Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Fari reformadon de censoregistro kaj leĝon de antaŭlerneja pedagogio
2012-03-14

 
Zhou Xiaoguang, deputito de la 5a Sesio de la 11a Tutlanda Popola Kongreso

 

    Zhou Xiaoguang, prezidanto de la Xinguang-a Holdinga Grupkompanio, estas deputito de la 5a Sesio de la 11a Tutlanda Popola Kongreso. En la pasintaj 10 jaroj ŝi plenumis sian devon kiel deputito de la 10a sesio kaj la 11a sesio de la Tutlanda Popola Kongreso. Ĉijare ŝi alportis 32 mociojn kaj 12 proponojn, kiuj plejparte koncernas rimedojn de la socia sekureco.

 

    Reformi censoregistran sistemon

 

    Ŝi proponis, ke la registaro devas rapide reformi la censoregistran sistemon por ke kamparaj infanoj, kies gepatroj laboras en urboj, povu viziti lernejojn ĉe siaj gepatroj. Zhou Xiaoguang diris: "Nova generacio de elkamparaj laboruloj kalkuliĝas al pli ol 140 milionoj en la sekundara kaj terciara industrioj, kaj ili jam fariĝis la ĉefaj fortoj de la industraj laboristoj."

 

    Zhou Xiaoguang opiniis, ke tiu nova generacio naskiĝis post la komenciĝo de la ĉina politiko de reformo kaj pordomalfermo. Ili ricevas pli bonan edukadon kaj pli da informoj ol siaj gepatroj. Iliaj pensoj estas malfermaj kaj revas pri la urba vivo.

 

    Ŝi proponis, ke la registaro rapide reformu la censoregistran sistemon kaj donu urban loĝantecon al la kvalifikitaj elkamparaj laboruloj; donu al ili urbanan traktadon; jaron post jaro solvu la problemon pri lerneja vizito de la kamparaj infanoj en laborlokoj de la gepatroj; faru profesian trejnadon al elkamparaj laboruloj en iliaj hejmlokoj kaj la loĝataj urboj.

 

    Leĝdono pri antaŭlerneja pedagogio kaj haltigo de arbitraj pagoj

 

    Zhou Xiaoguang diris, ke nun Ĉinio havas multe da problemoj en antaŭlerneja edukado. La registaro ellaboris neniun ĉi-rilatan leĝon kaj donis malpli multe da atentoj al la antaŭlerneja edukado ol al la deviga edukado. Ne sufiĉas financa subteno al infanĝardenoj, tial la pago por infanĝardeno senĉese kreskas. Multaj neŝtataj infanĝardenoj estas malgrandaj kaj iliaj instalaĵoj malbonaj. La salajro de la instruistoj en infanĝardenoj estas malgranda kaj iliaj kvalitoj kaj kapabloj restas malaltaj.

 

    Pro tio Zhou Xiaoguang alvokis en siaj mocioj, ke la registaro rapide ellaboru leĝon pri antaŭlerneja pedagogio.

 

(Redaktoroj: Zhang Shuang kaj Liu Zijia)

 

 

(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio