Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Bonulo Maljuna Guo (II)
2012-06-04

de LI SHUYA

 

    Obstine al la fino

 


Guo Mingyi sur montvojo de la minejo 

 

    Ĉiutage, antaŭ la tagiĝo kiam la tuta urbo restas ankoraŭ en dolĉa dormo, Maljuna Guo jam finis sian matenmanĝon kaj iras sur la vojo al la laboro. Li ĉiam atingas la laborpostenon pli frue je du horoj kaj persistas en tio jam 15 jarojn. 

 


La minejo, kie laboras Guo Mingyi 

 

    En la jaro 1996 Maljuna Guo eklaboris kiel ŝose-administranto en la minejo Qidashan, la plej granda subĉiela ferminejo en Azio. De post tiam, kia ajn estas la vetero, ĉiutage li en laborkostumo iras sur la zigzaga vojo longa je pli ol 40 kilometroj en la minejo por kontroli la funkciadon de la ŝoseo. Tial sur tiu ĉi vojo de la minejo, krom gigantaj kamionoj vidiĝas nur Maljuna Guo dum la tuta jaro. 

 

    Iuj diris, ke Maljuna Guo povus havi pli belan perspektivon laŭ sia travivaĵo: en la jaro 1977 li aliĝis al la armeo kaj servis en ĝia "ŝtal-fera heroa roto", kie li estis 5-foje premiita kaj honorita kiel "modelo en lernado de Lei Feng". En la jaro 1981 li malmobiliziĝis kaj eklaboris en la Anshan-a Ferŝtala Kompanio, kie li kreis novan rekordon de la jara produkto kiel ŝoforo por grandskala produktado; estis honorita per la unua premio de la mineja kompanio pro kompilado de instruplano por kompartia kurso; kaj estis ununura persono de la minejo, kiu akiris akreditaĵon en la tutlanda ekzameno por kvalifiko de statistikisto.

 


Guo Mingyi (la dua de dekstre) kaj liaj kolegoj en diskuto pri la laboro 

 

    En la jaro 1993, anglalingva analfabeto Maljuna Guo eniris post ekzameno tra memlernado en la intensan kurson de la angla lingvo, kaj post unujara lernado en la kurso, li servis kiel interpretisto surkampe en aĉetado de veturiloj kun elektre funkciigitaj radoj el fremda lando kaj tradukis la rilatajn materialojn el la angla lingvo en la ĉinan. Dum tradukado de la materialoj, li faris ekzamenon pri la veturiloj kaj trovis kvalitajn problemojn de 5 elektre funkciigitaj radoj, pro tio la fremdlanda vendinto donis al la minejo kompensan monsumon je 100 mil usonaj dolaroj.

 

    Ĝis hodiaŭ 53-jara Maljuna Guo povas ankoraŭ flue paroli la anglan lingvon. Li akiris universitatan diplomon pere de memlernado kaj sinperfektigo. Li diris, ke li amas ĉiun asignitan laboron, kaj rikoltas el tio ĝojon.

 

Redaktoroj: Liu Sigong kaj Wang Lihua

 

 

 

(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio