Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
La projekto Ĝemelaj Urboj 10-jariĝis
2012-04-13

 
Wu Guojiang

 

    Ĝenerale ĝemelaj urboj estas agado por parigi urbojn aŭ urbetojn en- kaj ekster-landajn, kiuj ne havas rilatojn situe aŭ politike, celante interŝanĝon inter civitanoj aŭ kulturoj. Ĝi havas gravan signifon por antaŭenpuŝi prosperon kaj progreson de la socio kaj por protekti pacon de la mondo.

 

    Apliko de Esperanto en la agado de interurba ĝemeliĝo aperis en la komenco de la 60-aj jaroj de la 20-a jarcento. Hugo Röllinger (1905-2001) el Germanio kaj Catina Giulia Dazzini (1917-1997) el Italio estis pioniroj tiuflanke, ĉar ili pavimis la vojon al oficiala ĝemeliĝo en aprilo 1960, solvinte per Esperanto korespondo-stagnon inter la urboj Massa (Italio) kaj Bad Kissingen (Germanio). Poste kelkaj paroj da ĝemelaj urboj sukcese naskiĝis rekte tra Esperanto, ekz. Knittelfeld (Aŭstrio) kaj Kameoka (Japanio), Vierzon (Francio) kaj Kamienna G óra (Pollando), Kumamoto (Japanio) kaj Heidelberg (Germanio). Ankaŭ la Esperantoagadoj rapidigis interurban ĝemeliĝon, ekz. Changzhou (Ĉinio) kaj Takatuki (Japanio). Tiuj ĉi ekzemploj forte pruvas ke aplikado de Esperanto en tiu kampo estas praktikebla kaj fruktodona.

 

    Antaŭ 10 jaroj mi aperigis raporton pri proponoj al esperantistoj en Ĝemelaj Urboj, agado iniciatita de mi en la kadro de Liaoning-provinca Esperanto-Asocio, Ĉinio. Neatendite ĝuste tiu raporto naskigis la projekton Ĝemelaj Urboj. Renato Corsetti, la tiama prezidanto de UEA, tuj reagis al la raporto kaj diris, ke la Asocio serĉas personon, kiu respondecu pri tiu tereno. Post diskuto kaj konsento de la estraro la projekto naskiĝis, kaj mi oficiale eklaboris por ĝi kiel la komisiito, inkluzive de la verkado de laborplano kaj starigo de la reta revueto "Informilo de Ĝemelaj Urboj" (IĜU).

 

    UEA subtenis tiun ĉi laboron kaj la raporto aperis en la kongresaj dokumentoj de la 87-a UK en 2002. Ĝemelaj urboj fariĝis diskutotemo de la 88-a UK en 2003, kiu estis enskribita en la Laborplanon de UEA por 2003-2005. Ekde 2004 la UK havas Kunvenon de Ĝemelaj Urboj, kaj la raporto de la estraro havas resumon pri la projekto. Ĝin partoprenas kaj gvidas ĉiam tri personoj el la asocio: la prezidanto, estrarano pri landa kaj regiona agado kaj ĝenerala direktoro. Nun ili estas Probal Dasgupta, Maritza Guti érrez Gonz ález kaj Osmo Buller, antaŭe Renato Corsetti, Michela Lipari, Hori Yasuo kaj Trevor Steele. Ili silente faris multajn laborojn por ĝi, kiel peri informojn, prezidi kunvenojn, ekspluati lego-kanalon, multobligi IĜU kaj sendi ĝin al esperantistoj en Afriko, kiuj ne havas komputilojn ktp. Robert Bogenschneider provlegas la gazeton.

 

    La projekto allogas atenton kaj eĥon de esperantistoj, ekz. Michael Cwik el Belgio, laboranta en Eŭropa Komisiono, akcentis, ke la E-kluboj en la ĝemeligitaj urboj fariĝos aktivaj elementoj en la ĝemeliĝo-politiko de la komunumoj kaj la Esperantokluboj en la ĝemelaj urboj fariĝos "privilegiaj" komunikiloj en la rilatoj de ĝemeligitaj urboj. Plue s-ro Egawa Harukuni el Japanio, direktoro de Unesko-Societo de Wakayama, atentigis, ke la graveco de la rolo de Esperanto por ĝemelaj urboj devas fariĝi pli videbla, kiel movado kun pli efika informado.

 


La urbestroj de Breŝa (Italio) kaj Darmstadt (Germanio) kune donacis ŝildon al esperantisto Luigi Fraccaroli, prezidanto de Breŝa Esperanto-Grupo. 

 

    Urbestroj pli kaj pli komprenas la gravecon kaj specialan rolon de Esperanto por ĝemelaj urboj. En 2005 la urbestro de Herzberg, la Esperantourbo, kaj la urbestro de la pola ĝemelurbo G óra kune interkonsentis uzi Esperanton kiel neŭtralan pontolingvon. Tiujare la projekto aperigis publikan leteron al urbestroj en la revuo "Esperanto" kaj la komisiito skribis al la koncernaj urbestroj. La rezulto estas aktiva kaj evidenta, ekz. la urbestro de Kioto en Japanio sendis salutmesaĝon al la urbestro de ĝia itala ĝemelurbo Florenco okaze de la 91-a UK. Informiĝinte ke la urbestro de la nederlanda ĝemelurbo Roterdamo akceptis esperantistojn el Lille dum la 93-a UK, la vicurbestrino pri turismo, internaciaj rilatoj kaj ĝemeliĝoj kaj eŭropaj aferoj de la franca urbo Lille faris kuraĝigan respondon.

 

    Partoprenon de esperantistoj en interurba ĝemeliĝo, feston de ĝemeliĝodatreveno kaj viziton al ĝemelaj urboj konsideras kelkaj urbestroj. Ekzemple en 2004 esperantistoj propraokule vidis reaperon de histora proceso: du urbestroj subskribis deklaracion en tri lingvoj, la germana, Esperanto kaj la japana, por festi la 40-jaran jubileon de la ĝemeliĝo inter Knittelfeld (Aŭstrio) kaj Kameoka (Japanio). Esperantistoj estis invititaj al ĝemeliĝoj okazantaj inter Magdeburg (Germanio) kaj Radom (Pollando), Bagolino (Italio) kaj Mozac (Francio), kaj la urbestroj de Brescia (Italio) kaj Darmstadt (Germanio) kune donacis ŝildon al esperantisto memore al la 20-a datreveno de la ĝemeliĝo de la du urboj. La urbestro de Herzberg kaj la urbestrino de Tokorozawa en Japanio parolis Esperante dum akcepto de esperantistoj. Esperantistoj partoprenis en vizito de la urbestro Limousin (Francio) al ĝiaj ĝemelaj urboj Pilseno (Ĉeĥio) kaj F ürth (Germanio). Certe tute ne mankas aliaj renkontiĝoj kaj vizitoj de esperantistoj inter ĝemelaj urboj, kiel la tradicia renkontiĝo de la Ĉielira Semajnfino kaj renkontiĝo por la 50-a jubileo de la ĝemeliĝo inter M ünster (Germanio) kaj Orl éans (Francio).

 

    La projekto vigligas nian movadon. Ne malmultaj Esperanto-organizaĵoj prenas ĝin kiel unu el siaj laboroj, ekz. KAEM kaj LA-oj en Vjetnamio kaj Mongolio. LA en Svedio havas komisiitinon pri ĝemelaj urboj, ankaŭ pluraj lokaj asocioj: Liaoning, Tianjin, Changzhou en Ĉinio, Harima, Takatuki en Japanio, Cluj-Napoca en Rumanio ktp. La regionaj kaj lokaj kongresoj enkondukis tiun temon aŭ konsideris inviton al esperantistoj el ĝemelurboj de kongresurboj, ekz. Universala Esperanto-Kongreso, Azia kongreso, Komuna Kongreso de la Aŭstralia kaj Nov-Zelanda Esperanto-Asocioj, landa kongreso de Svedio, kongreso de Nordoriento kaj Interna Mongolio de Ĉinio kaj Kongreso de Esperantistoj en Kansajo de Japanio. Ĝemeliĝo okazis ankaŭ inter E-organizaĵoj, ekz. Zmiyov (Ukrainio) kaj Prilep (Makedonio), Bretona Esperanto-Federacio de Francio kaj Shandong-a Esperanto-Asocio de Ĉinio. La projekto trovis esperantistojn en ĝemelaj urboj por Toowoomba en Aŭstralio, Okayama kaj Tomakomai en Japanio, Davis en Usono ktp. Indas mencii ke esperantistoj sukcese konstruis ponton por realigi ĝemeliĝon de Pocheon (Koreio) kaj Chaoyang (Ĉinio), neesperantistaj organizaĵoj kiel Monda Federacio de Unuiĝintaj Civitoj esprimas la deziron kunlabori en la projekto.

 

    Esperantaj gazetaroj reagis al la projekto. La gazetoj "Vikilo" en Finnlando, "Bazaro" en Rumanio kaj retejo de ĈRI starigis specialan rubrikon, "La Revuo Orienta" en Japanio havis specialan numeron, la tiutema gazeto "Pontoj" aperis en Germanio. Dum tiu periodo oni ankaŭ varme diskutis pri la termino ĝemelaj urboj en interreto.

 

    La projekto vastigis la influon de Esperanto. IĜU dissendiĝis al pli ol 2 000 esperantistoj en pli ol 100 landoj, kaj menciis nomojn de pli ol 700 urboj en la mondo, i.a. speciale prezentis 32 urbojn. Ĝi ne nur estas legebla en la interreto, sed kopioj de ĝi estas konservataj en la Biblioteko de La Chaux-de-Fonds en Svislando kaj registrita en la elektronika kolekto de Biblioteko Hector Hodler de UEA. Antaŭ 10 jaroj oni legis nur kelkdek artikolojn pri Esperanto kaj ĝemelaj urboj en la retejo Vikipedio, nun tie ekzistas pli ol 20 000 artikoloj, ĉirkaŭ 80% el ili koncernas la projekton aŭ venas el IĜU.

 

    La projekto daŭrigas la honoran tradicion, ĉar ĝemelaj urboj bezonas Esperanton, kaj ankaŭ Esperanto bezonas ĝemelajn urbojn.

 

Wu Guojiang

Komisiito de UEA pri Ĝemelaj Urboj

(el "Esperanto")

Redaktoro: Niu Xueqin

 

 

(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio