Mia E-instruisto Li Shijun kaj la de li esperantigitaj libroj | |||||
2012-03-21 | |||||
Mi eklernis Esperanton en la jaro 1982 de mia E-instruisto Li Shijun (Laŭlum), kaj li multe inspiris min en miaj E-lernado kaj poste E-laboro de ĉ. 30 jaroj. Li estas ĉiam respektata de mi kaj de miaj kunlernantoj kaj kolegoj pro siaj kompetenteco en la lingvoj, literaturo, arto, personeco kaj afableco.
Li Shijun estas membro de la Akademio de Esperanto, honora membro de UEA, premiito de la Fondaĵo de Grabowski, prezidanto de la Internacia Kongresa Universitato de la 98-a UK, eksa vicĉefredaktoro de "El Popola Ĉinio", esperantologo, tradukisto, verkisto kaj edukisto de Esperanto. En la jaro 2010 li akiris la tradukistan kaj kulturan premion de dumviva kontribuo atribuitan de la Ĉina Tradukista Ligo, la premion OSIEK donitan de la Universala Esperanto-Asocio kaj tiun de dumviva kontribuo atribuitan de la Ĉina Esperanto-Ligo.
Tiel multajn honorojn Esperantajn li meritas!
Ĉiuj liaj honoroj kaj gloroj estas nedisigeblaj de liaj amo al Esperanto kaj tutviva strebado por Esperanto. Ĉu lia E-kariero ne estas alia versio de la menciita romano, t. e. pilgrimo al la Esperantujo! Li povas rivali kun bonzo Xuanzhan per siaj fideleco, obstineco kaj firmeco en strebado por Esperanto.
En 1923 Laŭlum naskiĝis en malriĉa kamparana familio de Hebei-provinco. Juna Laŭlum estis inteligenta kaj diligenta. Pro granda intereso pri naturaj sciencoj, li iafoje ŝanĝis biciklon kontraŭ magneto kaj libroj pri naturaj sciencoj. Li volis fariĝi inventisto, kiaj James Watt, Thomas Alva Edison kaj Marie Curie, kaj fari kontribuon al la homaro.
Li estis tre malfeliĉa en la jaro 1937: post morto de la gepatroj, li perdis la hejmlokon. Japanaj agresantoj sin trudis suden de la Granda Muro kaj Kuomintang-aj trupoj malvenkis kaj retiriĝadis foj-refoje. Por ne fariĝi sklavo de japanaj agresantoj, li fariĝis migranta studento, apenaŭ enirinte en la Unuan Mezlernejon de Jinan kun la historio de pli ol 100 jaroj. Sekvante la lernejon, li migris de Shandong al la provincoj Henan, Hubei, Shaanxi kaj Sichuan. Ĉiutage li kaj liaj kunlernantoj piediris dekojn da kilometroj, portante pakaĵon, tamen ili estis viglaj kaj energiaj. Ili organizis teatran trupon Uragano kaj prezentadis dramojn por malkaŝi krimagojn de la japanaj imperiistoj en Ĉinio.
En 1939 lia migra vivo ĉesis en la malgranda guberniurbo Luojiang norde de Chengdu. Iutage li rimarkis sur librostando ekzempleron daEsperanto en Unu Monato. Li aĉetis ĝin, finstudis la kurson por unu monato en 2 semajnoj, kaj forte interesiĝis pri Esperanto. Nelonge poste, li kune kun 3 lernoknaboj sin anoncis al E-kurso de la Chongqing-a Koresponda Esperanto-Lernejo, post elementa kurso li lernis en la mezgrada, kaj komencis sin ekzerci per verkado en Esperanto kaj esperantigo de malongaj artikoloj. De tiam li fariĝis nedisigebla de Esperanto dum la tuta vivo.
En la 40-aj jaroj de la 20-a jarcento juna Laŭlum estis entuziasma en E-lernado kaj forte deziris partopreni en diversaj sociaj aktivadoj, tamen pro longtempa subnutrado kaj laceco li estis atakita de ftizo; kuracisto diris, ke li vivos plu maksimume 2 jarojn, sed liaj optimismo kaj nefleksebleco lin helpis. En la hospitalo li persiste lernis Esperanton kaj ĝin disvastigis inter pacientoj.
Amante literaturon, Laŭlum ofte verkis poemojn. Profunde studinte la tradician ĉinan literaturon kaj esperantigan arton, li posedis solidan bazon tiukampe. En sia juneco, li ege adoris polan esperantiston Kabe, kiu konis pli ol 30 lingvojn kaj multe kontribuis al la Esperantaj literaturo kaj stilo, majstran Esperantan originalan verkiston J. Baghy, kaj majstran tradukiston K. Kalocsay. Iliajn verkojn li prunteprenis de aliaj samideanoj kaj kopiis permane. En la 40-aj jaroj de la 20-a jarcento li kopiis Printempo en la Aŭtuno de J. Baghy kaj la epopeon Johano la brava de Petofi esperantigitan de Kalocsay, kaj ĝin mimeografis kiel lernomaterialon por la de li gvidata E-kurso. Tiuj E-majstroj multe inspiris lin, kaj en iliaj majstraj verkoj li bazis sian E-literaturan fortikaĵon por la sekvantaj gloroj.
En 1950, nelonge post la fondiĝo de la nova Ĉinio, li venis de Chengdu al Pekino por starigo de la Ĉina E-Ligo. Post tio li eklaboris por la revuo "El Popola Ĉinio". En 1954 la revuo ĉesis aperi pro politikaj kaŭzoj kaj li estis transpostenigita al Nordorienta Ĉinio kaj tie laboris kiel instruisto pri la ĉina lingvo kaj literaturo, sed li neniam forgesis Esperanton. En 1957 denove aperis "El Popola Ĉinio". Li revenis al Pekino kaj sin okupis pri Esperanto ĝis emeritiĝo.
En la 60-aj jaroj ĉiutage li biciklis ĉ. 2 horojn al la redakcio, kaj sur la biciklo li esperantigis la epopeon Aŝma, kiun li amas. Ĉiutage li kopiis strofon de la epopeo kaj cerbumadis pri la traduko survoje. Atinginte la redakcion, li tuj skribis la tradukitajn versojn sur papero. Kun la tagoj li plenumis tiamaniere la esperantigon de Aŝma, kies parto estis elektita de W. Auld kaj represita en la Nova EsperantaKrestomatio.
Dekojn da jaroj li ne nur tradukis kaj poluris grandan kvanton da artikoloj por El Popola Ĉinio, sed ankaŭ multajn literaturaĵojn, el kiuj la plej reprezentantaj estas 3 el la 4 klasikaj monumentaj verkoj de Ĉinio Ĉe Akvorando, Romano pri Tri Regnoj kaj Pilgrimo al la Okcidento, kaj la E-versio de Ruĝdoma Sonĝo estis polurita de li. Krome, estas ankaŭ la epopeoj Aŝma kaj Ŭang Guj kaj Li Ŝjangŝjang, la poemaro Ĉinaj Klasikaj Poemoj Ilustritaj, la romanoj Aŭtuno en la Printempo, Frosta Nokto, Noktomezo kaj la historia dramo Qu Yuan .
Dank' al Esperanto li sukcesis en sia tutviva kariero, sed ankaŭ konatiĝis kaj enamiĝis kun junulino en la 40-aj jaroj. Malgraŭ opono de la familianoj, ŝi edziniĝis al li. En 1954 ŝi grave malsaniĝis kaj plurfoje enhospitaliĝis. La kosto por kuracado estis tiel alta, ke lia salajro ne sufiĉis. Li nur pli multe faris tradukadon kaj gvidis kursojn por gajni iom da mono por vivteni la familion el 5 membroj. Ĝis nun li ankoraŭ konservas kusenon en malhele blua koloro. Origine, ĝi estis lia palto. Kiam ĝi estis eluzita, li propramane faris ĝin en mantelon por sia plej aĝa filo, poste jaketon por sia dua filo kaj fine tiun ĉi kusenon.
Esperanto estas parolata pli aŭ malpli inter liaj familianoj. En la Nordamerika Kongreso de Esperanto li kune kun siaj filino, bofilo kaj nepinoj kantis la kanton "Jasmeno" en Esperanto, kaj liaj 2 nepinoj prezentis humuran dialogon en Esperanto. En lia familio lia dua filo parolas Esperante plej bone, ĉar li eklernis paroli Esperante, kiam li estis en la brakoj de la patro.
Laŭlum persiste skribas taglibron en Esperanto, opiniante, ke skribado en Esperanto helpas kulturi Esperantan pensmanieron. Lingvo estas interkomunikilo, nur dum praktikado oni pli kaj pli lertas en uzado. Ĝuste en praktikado Esperanto havigas al li viglan vivecon kiel facila interkomunikilo. Laŭlum ĉiam faras sian plejeblon por disvastigi Esperanton, per Esperanto li tradukas, instruas, verkas kaj faras kulturan interŝanĝon internacie...
Li estas fekunda tradukisto kaj bone plenumas sian tradukadon, samtempe li dediĉas grandan energion al E-instruado. Li gvidis E-kurson en la ĵurnalisma departemento de la Ĉina Popola Universitato kaj tiun en la Pekina Fremdlingva Instituto; li servis kiel invitita profesoro en Qingdao-Universitato kaj en la Komunika Universitato de Ĉinio. Li elbakis arojn da esperantistoj, multaj el kiuj funkcias kiel ĉefa forto en fakaj E-institucioj.
Li estas legenda tradukisto, krome, en mia koro li estas ankaŭ prestiĝa kaj respektinda grandaĝulo, erudiciulo, literaturisto, poeto kaj muzikisto, li ne nur tradukas kaj instruas, sed ankaŭ ludas pianon, verkas poemojn, komponas kantojn kaj pentras...
Li diris, ke li multe lernis dum polurado de alies diversaj Esperantaj tradukoj kaj tio multe helpis al li en esperantigo de Ĉe Akvorando, Romano pri la Tri Regnojkaj Pilgrimo al la Okcidento. Li diris, ke pro aĝo li ne plu estas tiel energioplena kiel antaŭe kaj trovas, ke la forto ofte perfidas la volon dum tradukado. Li esperas, ke venonte oni reesperantigos ilin.
Pri tradukado, li opinias, ke bone fari tradukadon estas malfacila afero, sed ne simpla problemo nur pri vortoj, ĉar tio rilatas al la kulturo. Ju pli bone oni konas la kulturon des pli facilas la tradukado, kiu estas kaj arto kaj metio, kiu postulas foj-refojan ĉizadon kun pacienco. "Mi uzis 3 jarojn por esperantigi la mongolan kanton Mia Hejmoland' Step' en favor'." Sed kelkfoje tio pruvas, ke lerteco venas el praktikado. Li uzis 10 jarojn por esperantigi Ĉe Akvorando, 5 jarojn por Romano pri la Tri Regnoj kaj 3 jarojn por Pilgrimo al la Okcidento. En la pasinta jaro la de li esperantigita versio de la romano Kvar generacioj sub sama tegmento estis eldonita. La romano estas vaste ŝatata kaj elstara literaturaĵo de fama ĉina verkisto Lao She.
Li ŝuldis siajn fruktojn en Esperantujo al pioniraj esperantistoj, kiujn li respektas kaj adoras. "Estas iliaj E-verkoj vaste ŝatataj inspiris min kaj elbakis min." "Mi hontas, ke mi ne povas esperantigi poemojn tiel fidele en senco kaj spirito kiel K. Kalocsay, kiun mi respektas." Li ripetis, ke li estas lernanto en studado. Lia majstreco brilas en lia modesteco.
Redaktoro: Wang Lihua
Recenzo pri la Esperanta versio de Kvar Generacioj sub la Sama Tegmento
|