Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Komitatanoj de ĈPPIK vizitis Sidney Shapiro
2012-03-14


Li Dongdong (la dua de maldekstre), membro de la 5a Sesio de la 11a Tutlanda Komitato de la Ĉina Popola Politika Interkonsiliĝa Konferenco (ĈPPIK), Guo Xiaoyong (la dua de dekstre), vicestro de la Fremdlingva Buroo de Ĉinio, kaj aliaj vizitas s-ron Sidney Shapiro (la tria de maldekstre), membro de la 5a Sesio de la 11a Tutlanda Komitato de ĈPPIK. 

 

    Posttagmeze de la 12a de marto Li Dongdong, membro de la 5a Sesio de la 11a Tutlanda Komitato de la Ĉina Popola Politika Interkonsiliĝa Konferenco (ĈPPIK), eksa vicestro de la Ĝenerala Administracio de Gazetaro kaj Eldonado kaj prezidanto de la Mediatara Kulturo-promocia Asocio de Ĉinio, kaj aliaj vizitis sinjoron Sidney Shapiro, membro de la Tutlanda Komitato de ĈPPIK, renoma tradukisto kaj fakulo de la Fremdlingva Buroo de Ĉinio.

 

    En la nomo de komitatanoj de ĈPPIK el la rondoj de gazetaro kaj eldonado, Li Dongdong deziris al Shapiro sanon, feliĉon kaj longvivecon. Ŝi diris: "La hodiaŭa situacio kaj nia afero estas sur la bazo de antaŭuloj. Ni antaŭenigos plu la aferon de gazetaro kaj eldonado kaj la kulturan konstruadon. Bv. esti trankvila, s-ro Shapiro."

 

    Shapiro esprimis sian dankemon. Li diris: "Mi elkore dankas vin pro via vizito. Mi ĉiam zorgas pri vi." Li diris, ke pro sanproblemo li ne povas ĉeesti la sesion de la Tutlanda Komitato de ĈPPIK, tamen li informiĝis pri la sesio el televido kaj interreto. Li volus lerni kaj interŝanĝi kune kun aliaj membroj de ĈPPIK, kaj plenumos devojn de membro de la Tutlanda Komitato de ĈPPIK, se lia sano permesos.

 

    Alvenis ankaŭ Guo Xiaoyong, vicestro de la Fremdlingva Buroo de Ĉinio, en kiu Shapiro laboris. En la nomo de la buroo li esprimis dankon al la membroj de la Tutlanda Komitato de ĈPPIK, vizitantaj sinjoron Sidney Shapiro.

 

(Redaktoroj: Zhao Xi kaj Liu Zijia)

 

 

(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio