Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Por la sankta harmonio ni parolu Esperante!
2012-06-08

Teksto de Li Weilun

Foto de Liu Sigong

 


La aŭtoro 

 

    Nia esperantista himno "La Espero" kantas: Al la mond' eterne militanta ĝi promesas sanktan harmonion. Pri harmonio oni povas diskuti de diversaj flankoj. Kaj mi volus paroli pri ĝi de lingvo, de Esperanto mem.

 

    Se iu parolas nacilingve inter diverslandaj esperantistoj, ni nomas lin krokodilanto. Krokodilado donas ne harmonian voĉon. Malfeliĉe ni ĉinaj esperantistoj ofte krokodilas.

 

    Ni devas konfesi, ke la parollingva nivelo de okcidentaj esperantistoj estas multe pli alta ol la nia. Multaj el ili parolas Esperanton kiel sian nacian lingvon. Kial? La kialoj estas simplaj. Unue, Esperanto similas al iliaj naciaj lingvoj. Por ili estas facile lerni Esperanton. Kontraŭe, inter Esperanto kaj la ĉina lingvo ekzistas granda diferenco. Por ni ĉinoj Esperanto ne estas tiel facile lernebla. Due, okcidentaj esperantistoj havas pli multajn ŝancojn praktiki Esperanton. Ili ofte partoprenas en diversaj kongresoj de Esperanto kaj vojaĝas al najbaraj landoj pere de Esperanto. Laŭ mia scio, en multaj landoj ĉiujare okazas landa kongreso de Esperanto. En multaj urboj esperantistoj kunvenas unu fojon ĉiusemajne kaj en kunveno ili nur aŭ ĉefe parolas Esperante. Kompare kun ili, al ni mankas ŝanco praktiki Esperanton. Pro financa malfacilo kaj geografia distanco nur malmultaj ĉinoj povas vojaĝi al aliaj landoj por partopreni en UK, kaj eĉ ĉinan kongreson de Esperanto ne ĉiuj ĉinaj esperantistoj povas ĉeesti, kvankam ĝi okazas en ĉiu dua jaro, ĉar Ĉinio estas tro granda, (kvankam nun pli kaj pli multaj ĉinaj samideanoj ellandiĝas por Esperantaj agadoj), urba kunveno okazas unufoje ĉiumonate kaj en kunveno ni parolas ĉefe en la ĉina.

 

    Kiel solvi tiun problemon? Ĉu ni povas reformi Esperanton? Ne. Ni ne povas ŝanĝi Esperanton. Ni povas ŝanĝi nur nin mem. Por ni la unika solvo estas lerni pli diligente kaj praktiki pli multe. Unue, ni devas ofte partopreni en Esperantaj aktivadoj: en universalaj kongresoj, en aziaj kongresoj, en landaj kongresoj, en regionaj kongresoj, en diversaj kunvenoj, kunsidoj, simpozioj kaj seminarioj. Ni povas funkciigi konversaciajn kursojn, formi konversaciajn grupojn kaj organizi kunloĝadojn. Unuvorte, niaj Esperanto-asocioj devas fari ĉion eblan por prezenti al siaj membroj taŭgan medion praktiki nian lingvon. Due, ĉiuj ĉinaj esperantistoj devas paroli Esperante laŭelbe en diversaj okazoj: ne nur en Esperantaj aktivadoj, sed ankaŭ en ĉiutaga vivo. Ekzemple, se vi renkontas survoje iun esperantiston aŭ esperantistinon, parolu Esperante kun li aŭ ŝi. Se vi telefonas al iu esperantisto aŭ esperantistino, uzu Esperanton. Se vi estas sola, vi povas paroli al vi mem Esperante. Kompreneble, komence vi parolas malbone, malrapide, malflue, balbute kaj faras erarojn. Tio ne gravas. Grave estas paroli. Eble iuj pensas: "Nun mi havas ankoraŭ malaltan nivelon. Mi ne kuraĝas paroli. Tiam, kiam mia lingva nivelo altiĝos, mi parolos." Sed se vi nun ne parolas, kiel altiĝas via parola kapablo? Se vi insistas pri parolado, vi progresas iom post iom. Se vi ne parolas, vi ĉiam restas mutulo. Sen bona komenco ne estas bona fino. Sen granda penado ne estas granda sukceso. Se ni esperantistoj ne parolas Esperanton, kiuj ĝin parolas?

 

    Gesamideanoj, por la sankta harmonio ni batalu kontraŭ maldiligenteco, timemo kaj honto! Por la sankta harmonio ni parolu Esperante! Komencu nun, komencu vi mem!

 

Reaktoro: Wang Lihua

 

 

(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio