Feng Jicai intervjuata |
Posttagmeze de la 8-a de marto, Feng Jicai, membro de la Konstanta Komitato de ĈPPIK, vicprezidanto de la Demokratia Progresa Partio kaj vicprezidanto de la Ĉina Literatura Federacio, diris en la intervjuo, ke la kulturo tre gravas por potencigi la landon kaj ĝi fariĝas pli grava kiam la ekonomio plifortas. Bona socio bezonas kulturan konstruon, kaj oni celas konstrui potencan landon per kulturo.
Unue, oni devas havi klaran bildon de kultura lando. Ne nur rigardu la historion de Ĉinio sed ankaŭ havu kulturan spiriton kaj bildon de kultura lando en la venonto.
Due, oni devas krei multajn klasikajn literaturajn verkojn por subteni la ĉinan kulturan industrion.
Trie, oni devas plejmutle akiri revenuon per kulturo por ke ĝi fariĝu la plej grava industrio de la nacia ekonomio de Ĉinio.
Kvare, la plejalta celo de kulturo estas socia civilizacio kaj oni devas konstrui civilizitan socion per altnivela kulturo de la tuta popolo por potencigi Ĉinion.
La supre menciitaj kvar opinioj estas intime interrilataj.
Redaktoroj: Zhang Shuang kaj Zhang Xiaotong
|