Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Monda Tago de Akvo
2012-05-24

de José de Paiva Netto*

 

 

    Je la 22-a de marto 1992, Unuiĝintaj Nacioj ekdisvastigis "Universalan Deklaracion pri Rajtoj de Akvo". La intenco de tiu teksto estis interesigi kaj ekologie konsciigi loĝantarojn kaj ties registarojn, precipe koncerne la gravecon de akvo por homa postvivado. En la sekvinta jaro, je tiu sama dato, la Ĝenerala Asembleo de UN deklaris, ke la 22-a de marto estas Monda Tago de Akvo.

 

    De tiu tempo, popoloj pli kaj pli maltrankviliĝadas pro manko de akvorimedoj. Iuj analizistoj antaŭvidas en ne tre fora estonteco militkonfliktojn, surbaze de konkurado por tiu altvalora likvaĵo.

 

    Milito pro akvo

 

    Artikolo verkita de usona profesoro pri Ekonomiko Jeffrey D. Sachs, kiun oni publikigis en la ĵurnalo Valor Econômico, en aprilo 2009, estas unu plia konfirmo, ke bedaŭrinde tiu antaŭvidaĵo jam realiĝas: "Multajn konfliktojn kaŭzas aŭ bruligas manko de akvo. Konfliktoj -- de Ĉado al Darfuro, en Sudano, de la dezerto Ogaden, en Etiopujo, al Somalio kaj tieaj piratoj, same kiel en Jemeno, Irako, Pakistano kaj Afganujo -- okazadas sur granda regiono de sekaj landoj, kie manko de akvo kaŭzadas kolapson de rikoltoj, morton de brutaroj, ekstreman malriĉecon kaj malesperon."

 

    Kaj la artikolisto raportas: "Unesko, organizaĵo de Unuiĝintaj Nacioj, publikigis antaŭ nelonge Raporton pri Akvoprizorgado en 2009; la Monda Banko disvastigis profundan studon pri Hindujo (Hinda Akvoekonomio: preparado por tumulta estonteco) kaj pri Pakistano (Pakistana Akvoekonomio: pligravigo de malsekeco); kaj Asia Society disvastigis ĝeneralan analizon pri aziaj akvokrizoj (La plej proksima azia defio: garantii akvoestontecon en tiu regiono)".

 

    Vidu la situacion, al kiu ni alvenis. Urĝas haltigi tion. Sachs asertas, ke "tiuj raportoj enhavas similajn historiojn. La liverado de akvo estas ĉiam pli nesufiĉa en vastaj regionoj de la mondo, precipe en ĝiaj sekaj regionoj. La rapida pligraviĝo de akvomanko respegulas kreskadon de la loĝantaro, elĉerpiĝon de subtera akvo, malŝparadon, malpurigadon kaj grandegajn, pli kaj pli katastrofajn rezultojn je klimatŝanĝoj pro homa agado. La sekvoj estas doloraj: sekeco kaj malsato, forperdo de kondiĉoj por postvivado, disvastiĝado de malsanoj transdonataj per akvo, deviga migrado kaj eĉ militaj konfliktoj".

 

    Kion fari antaŭ tia apokalipsa scenaro? La profesoro mem finas: "Praktikaj solvoj inkluzivas multajn elementojn, interalie pli bonan administradon de akvorimedoj, teknologiojn pli evoluintajn por pligrandigi la efikecon en uzado de akvo kaj novajn investojn kune entreprenatajn fare de registaroj, fare de sektoro de entreprenistoj kaj fare de civilaj organismoj".

 

    Senkontrolaj sentoj

 

    Sed laŭ la sinsekvo de tagoj, tia problemo nepre kreskos, se oni ne starigos vere efikajn decidojn, kiujn oni ofte prokrastas. Eĉ en lokoj, kie tiu altvalora likvaĵo estas malabunda, homoj malrespektas tiun naturan elementon, sen kiu oni ne povas postvivi. Kiam homo havas senkontrolajn sentojn, tiam ĉio ĉirkaŭe kontaĝiĝas.

 

    Alirebleco al trinkebla akvo