Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Stephon Marbury en Pekino (I)
2012-06-08

de LI TAO

 

    Stephon Marbury naskiĝis sur la insulo Coney en Brooklyn de la urbo Nov-Jorko en Usono la 20-an de februaro 1977. Li estis profesia korbopilkisto de Usono kaj nun servas kiel korbopilkisto de la Pekina Teamo Jinyu de la Ĉina Basketbala Asocio (ĈBA).

 

    Malgraŭ diversaj onidiroj pri Stephon Marbury, ke li estas en malglata periodo dum la vivo, aŭ, ke li ricevsi novan vivon, Stephon Marbury mem estas nun feliĉa. Li retrovis puran entuziasmon al basketbalo, levis koheremon inter la teamanoj kaj refoje pruvis sian kapablon. Pli grave estas, ke en Pekino li ekhavis senton esti amata. Akceptante mian intervjuon li diris al mi siajn vortojn en la koro.

 

    Por fariĝi gaja homo

 

    "Se vi ne ĝojus, estus sensignife, eĉ se vi gajnus monon de la tuta mondo." Tion diris al Stephon Marbury lia patrino, kiam li estis en malglata periodo de la vivo.

 


Stephon Marbury ĝoje parolas pri sia patrino. 

 

    Por pekinanoj estas neforgesebla la nokto de la 30-a de marto en Wukesong-sporthalo. Tiu-vespere la Pekina Teamo venkis la Guangdong-an Teamon, kiu antaŭe sep fojojn ĉampioniĝis, kaj gajnis la ĉampionecon de ĈBA. Post tio Stephon Marbury estas atentata de pli kaj pli multaj homoj. 

 

    Stephon Marbury estis korbopilkisto de la Nacia Basketbala Asocio de Usono (NBA). En la jaro 2010, estante en malglata periodo de la vivo, li venis al Ĉinio de Usono, kie li havis jaran salajron de pli ol 20 milionoj da usonaj dolaroj, kaj fariĝis fremdlanda korbopilkisto kun jara salajro de pli ol 700 mil juanoj de Renminbi. Iuj opinias, ke li venis al Ĉinio por eskapi, sin prezenti kaj diskonigi siajn sportaĵojn. Fakte por Stephon Marbury tio estas vojaĝo por serĉi kvietecon de la koro, amon kaj respekton.

 

    "Mi scias, kion mi devas fari"

 

    Por Stephon Marbury ridinda estas la afero, ke li estis elektita de Nov-Jorkaj amaskomunikiloj kiel "korbopilkisto kun kiu oni plej malvolontas kunlabori". Ŝajnas al li, ke oni ne devas fari tian enketon. Stephon Marbury malŝatas, ke oni rigardas lin kiel personon kun "arbitra" stilo kaj nomas lin "arbitra lupo". Li abomenas sian "valoron" en la okuloj de aliaj homoj.

 


Stephon Marbury iom koleras kontraŭ malveraj raportoj de usonaj amaskomunikiloj 

 

    Stephon Marbury iam estis rigardata kiel kerno de la usona korbopilka teamo kaj ĝuis la plej altan salajron. Tamen iuj opinias, ke li estas tre arbitra kaj egoisma en la konkursoj, kaj sin ebriigis de riĉeco kaj fameco. Kiel korbopilkisto de NBA li havis bonajn rezultojn: li, Allen Iverson kaj Kobe Bean Bryant Cox estis reprezentantoj de la "ora generacio de korbopilkistoj aliĝintaj al NBA en 1996"; li elektiĝis kiel stelo de NBA, aliĝis al la Sonĝa Teamo kaj ricevis la titolojn "plej eminenta persono" kaj "filo de Nov-Jorko". Tamen li neniam suriris la podion por ĉampionoj de NBA.

 

    "Kion ajn vi diru, mi faros laŭ mia volo. Mi scias, kion mi devas fari kaj mi povos fermigi vian buŝon," jen la sinteno de Stephon Marbury al raportoj de Nov-Jorkaj amaskomunikiloj.

 

    Kvankam ĉampioneco de ĈBA kaj tiu de NBA havas diferencon en profesia nivelo, tamen por 35-jara Stephon Marbury, kiu spertis 16-jarajn konkursojn kaj servis por 8 korbopilkaj teamoj, la ĉi-foja venko havas pli gravan signifon ol la pokalo de la ĉampioneco.

 

    Venki ĉampionon pli gravas ol fariĝi mem ĉampiono

 

    En januaro de 2010 Stephon Marbury venis al Ĉinio kaj sinsekve aliĝis al la Shanxi-a Teamo kaj la Foshan-a Teamo. En aŭgusto de 2011 vizaĝe al invito de la Guangdong-a Teamo, kiu sinsekve 7 fojojn gajnis la ĉampionecon, kaj de la juna Pekina Teamo, li elektis la Pekinan. Ĉar li opinias, ke venki ĉampionon pli gravas ol fariĝi mem ĉampiono.

 

    Kiam li diris al siaj samteamanoj ĵus aliĝinte al la Pekina Teamo, ke ili povas gajni la ĉampionecon, neniu kredis lin kaj ili eĉ opiniis lin freneza. Li ekstudis konkursojn de ĈBA, studis pilkludan lertecon de la Guangdong-a Teamo kaj videojn de finaloj. Poste Stephon Marbury havis jenan konkludon: "imperio ne estas konstruita en unu tago, ĝi bezonas tempon, planon, trejnadon kaj preparon."

 


Fanoj suprenĵetas Stephon Marbury post kiam ĉampioniĝis la Pekina Teamo. 

 

    En la okuloj de fanoj de basketbalo Stephon Marbury estas la plej konformiĝema kaj la plej modela fremdlanda korbopilkisto. Li ja bone adaptiĝis al la vivo de Ĉinio: manĝi ĉinajn manĝaĵojn, ludi humurajn dialogojn kaj esti fano de la Pekina Futbala Teamo Guo'an. Ŝajnas al li, ke Pekino estas urbo plena je mirinda vigleco. Rigardante la videon de la ĉi-foja korbopilka finalo Stephon Marbury ne povis reteni siajn larmojn. Ege lin kortuŝis la plorado de fanoj. Li diris: "Dank’al ili ni gajnis la venkon. Ni donis al la urbo fieron kaj ĝojon." 

 

    Por Stephon Marbury tio ne nur estas venko kaj ne nur pruvis lin mem, sed ankaŭ estas kuna divido de amo kaj entuziasmo.

 

    Ĵus veninte al Ĉinio ĉio estis freŝa por li

 


Stephon Marbury manĝas per bastonetoj.  

 

    Antaŭe krom Yao Ming kaj la Granda Muro Stephon Marbury sciis nenion pri Ĉinio. En la unuaj du semajnoj post lia alveno al Ĉinio multaj aferoj kaj vivkutimoj de Ĉinio sentigis al li ne nur scivolemon, sed ankaŭ surprizon. Li rememoris, ke kiam li unuafoje vidis pladon el kompleta fiŝo, li simple ne sciis kion fari al ĝi. Surprizis lin ankaŭ plado el kompleta koko kaj malmodera trinkado de biero ĉe ĉinoj.

 

    Stephon Marbury malkaŝe diris, ke kiam li ĵus venis al Ĉinio, li konis nenion pri ĉinoj, pri ilia amo, pri ĉinaj trejnistoj, pri ĉina pli-ol-5000-jara historio, pri ĉinaj manĝaĵoj. Tamen, tiea reala vivo estas freŝa kaj bela.

 

Redaktoroj: Liu Sigong kaj Niu Xueqin

 

 

(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio