Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Kapti la ŝancon alportatan de scienca kaj teknologia revolucio
2012-03-14

de GU RUIZHEN

 

 
Wan Gang (dekstre)

 

    Wan Gang, membro de ĈPPIK kaj ministro de la Ministerio de Scienco kaj Teknologio de Ĉinio, akceptis mian intervjuon dum la sesio de la 11-a ĈPPIK en la 6-a de marto. Dum nia interparolo li rakontis al mi ŝanĝiĝojn alportitajn de disvolvo de scienco kaj teknologio. Li esperas, ke Ĉinio kaptos la ŝancon alportatan de scienca kaj teknologia revolucio.

 

    Doni pli da fortoj por subteni teknikan kreadon de malgrandaj entreprenoj

 

    Raportisto: Malfermi novan vojon al scienca kaj teknologia laboro restas fokusa temo de ĈPPIK-membroj en la sesio de la ĉi-jara ĈPPIK. Bonvolu detale paroli pri tio.

 

    Wan Gang : De post praktiko de la programo pri la scienc-teknologia disvolvo en meza kaj longa periodoj, la ŝtata investo kreskas ĉiujare je 20% en la lastaj sinsekvaj 6 jaroj.

 

    Tamen ankoraŭ ne estas solvitaj iuj problemoj longtempaj kaj fundamentaj. Ekz., ankoraŭ ne estas starigita la sistemo pri teknika kreado kun entrepreno kiel la ĉefo kaj feblas sciencaj kaj teknologiaj elementoj en ekonomia disvolviĝo.

 

    En reformado de la sistemo pri scienco kaj teknologio Ĉinio devas plifortigi la teknikan kreadon faritan de entreprenoj mem, starigi sistemon kaj reĝimon pri teknika esploro kaj kreado de ĉefaj industrioj de entreprenoj; subteni entreprenojn en starigo de esplora centro kaj en investo al esplorado, precipe doni pli grandan forton por subteni teknikan kreadon de mezaj kaj malgrandaj entreprenoj; subteni entreprenojn starigi kune kun sciencaj institutoj kaj superaj lernejoj aliancon por scienca kreado kaj kune solvi problemon en ŝlosila tekniko industria; kaj kuraĝigi al sciencistoj kaj teknikistoj krei scienc-teknologian entreprenon.

 

    Veturiloj funkciigataj per elektro -- strategio de disvolvo en estonteco

 

    Raportisto: Ĉu vi povus prezenti ion pri disvolva strategio estonta pri novfuelaj veturiloj?

 


Wan Gang provkondukas novfuelan aŭton por la Olimpikoj en 2008. 

 

    Wan Gang: En la komenco de la esplorado, la novfuelaj veturiloj plejparte estis funkciigataj per miksaj fueloj, elektro kaj fuelo-pilo. La veturiloj funkciigataj per miksaj fueloj estas facile akceptitaj en la reformado kaj servas plejparte por la publika trafiko en Ĉinio kaj kiel aŭtoj en evoluintaj landoj. Ili estas fakte veturiloj fuelo-ŝparaj kaj ellaso-reduktaj, sed funkciigataj daŭre per motoro kun interna brulado. Por la projekto pri novfuelaj veturiloj de la 12-a Kvinjara Plano, fakuloj prezentis la strategion pri veturiloj funkciigataj per elektro. Tio apartenas al novfuela veturilo, kaj estas rigardata kiel estonta disvolva strategio de nia lando.

 

    Kulturi kaj varbi kompetentulojn

 

    Raportisto: De la lastaj jaroj oni ĉiam akcentas homojn kapablajn en kreado. Kio estas la plej grava por kulturi tiajn homojn laŭ vi?

 

    Wan Gang: Mi opinias, ke la plej grava por kulturi homojn kapablajn en kreado estas ŝarĝi ilin per gravaj taskoj pri scienca esploro post kiam ili akceptis kompletan kaj sisteman edukadon. Kun ŝarĝo pri scienca esploro ili ekhavos respondecon, kaj respondeco igos ilin al diligenta laboro kaj rapida kresko.

 

    Estonte, ni enkondukos ne nur kompetentulojn el la ĉinaj kapabluloj studintaj en aliaj landoj, sed ankaŭ elstarajn sciencistojn kaj teknikistojn de aliaj landoj. Kunfandiĝo de diversaj pensoj de malsamaj etnoj kaj kulturoj helpas al kreado de novaj scienco kaj teknikoj.

 

Redaktoroj: Zhao Xi kaj Wang Lihua

 

 

(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio