Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
El Popola Ĉinio engaĝos fremdlandan e-istan redaktoron
2012-04-25

 

    El Popola Ĉinio (http://www.espero.com.cn/) estas Esperanta retejo, kiu dissendas informojn pri socio, kulturo kaj ekonomio de Ĉinio kaj ankaŭ Esperanto-movado.

 

    Nun nia redakcio intencas engaĝi fremdlandan e-istan redaktoron, kiu plenumos laboron verki artikolojn por, redakti kaj lingvopoluri artikolojn de la retejo. La kondiĉoj por kanditatiĝi al la posteno estas, ke li aŭ ŝi devas esti malpli-ol-50-jara, havi klerecon de supera lernejo, posedi relative altan nivelon de Esperanto, esti sperta en redaktado kaj koni la ĉinan kulturon. Aparte bonvena estas tiu, kiu profesie okupiĝas pri historio, sociologio kaj literaturo. Por faciligi la vivon en Ĉinio ni preferas, ke la dungoto povas paroli en la ĉina aŭ angla lingvo.

 

    Kiu interesiĝas pri la posteno, bonvolu sendi materialojn inkluzive de nomo, sekso, aĝo, ŝtataneco, loĝ-loko, intereso, profesio, esperantista kariero, eduka diplomo, kaj esperantaj verkoj al nia retpoŝto: chenji99@yahoo.com.cn

 

    Telefono:86-10-68995930

 

Redaktoro: Chen Ji

 

 

 

(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio