Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Inaŭguriĝis en Pekino la ekspozicio pri movbild-karikaturaj amuzaĵoj
2012-03-12


Aktoroj ludas robotojn en la Eksterterulaj Militoj. 
 

Vizitantoj ludas amuzaĵon.  

 

    La 10-an de marto inaŭguriĝis en la Ĉina Ŝtata Konferenca Centro, Pekino, la Unua Karnavalo pri Movbildaj Karikaturoj alinome Ekspozicio pri Movbilda-Karikaturaj Amuzaĵoj de Komika kaj Amuzaĵa Unio.

 

    Pluraj famaj entreprenoj pri amuzaĵoj partoprenis la ekspozicion, en kiu la vizitantoj povas ne nur rekte provi kaj aĉeti la amuzaĵojn, sed ankaŭ partopreni la diversajn aktivadojn pri instruado kaj konkursado. Krome ankaŭ 150 grupoj kaj organizoj pri movbildaj karikaturoj prezentis kostum-paradon, en kiu la aktoroj utiligante kostumon, dekoraĵojn, rekvizitojn, ŝminkadon ludas la rolon de movbild-karikaturaj verkoj kaj virtualaj amuzaĵoj.

 

Redaktoroj: Zhang Shuang k Chen Ji

 

 

 

(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio