Albanio – lando de kontrastoj | |||
2012-05-18 | |||
Serĉante en mia arkivo iujn informojn mi hazarde trovis la artikolon kun intervjuo farita en 2003 de loka ĵurnalistino. Ŝi demandis min, interalie, pri nerealigitaj revoj. "Viziti Albanion", – estis la respondo. Mi naskiĝis en malgranda urbeto en la Malsupra Silezio. Ĝin ekloĝis diversaj familioj, kiuj pro ŝanĝo de limoj post la 2a Mondmilito serĉis novajn eblecojn por vivi en paco: eĉ grekoj kaj albanoj kaj ŝajnas al mi, ke precipe infanoj vivis tiam en harmonio partoprenante la saman bazan lernejon.
En 2012 Tomasz Chmielik tradukis al Esperanto la libron Hunda haŭto de la nuntempa albana verkisto Fatos Kongoli, kaj per komunaj fortoj de sponsoroj, i.a. de la alzasano Edmond Ludvig kaj de la Podlaĥia Libraro, ĝi estis eldonita en Bjalistoko. Tiu ĉi evento naskis la ideon vojaĝi al Albanio kaj renkontiĝi kun la aŭtoro. Poloj, latvino kaj svedo interkonsentis rete la renkontiĝon en Tirano la 14an de aprilo.
En la flughaveno noktomeze atendis nin profesoro Bardhyl Selimi – loka organizanto de nia restado. Dua grupeto venis de Krakovo tra Kroatio per buseto. Nia celo estis ne nur konatiĝi kun la lando, sed ankaŭ promocii Esperanton montrante, ke en diversaj landoj ĝi povas esti uzata dum internaciaj renkontiĝoj. 50-minuta televida intervjuo pri Esperanto farita kun ni estis spektebla en la tuta Albanio. Okazis ankaŭ renkontiĝo en la Akademio de Sciencoj kaj en la Ministerio pri Kulturo, Sporto kaj Junularo, prelego en la Tirana Universitato por studentoj de fremdlingvoj. Jola Kieres el Nowy Sącz instruis amuze gestudentojn Esperanton uzante la metodon de Cseh, Bardhyl tuj kaptis okazon por skribi sur la tabulo la kontaktadresojn por venontaj kursanoj.
La plej grava momento de nia restado estis la renkontiĝo kun la aŭtoro de la libro. Supozante, ke ĝi temas iomete pri la biografio de li mi atendis renkontiĝon kun iu frustrita donĵuano, tamen ne… Modesta, ĉarma en interhomaj rilatoj, parolata mallaŭte kaj ege kortuŝe, li multe impresis nin.
Okaze de la prezento de lia libro ĉe la Akademio de Sciencoj renkontiĝis politikistoj, akademianoj, reprezentantoj de neregistaraj organizaĵoj, diplomatoj, esperantistoj kaj pluraj ĵurnalistoj. Mi admiris la facilecon, kun kiu Bahrdyl Selimi tradukis simultane la paroladojn de Tomasz, de Fatos kaj de aliaj parolantoj. Aplaŭdon vekis la informo, ke danke al la universala lingvo Hunda haŭto atingis Pollandon, Luksemburgion, Usonon, kaj eĉ Madagaskaron. Tomasz havis okazon rakonti pri aliaj libroj de albanaj aŭtoroj tradukataj al Esperanto.
Kion devus fari Esperantistoj en via urbo por allogi reprezentantojn de sep televidstacioj, minimume 10 ĵurnalistojn el lokaj kaj landaj gazetoj, reprezentantojn de radiostacioj? Ĉi-foje sufiĉis, ke oni antaŭinformis pri renkontiĝo de la fama verkisto, kies verko estis eldonita en lingvo rara kaj ekzotika, tamen parolata en 120 landoj. La vorto "Esperanto" estis unusola, kiun ni komprenis provante legi la venontan tagon la gazetojn. Ni alportis 50 ekzemplerojn de Hunda haŭto en Esperanto por ricevi aŭtografojn de la aŭtoro. Bondezirojn por la Podlaĥia Libraro skribis ankaŭ la iama ambasadoro de Albanio en Pollando.
Al ĉiuj eminentuloj ni enmanigis salutmesaĝon de la direktoro de la Podlaĥia Libraro en Esperanto en la formo de privata letero kaj po du libroj eldonitaj esperantlingve en Bjalistoko. Ili ĉiuj tuj provis legi!
Albanio estas por mi mirinda lando de kontrastoj. Alia lingvo, alia mentaleco. Mi supozis vidi rusan provincon kaj ŝokis min supermodernaj domoj situantaj apud ruinigitaj dometoj. La malnova urbocentro de Tirano fakte ne ekzistas. Survoje al provinco tristigis nin skeletoj de iamaj fabrikoj, kiuj produktis uzante la rusan aŭ la ĉinan teknologiojn kaj nun estas fermitaj pro manko de mendoj. En modernaj vendejoj nur la lingvo de prezslipoj montras en kiu lando vi estas, ĉar produktoj estas vere internaciaj. Ĉu vi povas imagi 1000 parojn da uzitaj ŝuoj pendantaj sur la palisetaro uzata kiel ekspozicio? Eĉ tian vendejon mi vidis en Tirano. Sciante, ke en Albanio 25% de la landa produktado donas agrikulturon mi esperis viziti subĉielajn bazarojn plenajn de nutraĵoj kaj orientaj dolĉaĵoj. Bedaŭrinde, oni vendis tie nur uzitajn aŭ ĉinajn vestaĵojn.
Shaban Hasani – nia gvidanto dum turismaj ekskursoj – rakontis, ke multaj albanaj familioj havas eksterlande sian reprezentanton, kiu pli frue fuĝis aŭ lastatempe leĝe forveturis por malleĝe labori kaj sendi monon al la patrujo. Pri la terura tempo de regado de Enver Hoxha rakontas ekspozicio en la Historia Muzeo de Tirano. Tio jam pasis, kaj albanoj denove vekiĝas sen timo. De la 7a horo matene kafejoj jam estas plenaj de viroj, kiuj trinkante ege fortan kafon pritraktas aferojn. Promenante laŭlonge de la plaĝo en Durres oni admiras modernajn ripozdomojn kaj bluajn basenojn kun kristala akvo por malgrandaj infanoj. Apude estis videbla truo de iu konduktobaro, per kiu ripozdomo (?) elfluigas malpuraĵojn la maron. Sur multaj tegmentoj de altaj kaj malaltaj domoj estis instalitaj grandegaj ujoj por kolekti akvon, ĉar en diversaj kvartaloj de Tirano kaj en aliaj urboj ĝi estas porciumata.
Ĉe la Universitato mi vidis ordeman, bone vestitan junularon sed surstrate videblaj estis modestaj homoj: nek elegantuloj, nek mizeruloj. Plaĉis al mi, ke viroj ĉiam ŝajnas esti freŝrazitaj kaj havas kurte tonditajn harojn. Ĉiuj aspektis pacemaj kaj paciencaj: alridadis kiam ni provis interkompreniĝi. Laŭ mi ili ne havas kompleksojn. Ĝeneralaj impresoj estas tre pozitivaj kaj mi esperas reveni Albanion post kelkaj jaroj por vidi tion, kion mi ne sukcesis vidi dum mia kelktaga restado. Espereble nia alveno helpis al lokaj esperantistoj varbi por Esperanto junularon kion ni el la tuta koro deziris al niaj ĉarmaj gastigantoj adiaŭante ilin.
Elżbieta Karczewska (el La Balta Ondo http://sezonoj.ru/2012/05/212albanio/) Redaktoro: Niu Xueqin
3 |