Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Somera Esperanto Familia/Feria Tendaro en Germanio
2012-06-04

    Germana Esperanto Asocio kaj Esperanto-Societo Neubrandenburg invitas vin al 35-a SEFT 2012, kia estas la Somera Esperanto Familia/Feria Tendaro de la 21a ĝis la 29a de julio 2012 en tendejo "Campingplatz am Dreetzsee" Thomsdorf,regiono de urbeto Feldberg Meklenburgio/Antaŭpomerio. Surloke oni povos lui kabanojn, kontaktu skribe aŭ telefone la tendejan oficejon.

 

    La ideo de SEFT estas komuna tendumado, uzante kaj lude instruante la lingvon Esperanto al familianoj kaj amikoj de mateno ĝis nokto. La tendaro havos programon de migradoj tra la naturo, ekskursoj, kafoklaĉoj kaj vesperaj kunvenoj, prelegoj, ĉiovesperaj fabelhoroj, banado en diversaj puraj lagoj ktp. (eblas bani sin normale aŭ vestite en la tuta regiono).

 

    Jen la adreso por aliĝi, tie ankaŭ eblas mendi kabanojn:

 

    Campingplatz "Am Dreetzsee" , H.-J. Döhring, Thomsdorf 37, 17268 Boitzenburger Land

 

    Tel.: (03 98 89) 7 46

 

    Fakso: (03 98 89) 5 51 06 aŭ 5 03 93

 

    Interreto: http://www.dreetzseecamping.de

 

    Retpoŝto: dreetzseecamping@t-online.de

 

    René Philipp, tlustulimu@t-online.de aŭ tlustulimu@web.de

 

    Nils Pfennig, nils.pfennig@seft.de

 

(el interreta informo)

Redaktoro: Zhang Xiaotong

 

(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio