Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Celoj de TPK-reprezentanto Yang Cuifang
2012-03-13

de LIU XIAN

 


Yang Cuifang interparolas kun vilaĝanoj pri projekto. 


 

    TPK-reprezentanto-- 61-jara Yang Cuifang alportis siajn proponojn al la 5-a sesio de la 11-a TPK. Ŝi servis kiel TPK-reprezentanto jam 25 jarojn en la rangoj gubernia, urba, provinca kaj tutlanda, kaj nuna sesio estas lastjara sesio ĉeestata de ŝi kiel reprezentanto de la 11-a TPK.

 

    Yang Cuifang, sekretario de la kompartia filio en la vilaĝo Fenshui de la urbeto Yingjie de la distrikto Yanjiang de la urbo Ziyang de la provinco Sichuan en sudokcidenta Ĉinio, venas el la plej baza talovo de la socio. Ŝi kun haroj iom grizaj kaj voĉo sonora parolas rapide.

 

    Funkciante kiel TPK-reprezentanto, Yang Cuifang mem resumis la celojn de TPK-reprezentanto, t. e. montri al TPK la popolan vivon, la popolan staton kaj la popolan volon.

 

    Yang Cuifang laboras en kamparo dum pli ol 20 jaroj de post funkciiĝo kiel sekretario de la kompartia filio vilaĝa en 1992. Ŝi ŝatas babili kun vilaĝanoj kaj iome ankaŭ kun servistoj de la hotelo, kie ŝi tranoktas dum la sesio de TPK. Ŝi diris, ke el la devoj de TPK-reprezentanto la plej grava estas sin ligi kun amasoj kaj ilin sentigi intimecon, por ke ili memvole eldiru siajn opiniojn.

 

    Yang Cuifang kolektis “veran koron de popolanoj”el siaj viv-spertoj en kamparo, enketado pri la vivo de popolanoj dum kunvenoj kaj vizitado al amasoj: kion pensas kaj kion faras amaspopolanoj, kaj kiun servon ili bezonas de TPK-reprezentantoj, kaj tiele ŝi fariĝis peranto de opinioj el popolanoj. Multaj homoj, sciantaj ke ŝi estas TPK-reprezentanto, venas al ŝi por verŝi la koron, kiam ili havas embarason kun najbaroj, konflikton pro rajto pri forstumo kaj malfacilon en vivtenado por maljunuloj. Kaj ŝi prezentas tiujn problemojn al koncernaj registaraj departementoj aŭ montras solvojn por tiuj problemoj kiel proponojn al kunvenoj aŭ sesioj de TPK.

 

    La proponoj elmetitaj de Yang Cuifang plejparte rilatas al kamparo, ekz., pliigi investon al konstruo de bazaj instalaĵoj en kamparo, elbaki akvoutiligan projekton, kia akvokonservejoj ĉe montaj deklivoj, perfektigi novtipan sistemon pri koopera medicina servo en komparo kaj aliaj. Ŝi diris, ke tiuj proponoj estis jesitaj kaj adoptitaj de koncernaj departementoj, kaj iuj -- aplikataj en rilataj lokoj.

 

    La ĉi-jara sesio estas la lasta sesio de la 11-a TPK, al kiu Yang Cuifang prezentis proponojn pri sekureco de greno. La 11-a TPK baldaŭ metos sian punkton, kaj Yang Cuifang volus diri al la reprezentantoj de la venonta TPK: “ La reprezentantoj nur intime ligantaj kun amaspopolanoj povas montri siajn valoron kaj signifon en vera esenco.”

 

Redaktoroj: Liu Sigong kaj Wang Lihua

 

 

(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio