Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Plibonigi la popolan vivon (II)
2012-03-12


Video de ĉefministro Wen Jiabao faranta raporton pri la registara laboro en la Popola Halo 

 

    Bone plenumi laborojn pri loĝantaro kaj laŭplana naskado

 

    Oni devas daŭre teni la naskon en stabila kaj malalta kvanto, sinteze solvi la problemon pri seksa neekvilibreco kaj altigi naskokvaliton. Oni devas labori plu por protekti interesojn de virinoj kaj infanoj, perfektigi la socian garantion kaj servon por handikapuloj, kaj pozitive evolui aferojn pri vivtenado kaj prizorgado de maljunuloj en urboj kaj kamparo.

 

    Reguligi plu bienomerkaton kaj efektivigi loĝigan projekton

 

    Oni devas plenumi kaj kompletigi politikojn por malhelpi spekuladon kaj investan postuladon; plu firmigi atingojn de reguligo kaj revenigi domprezon al la racia nivelo; daŭre antaŭenigi la loĝigan projekton.

 

    Je la premiso de bonkvalito, oni finkonstruos kvin milionojn da apartementoj kaj ekkonstruos sep milionojn da novaj.

 

    Plifortigi kaj novigi la socian administradon

 

    Oni devas energie solvi sociajn konfliktojn kaj juste kaj honeste plenumi leĝojn; plifortigi la socian administron kaj la publikan servon de la registaro; levi la kapablon de bazaj aŭtonomaj organizoj en urboj kaj vilaĝoj; stabile antaŭenpuŝi la reformon pri loĝ-registra administrado kaj pli bone servi al migrantoj.

 

    Plifortigi kaj bonigi diversajn administrojn

 

    La registaro plifortigos la interretan administron; kompletigos sistemojn pri gravaj decidoj kaj risk-takso koncerne al la socia stabileco kaj krizokaza administro pri urĝaj eventoj; fortigos superrigardon de produkta sekureco; severe batos rajto-atencon al intelekta proprietaĵo kaj produktadon kaj vendadon de falsaj kaj malbonkvalitaj varoj; fortigos superrigardon de la manĝaĵa sekuro; pliigos leĝan servon kaj leĝan helpon; severe batos krimojn por sekurigi la vivon kaj propraĵojn de la popolo.

 

(Redaktoroj: Zhang Shuang kaj Liu Zijia)

 

 

(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio