Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Volontulo-instruisto en profunda montaro
2012-04-06

de GU LING

 

    Matene, je la 7-a horo, kiam regas ankoraŭ silento en Zhongling de la gubernio Ledu en orienta parto de la provinco Qinghai, okcidenta Ĉinio, 21-jara Liu Aiping, volontulo-instruisto, eliris el la centra lernejo de la loko kaj en matenkrepusko piediris laŭ montvojo al la pedagogia stacio je 5 kilometroj for de la centra lernejo, kie ŝi laboras kaj vivas, por gvidi kurson el 17 infanoj en la aĝo de 3-5 jaroj.

 


Liu Aiping sur la vojo al la instruado 

 

    "Preskaŭ unu horo necesas por mi por atingi la pedagogian stacion, sed mi ne sentas min laca pro ofta piedirado," diris Liu Aiping iom ŝviteta. 

 

    En la pasintaj du jaroj Liu Aiping kune kun siaj kolegoj faris pedagogian edukadon al pli ol 3 mil infanoj.

 

    Zhongling de la gubernio Ledu kuŝas en granda montaro kun altitudo de 2700 metroj. Tie montvaloj profundas, lokanoj dise loĝas, trafiko maloportunas, financo de la loka registaro feblas, ekonomio postrestas, kaj de longe mankas al la loko pedagogia edukado. En septembro de la jaro 2009, dank' al helpo de la Fonduso por Esploro pri Disvolvo de Ĉinio, la gubernio Ledu startigis la provprojekton "Disvolvo de pedagogio en malriĉaj regionoj" kaj starigis sinsekve 140 pedagogiajn staciojn, inkl. de tiu en Zhongling. Liu Aiping fariĝis unu el la volontuloj-instruistoj, sukcesinte en ekzamenoj. Ŝi kaj ŝiaj 4 kolegoj servas kiel instruistoj por 9 pedagogiaj stacioj en Zhongling.

 

    "Mi gvidas kurson por infanoj de Zhongling merkrede, ĵaŭde kaj vendrede, kaj tiun por 12 infanoj de la vilaĝo Chanwa lunde kaj marde," diris Liu Aiping.

 

    Diplomiĝinte el la Unua Profesia Lernejo de Yantai, urbo de la provinco Shandong, orienta Ĉinio, en la jaro 2009, Liu Aiping eklaboris kiel instruisto en infanvartejo en Xining, ĉefurbo de la provinco Qinghai, okcidenta Ĉinio. La sistema studo en la fakultato pri pedagogio bone komprenigis al ŝi la gravecon de propedeŭtiko por la tuta vivo de infanoj. Informiĝinte ke la gubernio Ledu planas starigi infanĝardenojn en montaro, ŝi senhezite eksigis sian laboron en la urbo kaj venis al la gubernio Ledu.

 

    "Por infanoj la aĝo de 3-5 jaroj estas ŝlosila periodo kulturi bonajn kutimon kaj karakteron. Mi estas pli grava por tieaj infanoj." Tion diris Liu Aiping komparante sian laboron en montara regiono kun tiu en la urbo.

 

    La pedagogia stacio de Zhongling respondecas pri propedeŭtiko de 3 najbaraj vilaĝoj, kaj la loĝantoj en la gubernio Ledu, kiuj donas grandan atenton al edukado, sinsekve sendis siajn infanojn al la pedagogia stacio.

 


Liu Aiping kantas kune kun infanoj en la pedagogia stacio de Zhongling de la gubernio Ledu. 

 

    En la kurso Liu Aiping ofte disaŭdigas al la infanoj per sia movtelefono infankantojn, kiujn ŝi printis de sur la interreto. Gvidate de Liu Aiping, la infanoj faras gimnastikon de fingroj en akompano de la kantoj. 

 

    Dank' al tiuj volontuloj-instruistoj, la infanoj en granda montaro ellernis kanti, danci, desegni kaj sin amuzi per ludoj, kaj havas nemalgrandan progreson post unusemajstra lernado.

 

    "Antaŭe, la tieaj infanoj plejparte estis timemaj, kiam venis fremduloj, ili tuj kuris en la klasĉambron kaj sin kroĉis al mi, sed nun, male. Ili ĉiuj fariĝis sentimaj kaj povas tute senĝene doni prezentadon al fremduloj."

 


Liu Aiping donas apartan prizorgon al Li Zhentao. 

 

    6-jara Li Zhentao ne povas marŝi pro malsano. Post kiam liaj gepatroj lin sendis al la pedagogia stacio, Liu Aiping devas 4-foje ĉiutage porti lin al necesejo. Kiam la infanoj ludas ekster la klasĉambro, Liu Aiping lin eldomigis por ke li ĝuu la gagecon de samaĝaj infanoj. 

 

    La gepatroj de Liu Aiping estis iam maltrankvilaj pro la filino, kiu laboras kiel instruisto en granda montaro, sed Liu Aiping diris: "La granda atento de gepatroj al edukado estas plej granda helpo al mi, kaj mi kredas, ke mi povas fari pli bone."

 

    Duonjara vivo de volontulo-instruisto multe lernigis al Liu Aiping. Ŝi diris: "Kelkfoje la infanoj diris, ke la patrino estas bona, tamen la instruisto -- pli bona. Mi ankoraŭ ne havas sperton de patrino, sed mi scias, ke tiuj infanoj min amas, tio estas la plej granda kuraĝigo por mi!"

 

Redaktoroj: Liu Sigong kaj Wang Lihua

 

 

(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio