Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Esperanto estas multe pli valora ol speco de malangla aŭ identecofonto de supozata "popolo"
2012-05-21


José Antonio Vergara 

 

    Mi kundividas plurajn elementojn el la interesa analizo de Trevor Steele (LOdE, 2011, № 11), sed ne lian konkludan miksaĵon de iom da raŭmismo kun speco de milda finvenkismo celanta teni Esperanton viva ĝis la mondo maturiĝos por ĝi.

 

    Ja veras ke antaŭ longe estis tempo en la historio de la tutmonda socio kaj ĝia lingva sistemo, kiam ankoraŭ eblis imagi iomajn ŝancojn ke konstruita interlingvo povus ĝui ĝeneralajn agnoskon kaj enkondukon kiel pli racia kaj justa ilo por plenumi la kreskantan bezonon je internacia lingvo. Inspiritaj de tiu nobla idealo, dum pluraj jardekoj multaj esperantistoj pene strebis atentigi la mondon pri ties "lingvoproblemo" kaj pri Esperanto kiel taŭga solvo por ĝi, bedaŭrinde kun tre limigitaj atingoj en tio.

 

    Dume tamen, nek planite nek atendite, la mirindaj trajtoj de Esperanto mem kaj la intensaj agemo, kreemo kaj kunkonstruemo de la homoj vivigintaj ĝin sukcesis doni al la ĝenerala ideo "lingvo por internaciaj rilatoj" pli konkretan, fakte tute Zamenhofan enhavon, nome plej diversajn inter homajn rilatojn trans ĉiuj baroj.

 

    Malgraŭ tiu etskala fenomeno, tra kompleksaj historiaj procezoj, ĉefe sed ne nur klarigeblaj per imperiisma lingvopolitiko kaj la tutmonda merkatigo de ĉio ekzistanta, estis la angla lingvo kiu iĝis pli kaj pli reganta en la uzoterenoj kiujn la esperantistoj de antaŭaj generacioj kredis "nature rezervitaj" por la iam triumfonta Esperanto (scienco, komerco, turismo, ktp). Tiu evoluo, rapide akceliĝinta dum la lastaj du jardekoj, ja havas ege maljustan flankon, sed ĝi iĝis fakto de la nuna mondo kaj ties komunikteknologia revolucio.

 

    Do, en tiel profunde ŝanĝiĝinta scenejo, Grigorij Arosev (LOdE, 2011, № 10) tute pravas je tio kion li diagnozas kiel "malaltiĝo de la valoro de Esperanto kiel internacia komunikilo", laŭ la kriterioj kiujn la tradicia Esperanto-propagando antaŭe emfazis kiel ĉefaj allogaĵoj de nia lingvo (kontaktoj en aliaj landoj, ktp). Li ankaŭ agnoskas ke la homoj prave emas lerni pli utilan fremdan lingvon ol Esperanton.

 

    Fronte al tiu nuna procezo, ĉe ni estas iuj kiuj opinias tiujn lernantojn de la angla nur pasivaj viktimoj de la cirkonstancoj aŭ malkuraĝaj submetiĝemuloj, kaj insistas ke la ĉefa ekzistokialo de Esperanto plu restas batali kontraŭ la uzado de nacia lingvo kiel internacia lingvo ("hieraŭ la franca, hodiaŭ la angla, morgaŭ la ĉina"). La sole inda motivo subteni Esperanton estus do la morala respondeco rezisti la potencorilatojn kiuj nun privilegias la anglan lingvon.

 

    Ja tiu David-kontraŭ-Goliata, epopea sinteno estas forte alvoka, sed mi timas ke per tio la plej radikalaj finvenkistoj fakte ŝarĝas la porEsperantan agadon per absurde tropostula eksterproporciaĵo, kies sola efiko verŝajne estas ŝajnigi nin marĝenaj kontraŭemuloj, strangaj defendantoj de malvenkinta iluzio, ne plu sencohava. Se ni emfazas tiun bildon de heroa rezistmilito kiel ĉefan motivon por lerni Esperanton (ĉar ĝi estus la sole vere inda por plenumi la rolon de internacia lingvo, male al la uzurpanta angla) ni plu fremdigos la ceterajn homojn disde nia tamen ja liberiga, emancipa fenomeno.

 

    Esperanto ja estas ilo por ŝanĝ(et)i la mondon, sed eble ne tute precize laŭ tiu ekstreme ambicia programo, al kies venkoŝanco komplete mankas kredindeco. Multo estas jam atingita (eĉ se je modesta skalo), ke danke al Esperanto multe da bono okazis al konkretaj homoj en pluraj generacioj, tiel ke ĝi daŭre fascinas novulojn kaj trovas novajn terenojn, dum ĝi riĉigas la vivon de tiuj trovintaj ĝin.

 

    Ĝuste la dogma misiemo ŝajne emas senvalorigi preskaŭ ĉion de la reala Esperanta vivo, ĉar ĉio tio (la amikiĝoj, la libroj, la muziko, ktp) estus aŭ kromefiko aŭ nura sinindulgemo, eble iom interesa sed ne la "vera" celo de Esperanto kaj do deflankiga, malŝpara de tempo kaj energio.

 

    Ĉi-rilate, mi opinias ke la Manifesto de Raŭmo (1980) trafe kaj tre kuraĝe esprimis siatempe kritikon al iuj ne plu utilaj mitoj en la Esperanto-agado (dua lingvo por ĉiu / la angla lingvo estas nia malamiko / UN devas adopti Esperanton) kaj prave emfazis la indecon disvastigi Esperanton por realigi ĝiajn pozitivajn valorojn (sendiskriminaciaj kontaktoj inter ordinaraj homoj, novtipa internacia kulturo, ktp). Ĉu tamen la vera raŭmismo havis la apenaŭan kulturflegeman karakteron kiun atribuas al ĝi iuj finvenkistoj?

 

    Mi konfesu ne multe interesiĝi pri iu supozate distinga, specifa Esperanta kulturo, sed pri la aspektoj tiel universalaj kiel plurece apartaj de la homara kulturo, kiuj ne hazarde ankaŭ trovas Esperanton por sin esprimi. La milda tropo uzita en tiu manifesto pri la esperantularo kiel "mem elektita diaspora lingva minoritato" estas bela, sed povus esti miskomprenata kiel apartiganta nin disde la ceteraj homoj, kvazaŭ estus io esence speciala en la fakto esti esperantulo.

 

    Lastatempe mi emas nomi "plivastismo" la reale ekzistantan sintenon kiun mi rekonas ĉe multaj esperantuloj (kiel mi mem). Temas pri homoj kiuj amas Esperanton, elvivas ĝin kiel gravan eron de sia vivo, opinias ĝin valorega praktika ilo de tuthomara, tergloba konscio sur/per la plej homa trajto (la lingvo), kaj eventuale provas diversmaniere kontribui al ĝiaj prestiĝo, videbligo kaj pluvivigo, ankaŭ de ties organiza branĉo (UEA, ktp). Samtempe tamen, malgraŭ la severa admono de iuj finvenkistoj, ili permesas al si ĝui la intense homigan rolon kiun Esperanto ludas en siaj respektivaj vivoj (per kultura kreado, intelekta stimulo, diversspecaj emocioj, egaleca amikiĝo kun aliaj homoj, alternativa ŝatokupo, ktp) kaj samtempe kelkaj el ili faras kion ili povas por malferme inviti aliajn homojn kunkonstrui tiun ĉi novspecan fenomenon kaj fari ĝin eĉ pli ampleksa, pli plureca, pli interesa. Oni sincere bonvenigas ĉiun ajn iniciaton iel ajn kontribuantan al la plivasteco de tio atingita de Esperanto, ekzemple, la esperantigo de sciencaj verkoj aŭ la kreskanta ĉeesto de esperantuloj en sociaj retoj kiel Facebook. Temas pri sinteno kiu atribuas valoron al ĉio ajn kio jam nun helpas pligrandigi kaj pliriĉigi nian mondeton Esperantujo.

 

    Kiel tre speciala homa kaj fakte homiga iniciato, la motivoj okupiĝi pri Esperanto evoluas kaj estas plurecaj, kiel ĉio homa.

 

(José Antonio Vergara)

(el http://sezonoj.ru/)

Redaktoro: Wang Lihua

 

 

 

(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio