Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Biletvendo de tri-dimensia filmo Titanic en Ĉinio atingis 200 milionojn da juanoj
2012-04-16


Afiŝo de tri-dimensia Titanic

 

    Ĝis la 15-a de aprilo la biletvendo de tri-dimensia filmo Titanic en Ĉinio atingis 200 milionojn da juanoj, kaj fakuloj antaŭkalkulas, ke ĝia biletvendo en la mondo povas superi 400 milionojn da juanoj.

 

    La filmo Titanic reĝisorita de James Cameron prezentiĝis en Ĉinio en 1998 kaj siatempe per 360 milionoj da juanoj kreis la biletvendan miton en la lando. 14 jaroj pasis, la de Cameron farita tri-dimensia Titanic refoje vizitas Ĉinion kaj denove levis la rapidan kreskon en biletvendo.

 

    De la frumatene de la 10-a de aprilo la temo pri la filmo okupas la unuan lokon de forumejoj de kelkaj ĉinaj retejoj nome la Ĉina Miniblogo, la retejo SNS k. s.

 

    Laŭinfome reĝisoro Cameron kaj lia grupo partoprenos en la Dua Pekina Internacia Filma Festivalo. En ĝi Cameron kune kun la spektantoj kaj amaskomunikiloj diskutos pri la du- kaj tri-dimensia Titanic.

 

Redaktoro: Zhang Shuang k Chen Ji

(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio