Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
ĈPPIK-membro Wu Xiaoqing: Mediprotektado estas mia respondeco
2012-03-15

de SUN XIUYAN

 


ĈPPIK-membro Wu Xiaoqing (meze) en esplorado  

 

    Lastjare Wu Xiaoqing, vicprezidanto de la Centra Komitato de la Ĉina Demokratia Konstrua Asocio kaj vicdirektoro de ĝia medioprotekta sekcio, ofte vizitis bazajn mediprotektajn entreprenojn por esplori iliajn teknikojn, merkatojn kaj konkurstaton.

 

    En Yixing-a Mediprotekta Industria Ĝardeno la prezidanto plendas al Wu Xiaoqing: "Okupiĝo pri mediprotekto estas malfacila por nia entrepreno, la konkurado estas intensa, ni intencas iri la vojon eksportadan, tamen ankoraǔ ne estas tiel perfektaj la koncernaj politikoj." Li diris: "Mi ege maltrankviliĝas, ke kiam la entreprenoj post venkado kontraŭ tiel multaj malfaciloj komencis disvolviĝi, pro konkurado ili ne povas ne malaltigi la prezon de siaj produktaĵoj, kaj tio damaĝas la disvolvon de la tuta industrio."

 

    En la lastaj jaroj la socio donis pli kaj pli grandan atenton al la preventado kaj regado de polucio kaj ekologia konstruado. Kvankam la medioprotekta industrio ŝajne ne estas multe atentata, tamen ĝi havas striktan rilaton kun la polucioregado kaj ekologia kosntruado. Sen subteno de entreprenoj multaj agadoj pri la ekologia medio estas vanaj. Pri tio Wu diris, ke esplorado estas helpa en trovo de la solvo. Kiel ĈPPIK-membro, mi havas devon atenti tiujn "malvarmajn temojn” kaj prezenti proponojn pri tio."

 

    Wu Xiaoqing diris, ke laǔstatistike en 2010 en Ĉinio troviĝas 35000 entreprenoj pri mediprotektado kun 3 milionoj da laborantoj kaj la totala enspezo de 1100 miliardoj da juanoj. Oni povas antaǔvidi, ke estontece en la longa tempo la mediprotekta industrio tenos la kreskon je 15%. "La esploro montras, ke la mediprotekta merkato de Ĉinio nun jam havas konkurencan forton en iuj kampoj en la internacia merkato kaj venis la tempo por la ĉina mediprotekta industrio aranĝi merkaton internacie."

 

    Fakte en la pasintaj 4 jaroj la problemoj atentataj de Wu Xiaoqing ampleksas diversajn kampojn de mediprotektado, nome regado de la mediopolucio en kamparo, diversloka ekologia konstruado, superrigardo de mediprotekto kaj malmultkarbona ekonomia disvolviĝo. Pri tiuj problemoj Wu prezentis multajn proponojn en la pasintaj dek jaroj.

 

    "Kvankam ankoraǔ estas severa la situacio pri mediprotektado, tamen mi vidis la altiĝon de la atentoj de diversnivelaj registaroj al mediprotektado kaj ekologia konstruado kaj progreson de la ekologia civilizacio."

 

    Post unu jara esplorado Wu Xiaoqing finis sian preparadon de la propono pri elirigo de ĉina mediprotekta industrio el Ĉinio. Pri tio li diris: "Se la propono povus igi ellaboriĝon de la politikoj pri kuraĝigado kaj kultivado de mediprotektaj entreprenoj, ĝi akcelus la tutan mediprotektan industrion."

 

    Wu diris: "Mediprotektado kaj ekologia konstruado influos ne nur la disvolviĝon de la lando, sed ankaǔ vivadon kaj sanon de la popolanoj. Mi deziras, ke pli kaj pli multaj personoj partoprenu la aferon ne nur por la freŝa aero, pura akvo kaj la manĝaĵa sekureco sed ankaǔ por la daǔripova disvolviĝo de la lando kaj popolo!"

 

Redaktoroj: Liu Sigong k Chen Ji

 

 

 

(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio