Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Hu Xiaojun kaj liaj ĉinaj restoracioj en Ĉikago
2012-04-05

de ZHANG BAOPING

 


Hu Xiaojun antaŭ la restoracio Lao-Sichuan 
 
 
Hu Xiaojun (maldekstre) kaj direktoro de la Kultura Buroo de Ĉikago
 
 
Hu Xiaojun kun la gazeto "Ĉikaga Gazeto"

 

    En Ĉikago de Usono estas ĉina kvartalo, kiu distancas de ĝia urbocentro je malpli-ol-10-minuta aŭtoveturado. La kvartalo kun kelkdekoj da ĉinaj restoracioj allogas amason da klientoj.

 

    Inter la restoracioj plej rimarkindaj estas tiuj, kies nomo komenciĝas per la vorto "Lao" (malnova), kiaj Lao-Sichuan, Lao-Beijing, Lao-Shanghai, Lao-Youju kaj Lao-Hunan. Ili ĉiuj estas funkciigitaj de 40-jara ĉindevena usonano Hu Xiaojun.

 

    Hu Xiaojun naskiĝis en Chengdu de Sichuan-provinco en Ĉinio. Li diplomiĝis el la Sichuan-a Supera Lernejo de Kuirado en la jaro 1989 kaj eklaboris kiel kuiristo en Usono en 1993.

 

    Tiam Hu Xiaojun laboris en iu uson-stila ĉina restoracio, kaj li tre deziris havi sian restoracion por ke klientoj gustumu verajn ĉinajn kuiraĵojn.

 

    En 1997, 4 jarojn post sia veno al Ĉikago Hu Xiaojun ekhavis sian unuan propran restoracion Lao-Sichuan, per kiu li enkondukis la verajn Sichuan-kuiraĵojn en Ĉikagon. Li postulis la kuiristojn de la restoracio certe garantii kvaliton de la manĝaĵoj.

 

    En lia restoracio klientoj povas gustumi ne nur plej tradiciajn kaj plej furorajn ĉinajn kuiraĵojn, sed ankaŭ tiujn kun originaleco. Pro tio la restoracio altiris usonanojn el ĉirkaŭaj ŝtatoj kaj ofte videblas longa atendvico ekster la restoracio.

 

    Usona kliento Bechtel tiel komentis la restoracion: "Mi ŝatas kuiraĵojn de la restoracio, kiuj estas plej bongustaj en la ĉina kvartalo. Mi iam vivis en Ĉinio. En Usono estas multaj ĉinaj restoracioj kun eco de usonaj manĝaĵoj, sed ĝi pretigas plej originalajn ĉinajn manĝaĵojn."

 

    En 2008, profitante de okazo de la Pekinaj Olimpikoj Hu Xiaojun funkciigis aliajn du restoraciojn Lao-Beijing kaj Lao-Shanghai, kaj restoracion Lao-Youju en 2010, kaj restoracion Lao-Hunan en 2011.

 

    Parolante pri Lao-Hunan Hu Xiaojun diris, ke usonanoj havas miskomprenon pri ĉina historio, precipe mankas al ili kono pri Mao Zedong, fondinto de la Ĉina Popola Respubliko. Li diris: "Mi esperas konigi al la mondo Mao Zedong per la restoracio, tial mi aĉetis multajn ekzemplerojn de la ruĝa libreto "Vortoj de Mao Zedong" kaj aliajn librojn pri Mao Zedong." Jam de malproksime oni vidas la vortojn "Servi al la popolo" de Mao Zedong kaj lian portreton ekster la restoracio. En ĝi servas kelneroj en verda militista uniformo kaj kun verda saketo oblikve sur la ŝultro.

 

    Hu Xiaojun konigis, ke ĉiutage liaj restoracioj akceptas multajn klientojn el mez- kaj okcidenta partoj de Usono kaj liveras pli ol 1 000 forporteblajn kuiraĵojn. Antaŭ nelonge Lao-Sichuan estis honorita kiel bonkvalita kaj malkara restoracio de Michelin 2012 de la Ruĝa Gvidilo Michelin. La anaso fumaĵita per folioj de kamfor-arbo kaj teo farita de la restoracio estis elektita kiel unu el la 100 bonaj pladoj en Ĉikago.

 

    En la pasintaj pli ol 10 jaroj post funkciigo de la restoracio Lao-Sichuan Hu Xiaojun ĉiam persistas en farado de veraj ĉinaj kuiraĵoj, per kiuj li konigas kuiran kulturon de Ĉinio. Nun li fondis la Manĝaĵan Grupon Xiaojun kun supre menciitaj kvin restoracioj.

 

    En februaro de 2012 la fama gazeto de Ĉikago "Ĉikaga Gazeto" publikigis "100 plej Potencajn Ĉikaganojn" en 2012, inter kiuj estas nomo de Hu Xiaojun. La 100 ĉikaganoj inkluzivas ankaŭ Rahm Emanuel, urbestron de Ĉikago, Danny Solis, estron de la 25-a distrikto, kaj aliajn gravulojn en politika, komerca, bonfara, sporta kaj literatur-arta rondoj. Hu Xiaojun estas unika ĉino.

 

    La gazeto tiel komentas Hu Xiaojun: "Hu Xiaojun konigis al ĉikaganoj ĉinajn kulturojn per ĉinaj kuiraĵoj. Lia sukceso en tiu flanko estas neatingebla por aliaj homoj. Entrepreninte kvin restoraciojn li fariĝis grava persono de Ĉikago en komerca rondo de ĉinoj."

 

    Fama ĵurnalo en meza Usono "Tribuno de Ĉikago" publikigis "Manĝaĵajn Premiojn de la Tribuno" kaj Hu Xiaojun ricevis la premion "Najbareca Heroo". Pri Hu Xiaojun la ĵurnalo diras, ke post sia veno al Ĉikago de ĉina Sichuan en 1993 Hu Xiaojun jam fariĝis "elstara ambasadoro de la ĉina kuirarto".

 

    Krom entreprenado de restoracioj Hu Xiaojun servas kiel prezidanto de la Ĉikaga Federacio de Ĉinaj Enmigrintoj. En libera tempo li aktive partoprenas en agadoj por la publika bono, instruas al senhejmanoj de Ĉikago kuiradon de ĉinaj manĝaĵoj kaj faras prelegojn pri ĉina kuirarto en la urbodomo de Ĉikago kaj la Nord-okcidenta Universitato de Usono. Li diris, ke li volontas kune kun samprofesianoj fari ĉinajn kuiraĵojn fenestro por montri ĉinajn kulturojn kaj platformo por popola diplomatio por plue akceli amikajn rilatojn inter Ĉinio kaj Usono.

 

Redaktoroj: Liu Sigong kaj Niu Xueqin

 

 

(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio