Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
La 111-a Ĉina Import-Eksporta Komercaĵa Foiro ina ŭguriĝis en Kantono
2012-04-17

 
Partoprenantoj en la 111-a Kantona Foiro

 

    En la 15-a de aprilo, la 111-a Ĉina Import-Eksporta Komercaĵa Foiro (Kantona Foiro) ina ŭguriĝis en la foira pavilono en Bazhou de Kantono, ĉefurbo de la provinco Guangdong en suda Ĉinio. La totala areo de la ĉi-jara foirejo estas 1.160 milionoj da kvadrataj metroj kun 59434 budoj pli multaj je 720 ol tiuj de la foiro en la pasinta jaro.

 

    En la ĉi-jara foiro partoprenis 24644 en- kaj eksterlandaj entreprenoj, la nombro de partoprenantoj plii ĝis je 413 kompare kun tiu de la pasinta jaro, kaj kreis novan rekordon.

 

    Liu Jianjun, proparolanto de la foiro, diris en la gazetara konferenco antaŭ la ina ŭgura ceremonio, ke pro la nuntempa ekonomia situacio de la tuta terglobo, la totala nombro de la partoprenantoj en la 111-a Kantona Foiro espereble superos 200 mil, kaj la sumo de la komercado tenos la saman nivelon kiel tiu de la foiro en la pasinta jaro. Oni atendas kun prudenteco optimisman rezulton de la ĉi-foja foiro.

 

Redaktoroj: Zhao Xi kaj Xie Ruifeng

 

 

(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio