Miaj "infanoj" kaj mi | |||||||||||||
2012-06-14 | |||||||||||||
Teksto kaj fotoj de Lü Jinyue
En septembro 2011, Lü Jinyue ĵus diplomiĝinta el universitato diris, ke ŝi volas iri al fora vilaĝo por instruado kiel volontulo. Ŝiaj konatoj surpriziĝis, ĉar la kamparo estas tute fremda por ŝi, knabino naskiĝinta en la 1980aj jaroj kaj elkreskinta en urbo. Ĉu ŝi fanfaronas kaj baldaŭ rezignos... ? Oni tiel dubis. Tamen ŝi ne rompis sian promeson. Dum la instruado ŝi fiere nomis siajn lernantojn "infanoj". Ŝi estis okupita, tamen la vivo estis tre riĉa. Tra ŝiaj taglibro kaj fotoj, oni povas vidi ŝian maturiĝon. Kontraste kun la loka malriĉeco ŝi tamen ricevis grandan riĉaĵon: ŝiaj 19 lernantoj forte kortuŝis ŝin. Jen estas ŝia rakonto.
Red.
Mi pasigis kvar monatojn en montara vilaĝa element-lernejo en Xuyong-gubernio, Luzhou-urbo, Sichuan-provinco. Mi ne povas precize respondi la demandon kial mi iris al vilaĝa lernejo. Eble antaŭ la ekiro mi havis multajn motivojn. Se oni nun denove demandus min, mi volus diri, ke mi faris la decidon por trovi ĝojon, elkoran ĝojon.
Mi servis kiel instruisto de la kvina-jara klaso kun 19 lernantoj. En la lernejo estis entute ses instruistoj, kaj pro manko de instruistoj, ĉiu instruisto respondecis pri unu klaso kaj donis lecionojn pri ĉiuj lernobjektoj.
La unua leciono estis pri la ĉina lingvo. Kiel aliaj instruistoj en la nova semestro, mi koncize prenzentis min mem kaj proponis, ke ĉiuj lernantoj parolu pri si men laŭ sia plaĉo. Ĉio estis en ordo ĝis la stariĝo de iu knabino. Post simpla sinprezento ŝi malrapide diris: "Mia revo estas ke miaj gepatroj revenos hejmen. Ili laboras en alia loko, kaj mi ne povas ilin vidi jam de kelkaj jaroj." Larmoj falis sur ŝian lerno-tablon. Poste kelkaj knabinoj sinsekve diris: "Mi deziras, ke ankaŭ miaj gepatroj revenu hejmen kaj akompanu min." Tio estis tute ekster mia atendo kaj afliktis min.
La montara lernejo sidas inter kampoj kun bela pejzaĝo. Pro la fora situo kaj la maloportuna trafiko, la vilaĝa ekonomio estas subevoluinta kaj la vilaĝanoj malriĉas. Gepatroj de multaj infanoj tutjare perlaboras fore de sia hejmloko. Iuj infanoj vivas kun siaj geavoj, kaj aliaj elkreskas sendepende. El miaj 19 lernantoj, nur kvin vivas kun siaj gepatroj, kaj la gepatroj de la ceteraj tutjare laboras en aliaj lokoj. Iuj eĉ ne revenis jam de kelkaj jaroj. Unu knabo diris al mi, ke li jam ne klare memoras la aspekton de siaj gepatroj.
Pro troa juneco la infanoj ne konscias mankon de amo kaj pezan ŝarĝon de familio. Malgraŭ povra vivkondiĉo kaj senakompano de gepatroj, la infanoj estas optimistaj, eble pro natura temperamento, kaj ridoj estas videblaj sur iliaj vizaĝoj. Tamen manko en kreskado foje ĉagrenas ilin, kaj mi estas senhelpa kontraŭ tio. Mi povas nur plenigi la mankon per iom da feliĉo.
La tagoj, kiuj mi pasigis kun la infanoj, estas ne nur gajigaj. En malvarmaj tagoj, eĉ dum unu monato ni ne vidis la sunon, tamen ni sentis brilecon. Tempo pasis kaj la petolema knabo, kiu ne povis senerare laŭtlegi nek bele skribi, nun povas verki artikolon, kvankam ne tiel glatan, tamen kun bonorda skribado post zorgema pensado. Knaboj plendis, ke mia parolado estas teda, tamen ili donis al mi sovaĝajn fruktojn; kaj knabinoj petis min babili kaj kanti kun ili. En tiuj momentoj, mi sentis, ke mi estas la plej feliĉa en la mondo.
Mi ŝatas fotadon kaj la infanoj fariĝis miaj celoj. Komence la infanoj estas hontemaj aŭ scivolemaj, post nelonge ili atentigis min, ke mi ĉesu ŝtele foti ilin. Fine ili tute neglektis mian ĉeeston. Do mi kaptis multajn naivajn ridantajn vizaĝojn dum la fotado.
Antaŭ la fino de mia instruado, mi fotis la infanojn, kies gepatroj laboras aliloke, kaj iliajn geavojn. Mi rivelis la fotojn kaj donacis ilin al la infanoj. Iu knabino vivas kun sia avo. En la hejmo de la knabino, la avo diris, ke ĝi estas la unua foto en lia vivo. Tio forte mirigis min. Miaj faroj estas bagatelaj, tamen signifaj.
Nun mi ofte foliumas la fotojn. La vilaĝaj infanoj vivas en malfacilaj kondiĉoj tamen ili estas ĝojaj. Ili riĉigas mian vivon kaj donas al mi forton.
(Redaktoroj: Liu Sigong kaj Liu Zijia)
|