Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Fermiĝis la 5-a Sesio de la 11-a ĈPPIK
2012-03-13

 

 

    La 13-an de marto, je la 9-a horo, okazis en la Popola Halo, Pekino, la ferma ceremonio de la 5-a Sesio de la 11-a ĈPPIK. Jia Qinglin, prezidanto de la 11-a Tutlanda Komitato de ĈPPIK prezidis la kunvenon kaj faris laborraporton de la Konstanta Komitato de la Tutlanda Komitato de la 11-a ĈPPIK. 2121 el 2262 ĈPPIK-membroj partoprenis la kunvenon.

 

    La kunveno per 2075 voĉoj por, 12 kontraŭ, 9 sintenoj akceptis Rezolucion pri la Laborraporto de la Konstanta Komitato sub la Tutlanda Komitato de la 11-a ĈPPIK. Aliaj 25 personoj ne premis la voĉdon-butonon.

 

    Jia Qinglin diris, ke dum la konferenco ĈPPIK-membroj diskutis pri la laborraporto de la registaro, laborraporto de la konstanta komitato de la 11-a ĈPPIK kaj rilataj raportoj. Ili prezentis al la konferenco 833 parolotekstojn, 6069 proponojn kaj 1341 informojn pri socia kaj popola vivo, kiuj donas al la registaro tre valoran sugeston kaj enkorpigis ilian respondecon.

 

    Samtempe en la kunveno aprobiĝis ankaŭ la Raporto pri Kontrolado de Proponoj de la Tutlanda Komitato de la 11-a ĈPPIK kaj Politikan Rezolucion de la 5-a Sesio de la Tutlanda Komitato de la 11-a ĈPPIK.

 

(Raportis Chen Ji)

 

(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio