Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Bonulo Maljuna Guo (III)
2012-06-06

de LI SHUYA

 

    Homo transdonanta la feliĉon

 

 
Guo Mingyi prelegas en Xinjiang.

 

    Iuj dubis, ke Maljuna Guo faris tiujn bonajn aferojn por sin montri, sed la lasta diris, ke li tion faris jam dekojn da jaroj,kaj nun li pri tio prelegis kaj parolis per amaskomunikiloj, por sciigi al ĉiuj, ke ekzistas ankaŭ bonkoruloj en la socio. "Devas esti justecaj voĉoj en nia vivo, vidinte tion, kion mi faras, oni tion pripensas kaj imitas, tiele, la socia etoso pli kaj pli boniĝas." 

 

    Antaŭe, iuj proponis al Maljuna Guo malfermi mikro-blogon, sed li tion ne volis, timante, ke tio malhelpos al li la laboron. Sed post kiam li ellernis retumadon, li trovis ke la interneto malfermis al li tute novan fenestron. En la 25-a de marto 2011 estis malfermita la mikro-blogo "Guo Mingyi de Angang" en la Sina Mikro-blogilaro, kaj 70 tagojn poste la nombro de liaj fanoj superis milionon. Pere de mikro-blogo pli ol 5 mil homoj aliĝis al la amo-livera grupo kaj pli ol 100 homoj kiuj havis malfacilon ricevis helpadon de retumantoj. Maljuna Guo iniciatis volontulan klubon por donaci korpajn organojn post la forpaso, kaj ĝi estas klubo kun la plej multaj membroj tiukampe en la tuta lando.

 

    Maljuna Guo diris kun ĝojo: "Fakte, amo superregas ĉie en nia socio, kaj multaj homoj kuraĝigas min daŭre oferi mian amon." Nuntempe, kien ajn li iras, li kunportas kun si iPhone 4, kiun donacis al li la kompartia komitato de la minejo, por ke li povu viziti sian mikro-blogon, kaj kun la ordono, ke li ne rajtu donaci ĝin al iu alia. Tiu ĉi iPhone 4 probable estas la plej kara el ĉiuj posedaĵoj de lia familio.

 

    Antaŭe Maljuna Guo malofte eliris el sia urbo Anshan, sed nun li ofte flugas aliloken por partopreni en diversaj amo-liveraj aktivadoj kaj prelegoj. Li diris, ke li ofte atentigas sin mem en la koro: "Kvankam vi flugas en la aero, tamen vi nepre ne vin flirtigu!"

 


Guo Mingyi kun studentoj de Liaoning 

 

    Kiom ajn malfrue li revenas el alia loko, Maljuna Guo certe atingas la laborpostenon en la sekvanta mateno je la kvina horo kaj duono, kaj sola iras sur la vojo de la minejo por kontrolado. 

 

    Maljuna Guo diris dum intervjuo, ke li nur tenas en si infanan naivecon kaj faras plej simplajn aferojn.

 

    "Ĉu vi ridetas hodiaŭ?" Ofte per tiu ĉi frazo Maljuna Guo salutas al ĉiuj en la mikro-blogo. Li verkis poemon kun la titolo "Feliĉon al vi". Li diris, ke dum multaj jaroj li ĉiam ĝuas apartan varmon en la koro, legante dankemon el la okuloj de liaj helpitoj. "Tio estas mia plej granda feliĉo." Maljuna Guo diris, ke li postulas neniun rekompencon, kaj li nur esperas transdoni tiun ĉi feliĉon al pli multaj homoj.

 

Redaktoroj: Liu Sigong kaj Wang Lihua

 

 

(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio