Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Historio de Esperanto (1859~1948)
2012-06-15

    La unua epoko: 1859~1948

 

    1859.

             12.15. Lazaro Ludoviko Zamenhof naskiĝis en Bjalistok.

 

    1887.

la "Unua Libro por Rusoj" aperis en Varsovio

 

En 1887 Zamenhof aperigis en Varsovio 28-paĝan, grizkovrilan libreton, la "Unua Libro por Rusoj". Ĝi enhavis antaŭparolon, 16-regulan gramatikon, ĉ. 900-radikan vortaron kaj lingvoprovojn: tradukojn de "Nia Patro", el la "Biblio", poemon el Heine, leter-specimenon kaj du originalajn poemojn: "Mia Penso" kaj "Ho, Mia Kor'". Baldaŭ sekvis eldonoj por poloj, francoj, kaj germanoj, poste por angloj.

 

7.26. Eliris el la presejo en Varsovio la unua eldonaĵo pri Esperanto, la "unua libro de Esperanto". Ĝia titolo estas "Doktoro Esperanto, Lingvo Internacia", kun antaŭparolo kaj plena lernolibro.

 

    1888.

 

la "Dua Libro de l'Lingvo Internacia" aperis

 

En 1888 (2-a eld. 1893) aperis la 50-paĝa "Dua Libro de l'Lingvo Internacia". En ties antaŭparolo Zamenhof proponis eldoni tiajn verkojn, dum li finance povos, kaj poste malaperi por ĉiam, por ke la lingvo estu efektive propraĵo de la tuta mondo. Krome enestis lingva ekzercaro, tradukaĵoj de la studenta kanto "Gaudeamus", el Andersen kaj el Heine (farita de Leo Belmont). Samjare aperis ankaŭ la unua "Adresaro", kun la adresoj de la unuaj 1,000 esperantistoj.

 

    1889.

 

La unua revuo esperantlingva La Esperantisto aperis en Nurnberg

 

La unua revuo esperantlingva estis La Esperantisto, sub redakto de L. L. Zamenhof, publikigita en Nurnberg inter 1889 kaj 1895 dank' al la financa subteno de L. L. Zamenhof mem, poste al tiu de Trompeter. En 1895 ĝi malaperis pro la cenzura malpermeso eniri la tiaman Rusion (kie loĝis tri kvaronoj de la tuta abonantaro).

 

(El "Esperanto en Perspektivo")

 

    1889.

 

"Aldono al la Dua Libro" aperis

 

En 1889 aperis la 22-paĝa "Aldono al la Dua Libro", kie Zamenhof raportis pri la Amerika Filozofia Societo. Li skribis, ke li seniĝas je ĉiuj rajtoj pri la lingvo kaj ke li deziras esti konsiderata nur kiel iniciatinto. Samjare aperis la unua numero de "La Esperantisto", en Nurnberg: la centro de la Movado ne plu esti unu sola homo, sed periodaĵo.

 

En Nurnberg komencas aperi la unua gazeto en Esperanto, "La Esperantisto".

 

    1891.

 

Esperanto eniris Ĉinion pere de rusaj komercistoj, kiuj vizitis Harbinon, metropolo en nordorienta Ĉinio.

 

    1905.

 

La Unua Universala Kongreso de Esperanto (UK) okazis en Boulogne-sur-Mer, Francio

 

La Unua Universala Kongreso de Esperanto estis organizita de grupo da francaj esperantistoj. La sekretario de la organiza komitato estis Paul Boulet. La kongreso okazis en Boulogne-sur-Mer (Bulonjo-sur-Maro), Francio en 1905. Ĝin partoprenis 688 personoj de diversaj landoj, inter kiuj troviĝis la iniciatinto de Esperanto, d-ro L. L. Zamenhof mem. La kongreso kaŭzis nepriskribeblan entuziasmon inter la kongresanoj kaj veran sensacion en la ekstera mondo. La unuan fojon en la historio de la homaro oni tie parolis unusolan lingvon, komunan al ĉiuj partoprenantoj, vere internacian laŭ sia strukturo, same proksiman al ĉiuj, lingvon, kiu ofendis nenies sentojn.

 

    1906.

 

La Dua Universala Kongreso de Esperanto okazis en Ĝenevo, Svisio

 

Dum la Dua Universala Kongreso, okazinta en Ĝenevo en 1906 estis formita Konstanta Komitato de la Kongreso (KKK), kiu konsistis el Internacia Organiza Komitato, (OK), elektita de ĉiu kongreso por prepari la sekvan; el Loka Komitato, kies tasko estis helpi al ĝi por difinitaj lokaj taskoj; kaj Konstanta Ĝenerala Sekretariejo de la Kongresoj, je dispono de la OK.

 

    1907.

 

La Tria Universala Kongreso de Esperanto okazis en Cambridge, Britio

 

En la kongreso de Cambridge (1907) estis akceptita la unua Kongresa Regularo (KR). Ĝi difinis la personojn, kiuj rajtas partopreni la kongresojn, la celon de la UK, la temojn priparolatajn, la konsiston de KKK kaj la estrarojn de la kongresoj.

 

    1908.

 

La Kvara Universala Kongreso de Esperanto okazis en Dresdeno, Germanio

 

Dum la kvara UK en Dresdeno (1908), la KKK estis reorganizita. Ekde tiam la KKK konsistis el du membroj de la OK de la antaua kongreso, du membroj de la aktuala, du anoj de la venonta, unu prezidanto kaj unu ĝenerala sekretario, ambaŭ elektitaj de la kongreso mem. La reorganizo evidente celis faciligi la organizajn spertojn de unu kongreso al la alia. Estis ankaŭ aprobita la fondo de Kongresa Kaso, kies celo estis centrigi ĉiujn elspezojn rilate la kongreson, enspezi la kotizojn, donacojn, subvenciojn ktp. La Loka Komitato povis esti rajtigita de la KKK fari mem difinitajn elspezojn. La profitoj de la antaŭaj kongresoj povis esti, laŭ la decido de la LKK, uzataj por pagi eventualajn deficitojn aŭ konservitaj por helpi venontajn kongresojn.

 

Fondiĝo de Universala Esperanto-Asocio (UEA)

 

    1909.

 

Fondiĝis Internacia Asocio de Esperantistaj Fervojistoj (IAEF), la unua asocio de esperantistaj fervojistoj. Ĝi estas la antaŭulo de Internacia Fervojista Esperanto-Federacio (IFEF).

 

    1910.

 

La 6-a UK okazis en Vaŝingtono, Usono, unua kongreso ekster Eŭropo.

 

    1912.

 

Ministro pri Edukado en Ĉinio Cai Yuanpei dekretas la enkondukon de Esperanto en la elementajn lernejojn en Ĉinio.

 

    1917.

 

Mortis L. L. Zamenhof.

 

    1921.

 

Fondiĝo de Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)

 

    1922.

 

La unuaj disaŭdigoj en Esperanto komenciĝis.

 

    1928.

 

Fondiĝis la Internacia Esperanto-Muzeo en Vieno.

 

    1933.

 

Apero de "Enciklopedio de Esperanto".

 

    1936.

 

Fondiĝis Internacia Esperanto-Ligo (IEL).

 

    1938.

 

Fondiĝis Tutmonda Junular-Organizo.

 

    1948.

 

Fondiĝis Internacia Fervojista Esperanto-Federacio, tutmonda asocio de esperantistaj fervojistoj. Ĝi sekvas la tradicion de sia antaŭulo IAEF daŭrantan ekde 1909.

 

 

(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio