Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Ekspozicio kaj simpozio en Bavara Ŝtata Biblioteko
2012-05-10

    Okaze de la 100a dat-reveno de la morto de Prelato Johann Martin Schleyer (1831-1912), la aŭtoro de Volapük, kaj la 125-jara ekzisto de Esperanto Bavara Ŝtata Biblioteko (BŜB) en Munkeno aranĝos ekspozicion sub la titolo INTER UTOPIO KAJ REALO. Konstruitaj lingvoj en globalizita mondo. BŜB apartenas al la plej grandaj universalaj bibliotekoj de la mondo: ĝi posedas unu el la la plej riĉaj plan-lingvaj sortimentoj.

 

    La solena malfermo de la ekspozicio okazos ĵaŭdon, la 14an de junio 2012, 19.00 h en la biblioteko (Ludwigstr. 16, D-80539 München, Germanujo) far D-ro Rolf Griebel, ĝenerala direktoro de BŜB. La biblioteka koruso prezentos kantojn en Volapük kaj Esperanto. Enkonduka referato pritraktos la temon "Kio estas kaj kiu-cele oni okupiĝas pri interlingvistiko?"

 

    Vendredon, la 15an de junio, okazos tut-taga simpozio kun prelegoj de:

 

    Prof. D-ro Heiner EICHNER, Universitato de Vieno

 

    Reinhard HAUPENTHAL, iama instru-komisiito por esperantologio kaj interlingvistiko, Universitato de Sarlando

 

    D-ro Ulrich LINS, historiisto, Bad Godesberg

 

    Mag. Herbert MAYER, gvidanto de la Kolekto por Planlingvoj kaj Esperanto-Muzeo de Aŭstria Nacia Biblioteko, Vieno

 

    Prof. D-ro Gerhard F. STRASSER, Pennsylvania State University, Ludwig-Maximilian-Universitato, Munkeno

 

    La prelegoj aperos libro-forme en volumo akompananta la ekspozicion (prezo: ĉ. 20,-- €).

 

    Aliĝoj okazu jene:

 

    1) por la solena malfermo: veranstaltungen@bsb-muenchen.de

 

    2) por la simpozio: baes.sekretariat@bsb-muenchen.de

 

(el Libera Folio)

Redaktoro: Zhang Xiaotong

 

(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio