Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
15 jaroj de Bai Yang en Yinchuan
2012-04-25

de ZHENG HUANSONG

 


Bai Yang 
 

Bai Yang en trejnado de instruistoj 
 

Bai Yang en preparado de lecionoj 
 

Bai Yang kaj lia edzino 
 

Bai Yang instruas al Bai Long tamburadon en hejmo. 
 

Bai Yang, Bai Long kaj Bai Yun en hejmo 
 

Bai Yang kaj Bai Yun en ludo de volano 
 

Bai Yang kaj lia filino Bai Lu 

 

    Kiam mi unuafoje kontaktiĝis kun Bai Yang (Peyam), lia flua ĉina lingvo surprizis min. Li parolas la ĉinan lingvon ne nur kun ĉinoj, sed ankaŭ kun siaj tri geknaboj. Bai Yang diris, ke li vivas kaj laboras en Ĉinio jam de 15 jaroj.

 

    Bai Yang naskiĝis en bahaisma familio en Irano kaj lia edzino estas kuvajtiano. En la jaro 1997 kuraĝigite de siaj familianoj Bai Yang kaj lia edzino venis al Yinchuan en la Ningxia-a Huj-nacia Aŭtonoma Regiono en nordokcidenta Ĉinio por komenci novan vivon kaj entreprenadon.

 

    En sia knabeco Bai Yang lernis muzikon kaj estis elstara tamburisto. Kiam li estis dekkelk-jara, li helpis instruiston lernigi al siaj kunlernantoj sciojn pri tambur-muziko, tiu sperto kulturis lian intereson pri edukado.

 

    Dank' al helpo de siaj amikoj Bai Yang kaj lia edzino eklernis la ĉinan lingvon en la Ningxia-a Universitato en 1997. Tiam tieaj vivkondiĉoj estis tre malfacilaj, tamen tio ne reduktis lian intereson pri Ĉinio. Li diris: "Ĉinio disvolviĝas tre rapide, multe pli rapide ol Irano. Ĉirkaŭaj homoj donis al ni multan prizorgon kaj ni havas multajn ĉinajn amikojn. Ĉinaj nutraĵoj estas tre bongustaj. Ni intencas plu resti en Ĉinio por unu jaro."

 

    Bai Yang restis en Ĉinio ne unu jaron, sed pli ol 14 jarojn. Li iom post iom kutimiĝis al la vivo en Yinchuan. Dum tiu tempo li trovis, ke la metodo de ĉinaj lernantoj en lernado de la angla lingvo bozonas plibonigon. Laŭ li la lernantoj devas multe paroli kaj multe aŭskulti por havi unue intereson pri la angla lingvo.

 

    En 2004 Bai Yang fondis en Yinchuan la Anglalingvan Lernejon Smile. La vorto "smile" havas signifon de rideto en la angla lingvo kaj pro tio la marko de lia lernejo estas ridetanta vizaĝo.

 

    Nun la lernejo havas plurajn ĉinajn kaj alilandajn instruistojn kaj centojn da lernantoj. Ĝia instruado estas laŭdata de la lernantoj kaj iliaj gepatroj. Kiel direktoro de la lernejo Bai Yang ofte faras trejnadojn al instruistoj, okazigas kunvenojn por gepatroj de la lernantoj por praktiki sian ideon pri instruado.

 

    Bai Yang estas tre konscienca kaj zorgema. Ĉie en la lernejo oni povas vidi bildojn kaj desegnaĵojn pri instruado faritajn de li. Eric, instruisto el la Nov-Ĵerzejo de Usono, diris: "Bai Yang havas tre apartan komprenon pri instruado de la angla lingvo. Kiel direktoro li estas tre devkonscia kaj respondeca kaj por instruistoj kaj por lernantoj."

 

    Bai Yang kaj lia edzino havas tri geknabojn, du el ili naskiĝis en Ĉinio. Ili ĉiuj havas ĉinlingvan nomon, la pli aĝa filo nomiĝas Bai Yun, filino Bai Lu kaj la pli juna filo Bai Long.

 

    Bai Yang havas multajn hobiojn kaj ĉiusemajne li akompanas siajn geknabojn sin ekzerci per muzikiloj kaj ludas volanon kun siaj amikoj en sportejo.

 

    Tre plaĉas al Bai Yang la lokaj bovaĵoj kuiritaj en argila kaserolo. Lia filino Bai Lu diris: "De post kiam mia patro manĝis la bovaĵojn en argila kaserolo li ne plu elektas aliajn bovaĵojn."

 

    Vizaĝe al intensa konkurenco de merkatoj, Bai Yang esperas, ke lia lernejo havos pli multajn lernantojn, al kiuj li donos pli bonajn metodojn en lernado de la angla lingvo.

 

Redaktoroj: Zhao Xi kaj Niu Xueqin

 

 

 

(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio