Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Kota inkoŝtono farita de kamparano en Henan
2012-03-13

de TANG LI

 


Li Wei en desegnado 

 

    La 31-a de januaro 2012 estis la 10-a tago de la unua monato laŭ la ĉina luna kalendaro. Laŭ la ĉina tradicio la Printempa Festo daŭras ĝis la 15-a tago de la unua monato. Tamen Li Wei, kamparano en la urbo Mengzhou de Henan-provinco kaj la 6-generacia daŭriganto de la kot-inkoŝtona farado kiel la nemateria kultura heredaĵo de Henan-provinco, jam komencis laborojn de la nova jaro. Antaŭ la festo iu komercisto el Singapuro mendis 10 mil inkoŝtonojn kun desegnaĵo de drako.

 

    Inkoŝtono, peniko, tuĉbastoneto kaj papero estis ĉinaj tradiciaj kvar trezoroj de la kabineto de kleruloj kaj ankaŭ necesaĵoj por ĉinaj kaligrafio kaj pentrado. Ĉinoj inventis tuĉon artefaritan per frotado de tuĉbastoneto kontraŭ inkoŝtono por skribado kaj pentrado. Inkoŝtono ne nur estas ilo por froti tuĉbastoneton kaj enteni tuĉon, sed ankaŭ estas objekto por kolekto pro ĝia apreza valoro kaj estis ŝatata de la antaŭaj imperiestroj kaj kleruloj.

 

    Li Wei diris al mi, ke kiel unu el la kvar famaj inkoŝtonoj en la ĉina historio la kota inkoŝtono estas farita ĉefe el koto en la Flava Rivero.

 

 
Li Wei kun la belarta lernolibro, en kiu estas liaj verkoj

 

    Kota inkoŝtono naskiĝis en Tang-dinastio (618-907) antaŭ pli ol 1 000 jaroj. Ĝi havas kompleksan produktan teknologion kun pli ol 20 procezoj, kiaj elekto de koto, filtrado, gravurado de formo, polurado, bakado k.a. Li Wei diris, ke li iam havis intencon forlasi faradon de inkoŝtonoj pro la kompleksa teknologio kaj nun farado de ili fariĝis parto de lia vivo.

 

    En 1999 Li Wei kaj liaj familianoj transloĝiĝis de Xin'an-gubernio de Luoyang al Mengzhou ĉe bordo de la Flava Rivero. Por serĉi la koton taŭgan por inkoŝtono-farado Li Wei trairis ĉiujn lokojn laŭ bordo de la Flava Rivero en Mengzhou.

 

    Komence samvilaĝanoj de Li Wei ne rigardis faradon de inkoŝtonoj kiel aferon kun bona perspektivo. Nun liaj inkoŝtonoj estis venditaj en Japanio, Koreio, Singapuro kaj aliaj landoj. Iu japana fraŭlo venis al Ĉinio kaj lernis de li lertecon unu monaton. Nuntempe pli ol 20 junuloj inkluzive de liaj du gefiloj lernas de li.

 

    La plej granda diferenco inter la inkoŝtonoj faritaj de lia patra generacio kaj tiuj de li estas, ke la antaŭaj desegnaĵoj temis ĉefe pri floroj, birdoj, insektoj kaj fiŝoj, kaj la nunaj pri kompreno de Li Wei pri kulturoj kaj la epoko.

 

    En 2008 la granda inkoŝtono pri drako kaj perlo farita de Li Wei por la Pekinaj Olimpikoj estis kolektita de la Organiza Komitato de la Pekinaj Olimpikoj.

 


Inkoŝtono farita de Li Wei 
 
 
Inkoŝtono farita de Li Wei
 
 
Inkoŝtono farita de Li Wei

 

    La inkoŝtono pri floroj kaj aliaj du verkoj de Li Wei estis enmetitaj en belartan lernolibron por la 9-jara deviga edukado. Li Wei diris, ke lia plej granda deziro estas, ke li faros serion da inkoŝtonoj pri ĝiaj historio kaj disvolvo en liaj vivantaj jaroj por ke posteuloj bone konu la inkoŝtonon.

 

Redaktoroj: Liu Sigong kaj Niu Xueqin

 

 

(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio