Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Ĉina Printempa Festo en mia hejmvilaĝo
2012-05-03

de ZHANG XIAOTONG

 

    Kvankam jam pasis kelkaj monatoj post ĉi-jara Printempa Festo en Ĉinio, mi tamen volas rakonti ĝin, kiun mi spertis en mia hejmvilaĝo.

 

    Kiam mi estis malgranda, mi jam sciis, ke kie ajn mia familio estas, ni nepre devas reveni al la hejmo de miaj geavoj por kune pasigi la Printempan Feston. Mia avino, la patrino de mia patro, naskis 9 gefilojn kaj ĉiujare dum la Printempa Festo la hejmo de miaj geavoj estas homplena. Mi memoras, ke okaze de la Printempa Festo mia avo ĉiam algluis sur muroj novjarajn bildojn bonaŭgurajn, kaj mia kuzo kaj mi foje petole faris sur ili truojn per brulantaj incensoj, tiam la avo neniom koleris kontraŭ ni, ĉar ni estas plej ŝatataj el liaj multaj genepoj.

 

    Antaŭ 15 jaroj, kiam mi estis mezlernejano, por reveni al la hejmo de miaj geavoj mi kaj miaj gepatroj devis unue veturi 4 horojn per buso, kaj poste piediri unu horon. Se pluvis aŭ neĝis, la vojo al la vilaĝo fariĝis pli malfacila. Mia patro diris, ke kiam mi estis unujara, li veturigis min bicikle al miaj geavoj por la Printempa Festo, ĉar tiam ankoraŭ ne servis busoj sur la vojo!

 

    Sed post kiam Ĉinio ekpraktikis la favoran politikon pri agrikulturo kaj kamparanoj, oni konstruis novan ŝoseon, kiu anstataŭis la malnovan malglatan tervojon. Ĉi-jare ni veturigis nian aŭton rekte al la hejmo de miaj geavoj. Survoje ni vidis ankaŭ multajn aliajn aŭtojn, kiuj rapidas hejmen same kiel ni por pasigi la Printempan Feston kune kun la familianoj.

 


La pordo bele dekoraciita 

 

    Mi memoras, ke antaŭe la domoj en nia vilaĝo grandparte estis konstruitaj el adoboj. Sed nun, preskaŭ ĉiuj familioj havas novan domon aŭ faris rekonstruadon al la malnovaj domoj. Por la festo, ĉiuj gluas sur pordoj ruĝajn longformajn paperpecojn kun kaligrafie surskribita versparo.

 


Vilaĝanoj laborantaj urbe jam havas siajn aŭtojn. 

 

    Ne plu malvarma estas la domo de miaj geavoj vintre. La ĉambroj estas hejtataj per karbo kaj ankaŭ ekipitaj per krimatiziloj, ke la maljunuloj povas konforte pasigi vintron. Mia onklo, plej aĝa frato de mia patro, riĉiĝis de porko-bredado, kaj li aĉetis novan gasan `kuirfornon kaj aliajn elektrajn aparatojn, kaj ankaŭ rekonstruis necesejon! Mi iris al la bazaro por aĉeti sojsaŭcon kaj surprize vidis supermarkton antaŭ mi. Mi ne atendis, ke mi povis aĉeti ĉion en supermarkton nun en kamparo!

 


Mia avo rakontas pri sia vivo. 
 
 
Farado de jiaozioj

 

    Ĉiu Printempa Festo en mia memoro estis pasigita kun miaj familianoj en ĝojo, feliĉo kaj harmonio! Antaŭ la Novjara Tago, oni algluas surmure ruĝajn paperpecojn kun bonaŭguraj vortoj, purigas la ĉambrojn kaj aĉetas specialajn varojn por la Novjaro. Antaŭvespere de la Novjaro, la tuta familio kune faras jiaoziojn, simbolan manĝaĵon por la festo, preparas diversajn pladojn el fiŝoj, viandoj kaj legomoj kaj gluecajn kukojn. Kiam mallumiĝas, mia avo urĝas nin infanojn eksplodigi fajraĵojn kaj aliajn kuiri jiaoziojn. La unua bovlo de la kuiritaj jiaozioj devas esti metita sur altaro por oferi al kuireja dio, puta dio kaj niaj prapatroj. Antaŭ ol ni ekmanĝas jiaoziojn, mia avino ĉiam bruligas incensojn kaj murmuras preĝojn, invitante la diojn kaj prapatrojn pasigi la Novjaron kune kun ni kaj petante ilian benon pri sano kaj paco.

 


Tradicia kuko farita el faruno kaj ruĝaj jujuboj 

 

    Antaŭe ni povis rigardi la amuzan vesperon speciale preparitan de la Centra Televido de Ĉinio por la Printempa Festo nur per transsendo de la loka televida stacio. Antaŭ nelonge, la registaro lanĉis projekton konstrui kablon en vilaĝoj, ke nun miaj geavoj povas rigardi programerojn ne nur de loka televida stacio, sed ankaŭ rekte de la Centra Televido. Miaj geavoj tre ŝatas rigardi pekinan operon, sed ankaŭ lokajn teatrojn! Mia avo ekinteresiĝas pri gravaj aferoj de la ŝtato. "Prezidanto Hu vizitis aliajn vilaĝojn en ĉi-jara Printempa Festo," diris li, "ĉu vi povas inviti lin al nia hejmo en la venonta jaro? Ankaŭ ni havas bonan vivon nun!"

 


Ofero al la prapatroj
 

 

    La plej memorinda kaj interesa ceremonio okazas en frua mateno de la unua tago de la Novjaro. En la 4-a horo, oni dismetas pajlojn surtere en la korto, kun la signifo de pliboniĝo de la vivo kaj progreso en kariero, bruligas kandelojn kaj incensojn antaŭ la portretoj de dioj kaj prapatroj, metas fiŝojn, viandojn kaj vinon sur altaro, faras orajn ingotojn el orflavaj paperoj kaj bruligas ilin en la templo por doni oferon al la prapatroj. Ĉiu familio kuiras jiaoziojn en la unua tago de la Novjaro. Tiam oni metas monerojn en kelkajn el ili. Se vi manĝas jiaozion kun monero, vi havos bonan ŝancon kaj grandan profiton en la venonta jaro!

 


Junuloj koŭtoas al maljunuloj en la unua tago de la Novjaro. 

 

    Kiam krepuskiĝas, oni vizitas unu alian por doni bondeziron. Mia parto, kvankam jam loĝas en urbo multajn jarojn, devas koŭto-i al maljunuloj. Laŭ mia avo, tio estas tradicio nepre observenda.

 

    Nun la vilaĝanoj vivas multe pli bone ol antaŭe. Avo diris, ke la registaro donas monhelpon al ĉiuj aĝuloj kiuj havas pli ol 80 jarojn, kaj ĝuste pro tio li kaj mia avino havas sian porcion.

 

Redaktoroj: Su Yijun kaj Zhang Xiaotong

 

 

(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio