamanoj, trejnistoj kaj eĉ miaj geamikoj rigardas min kiel pekinanon. Mi esperas fariĝi vera pekinano en la estonteco.

 

Redaktoroj: Liu Sigong kaj Niu Xueqin

 

 

(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio