Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Ekis nova E-kurso en Informa kaj Teknika Kolegio, Changzhou
2012-03-20

 

 

    En la 3a de marto 2012 kaj la dua studsemestro lanciĝis nova Esperanto-kurso de Informa kaj Teknika Kolegio en Changhzou, Jiangsu-provinco, sudoriente de Ĉinio. La kurso estas nedeviga leciono. Studentoj povos ricevi tri studpoentojn post 36-hora lernado kaj ekzameno. 88 studentoj en la kolegio aliĝis al la kurso. S-ro Zhang Changsheng, prezidanto de Changzhou-a E-Asocio, kaj s-ino Chen Ye (Brila) gvidas la kurson.

 

    Antaŭ 3 semajnoj 44 studentoj de Profesia kaj Teknika Altlernejo Liu Guojun, Changzhou daŭris lerni nian lingvon Esperanto kiel nedevigan lecionon por du studpoentoj. Ili ne nur diligente lernas Esperanton en la kurso, sed ankaŭ aktivas en la lerneja E-societo. En praktiko de nia lingvo ili kontaktiĝas kun esperantistoj ekster la lernejo.

 

    En la 8a de marto 2012 s-ro Zhang Changsheng, prezidanto de Changzhou-a E-Asocio, prelegis pri Esperanto en la Turisma kaj Komerca Kolegio, Changzhou. Ĉiuj fremdlingvaj instruistoj en la kolegio aŭskultis la prelegon. Zhang prezentis historion kaj evolucion de Esperanto en kaj ekster Ĉinio. S-ro Wu Jiandong, estro de la kolegio, prezidis la prelegon. La instruistoj tre interesiĝas pri Esperanto kaj faris multe da demandoj. Laŭ la plano Changzhou-a E-Asocio helpos instruistojn elektitajn de la kolegio lerni nian lingvon kaj poste funkciigos E-kurson en la kolegio. S-ro Wu esperas, ke preni Esperanton kiel ponton helpos studentojn kaj instruistojn en la kolegio etendi sian horizonton, kaj la kolegio povos ĝemeliĝi kun multe da kolegioj eksterlandaj.

 

(Changzhou-a E-Asocio)

Redaktoro: Liu Zijia

 

 

 

(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio