Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Danĝera vivo en Esperantio
2012-05-17

    La vivo tie proponata far aŭtoroj sin prezentas danĝera. Iliaj trankviligaj respondoj ne estas tro konvinkaj. Kvankam la impreso pri la ruiniĝo malfortiĝas, se konsideri ne nur la disfalon, krizon, malaperon de multaj tradiciaj formoj de la Esperanto-vivo, sed ankaŭ aperon de formoj novaj, evoluon de nuntempaj.

 

   Danĝeron elvokas jam iluzia rekono de kaŭzoj de detruo, malgraŭ la plej ofte veraj priskriboj de ĝia manifestiĝo. Tio vidiĝas kaze de "manko de bezonoj", per kiu Arosev klarigas kaj la plimalvalorigon de Esperanto kiel internacia komunikilo, kaj la malaktivecon de esperantistoj. La merkata procezo, pri kiu li mencias karakterizante vendomarkon, okazanta ankaŭ en Ruslando, estas la esenca kaŭzo de "manko de bezonoj" pri Esperanto, sekve ankaŭ de sintenoj de esperantistoj, el kiuj "neniu bezonas ion ajn" (ekzemple, centran retan informejon, aŭ novan retejon de REU). La merkatan valoron de Esperanto oni ne povas serioze kompari kun la valoro de la angla. Samtempe la merkatigado de socio havas sian esprimon en Esperantio. En socio, en kiu ĉio iĝas varo, ĉio estas por vendi, vole nevole gravas ne nur senti/havi bezonon, sed ankaŭ havi ilojn (monon) por realigi ĝin (en ekonomio tio nomiĝas efektiva bezono). Do "manko de bezonoj", i. a. de esperantistoj devas esti analizata laŭ tio, kiomgrade temas pri manko de efektiva bezono (ekzemple, nepartopreno en Esperanto-kongresoj pro manko de mono).

 

    Danĝera estas (mi dirus: en si mem kaj por si mem) la Nova Esperantio laŭ vizio de Silfer. Ne nur pro la raŭma narcisismo (kiun alivorte rimarkas Vergara) kaj eĉ ne pro uzado de distingo, kiu favoras dividi esperantistojn. Temas pri baza dependo de ekzisto de la raŭma Civito de la Malnova Esperantio (de kie devenas membroj de Civito, nun proklamita kiel la Nova Esperantio). La "malnova Esperanto-mondo" ruiniĝas, kaj laŭ tiu vizio falo de la Malnova Esperantio elvokos inundon, kiu subakvigos Civiton. La aŭtoro ŝajne ne konscias pri tiu konsekvenco. Li bonintence invitas tiujn, kiuj fine "subite ekvidis", al Titanic -- al Civito, kiu kiel formo de ŝtato (kvazaŭ Neŭtrala Moresneto) estas kontraŭdiro de la Zamenhofa vizio de Esperanto. Bela vojo iĝas "blinda" -- fina vojo.

 

    Male al la raŭma Esperantio, la Esperantio de Steele allogas pro la kruela vero pri la mondskale marĝena esperantistaro, kiu mem neniam kaŭzos "triumfon de Esperanto", kaj tasko aktive agi malgraŭ tio. Ĉar la triumfo eblas, sed dependas de potenchavaj neesperantistoj. Oni rimarkas, ke la danĝero dormas en praktika realigado de tiu sinteno. Kiam senpacienco dominas, ĉar la atendado ŝajnas tro longa, inter esperantistoj formiĝas emo pli kaj pli forte influi potenchavulojn eĉ koste de rezigno je la interna agado, ekzemple, de tiu postulata de Steele. Montris tiun ekstreman aliron la tiel nomata "pola konflikto". Kiel mi sugestis (La Ondo de Esperanto, 2010, №12), la konflikto de atendoj je la triumfo de Esperanto estas produkto de la Esperanto-movado kaj rilatas al la du ĉefaj tendencoj. La unua baziĝas sur senĉesa popularigado kaj instruado de Esperanto (influoj de Zamenhof, Lanti k. a.). La dua rilatas al la konvinko, ke Esperanto iĝos akceptata mondskale, aŭ pli malgrandskale per decido politika de gravaj ŝtataj institucioj, internaciaj organizaĵoj (influoj de Hodler, Privat k. a.). Ĉe la unua kazo plej gravas desuba aktivado de esperantistoj, kiuj mem kreas bezonon instigante aliajn. Ĉe la dua sufiĉas desupra aktivado de Esperanto-elito kaj politika decido enkonduki Esperanton, kiu kreas oferton. Utile estas nomi tiujn ĉi du tendencojn: desubisma kaj desuprisma. Kaze de la desuprisma sinteno povas aperi sakstrato: potenchavaj neesperantistoj iĝas tro malfortaj por la decido kaj esperantistoj-desupristoj pro rezigno agi interne konfliktiĝas kun la agantaj tiuforme kaj aldone plimalfortigas la sufiĉe malfortan esperantistaron.

 

    Esperantio de Vergara baziĝas je psika sinteno nomata plivastismo. Ĝi elkreskis el kritiko kaj forĵeto de raŭmismo kaj finvenkismo. El tiu ĉi fakto devenas kaj forteco kaj danĝera malforteco de plivastismo. La du kontraŭdiraj tendencoj, kiel ĝuste substrekas Vergara, plenumis sian rolon. Li opinias, ke temas pri "false dupolusa Esperanto-ideologia kampo". Estas interese, ke la aŭtoro de la kvara vizio memstare sekvas la vojon montritan en la Proklamo de Voss (1991) kaj Proklamo pri elĉerpiĝo de la paradigmo finvenkismo-raŭmismo (Poznań, 2003). Ambaŭ dokumentoj substrekas, ke ekzistas pluraj movadaj tendencoj, kaj nek raŭmismo nek finvenkismo estas la plej fundamentaj. El studoj pri la movado devenas kelkaj klasifikoj. La bazaj ideo-tendencoj devenas, laŭ mi, de diferenco, substrekita de Jerzy Leyk, inter pure komunika aliro al la rolo kaj funkcio de Esperanto, kiu meritas vastan eklernon kaj rekonon pro la komunikaj valoroj (ekzemple, la grupo de Beaufront), kaj kulturporta kaj socipretenda aliro al la rolo kaj funkcio de Esperanto, kiu proksimigas popolojn kaj esence ŝanĝos sociajn rilatojn (Zamenhof-Hodler-Privat). Alivorte, temas pri elitisma kaj popola tendencoj. Plivastismo estas danĝera, ĉar ĝi malfortas pro la sterila karaktero de "siaj gepatroj": finvenkismo-raŭmismo, de kies kritiko ĝi aperas, kaj pro sia psika karaktero, grava, sed ne bone servanta al objektiva analizo. Praktike, ĉeestanta en la movado de ĝia naskiĝo.

 

    La komparo paradokse atestas, ke la bildo de la ruiniĝanta Esperantio, kvankam ne ĉiupunkte vera, elvokas principe emon batali eĉ kaze de la marĝena rolo de la lingvo kaj la movado.

 

    Malkovriĝis ankaŭ pensmanieroj, kiuj ne servas al la vera bildo pri ili. Al tiuj ĉi pensmanieroj apartenas la neado de la socie marĝena kaj ekskludita pozicio de Esperanto kaj esperantismo. La prezentitaj vizioj priskribas, kiel, konsciante pri limigoj kaj danĝeroj, oni povas vivi kiel esperantisto en la nuntempaj cirkonstancoj.

 

    (Zbigniew Galor )

 

(el http://esperanto.org/ )

Redaktoro: Wang Lihua

(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio