Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Proponoj realigis multjaran sonĝon de samvilaĝanoj
2012-03-13

de LIU YIHUAN

 


Ma Banghe intervjuata 

 

    Partoprenante en grupa diskuto de la 5-a Sesio de la 11-a ĈPPIK Ma Banghe, baŭ'an-nacia ĈPPIK-membro, diris, ke post sia membriĝo de la 11-a ĈPPIK la afero, kiu plej emociis lin, estas, ke estos finkonstruita la Linxia--Dahejia-a Ŝoseo fine de la kuranta jaro,laŭ la propono de li kaj Ma Wenpi en la 1-a Sesio de la 11-a ĈPPIK.

 

    La propono realigis multjaran sonĝon de liaj samvilaĝanoj. Ma Banghe diris: "En la pasintjara sesio mi prezentis proponon pri trink-akva sekureco en Jishishan-gubernio kun 240 mil loĝantoj, kiu ricevis multan atenton kaj subtenon de la Ŝtata Komisiono por Disvolvo kaj Reformado, Ministerio de Akvaj Riĉfontoj kaj aliaj rilataj departementoj. La trink-akva programo estis ekkonstruata en la novembro de 2011." Retrorigardante sian laboron post la ĈPPIK-membriĝo Ma Banghe diris daŭre: "La propono de mi kaj Ma Wenpi pri peto de financa subteno por pligrandigi la Dongxiang-gubernian urbon en Gansu-provinco kaj por preventi kaj regi geologiajn katastrofojn estis enskribita en la 4286-an proponon de la 4-a Sesio de la 11-a ĈPPIK kaj transdonita al la Ministerio de Tero kaj Riĉfontoj, Ministerio de Financo, Kompartio de Gansu-provinco kaj ĝia registaro. Nun rilata projekto kun investo de 1987 milionoj da juanoj estis plenumita kaj atendas aprobon de la gansu-a registaro.

 

    En la ĉi-jara sesio Ma Banghe prezentis tri proponojn pri aspiroj kaj voĉoj de popolanoj.

 

Redaktoroj: Liu Sigong kaj Niu Xueqin

 

 

(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio