Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Invito al politika diskuto en Hungarujo
2012-04-27

    Ni invitas vin al la 12-a politika diskuto pri lingvaj problemoj en Alsóörs de la 8a ĝis 10a de junio 2012, ĉe lago Balatono en Hungarujo.

 

    Se aliĝas pli ol 3-5 eksterlandanoj, tiam hungaraj EDE-anoj antaŭe organizos 2-tagan viziton en Budapeŝto (klaku ĉi tien por vidi la programon el antaŭa jaro).

 

    Speciala temo : La nova federacia programo kaj la rilato al land-sekciaj programoj.

 

    Partoprenis en antaŭaj jaroj averaĝe 2 francoj, 4 germanoj, 10 hungaroj, 5 poloj, 2 hispanoj.

 

    Bonvenas politikemaj civitanoj por diskuti ankaŭ pri aktualaj politikaj temoj kaj la komunikadproblemo en la Eŭropa Unio pro la manko de demokratie komuna lingvo. La uzata lingvo estos precipe Esperanto. Sed bonvenas ankaŭ civitanoj kun politika intereso, parolantaj nur la hungaran, germanan aŭ anglan. Iliaj aldonoj estos tradukataj.

 

    Aktivuloj el la internacia partio EDE (Eŭropo Demokratio Esperanto) raportos pri siaj tiusencaj laboroj. Se Vi volas prelegi aŭ raporti pri esperanto-politika temo bonvolu mendi vian emon.

 

    Senkosta loĝado kaj sen partoprenkotizo por ĝis 20 personoj en la domo! Bonvolu ĝustatempe aliĝi, se vi volas senpage tranokti, precipe en 4-litaj ĉambroj. Ne problemas en la najbareco pli lukse loĝi, tamen relative ne multe kosta.

 

    Adreso de la renkontiĝo :

 

    HU-8226 Alsóőrs, Honvéd u. 20

 

    Poŝtelefono (nur en la tempo de la renkontiĝo) :

 

    el eksterlando : 0036-203163619

 

    el Hungarujo : 06-203163619

 

    Pliaj informoj antaŭe :

 

    rete : Eumacko@aol.com

 

    telefone : 0049-89-280788

 

(el Eŭropo Demokratio Esperanto)

Redaktoro: Zhang Xiaotong

 

(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio