Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Dekmiloj da homoj adiaŭis la "plej belan ŝoforon" en Ĉinio
2012-06-06


Dekmiloj da homoj kolektiĝas por adiaŭi Wu Bin. 
 

 La ĉerkveturilo kaj la laŭvole akompanaj taksioj 
 
 
La familianoj de Wu Bin

 

    En la 4-a de junio dekmiloj da homoj kolektiĝis por adiaŭi sinjoron Wu Bin en Hangzhou, ĉefurbo de la provinco Zhejiang en sudorienta Ĉinio. Wu Bin, la "plej bela ŝoforo" forpasis en la 29-a de majo kiu sekure elaŭtigis 24 pasaĝerojn en siaj lastaj 76 sekundoj kiam lin trafis atako de feraĵo dum stirado. (Bonvole legu la retpaĝon pri "Plej bela ŝoforo" de Hangzhou http://esperanto.china.org.cn/2012-06/04/content_25559262.htm).

 

    Je la dua horo posttagmeze, funebre komencis la adiaŭa kunveno. Filino de Wu Bin malrapide paŝis antaŭen tenante la fotografaĵon de sia patro, kaj la memvole kolektiĝintaj homoj akompanis ŝin larmante. La ĉerkveturilo de la "plej bela ŝoforo" lente veturis ĉirkaŭ Xihu-lagon, la plej bela pitoreskejo en sudorienta Ĉinio.

 

    Preskaŭ cent taksioj samtempe fajfis por montri respekton de la ŝoforoj al la mortinto. Alilokaj homoj kolektiĝis ĉe la hejma pordo de Wu Bin tenante florojn kaj portante flagrubandojn, adiaŭis lin laŭte kaj ploretante. Multaj el ili volonte gardis la lokan trafikan ordon.

 

Redaktoroj: Liu Sigong kaj Xie Ruifeng

 

 

(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio