Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Plibonigi la popolan vivon (I)
2012-03-12


Ĉina ĉefministro Wen Jiabao faras raporton pri la registara laboro. 

 

    La raporto pri registra laboro, farita de ĉina ĉefministro Wen Jiabao substrekis plibonigon de la popola vivo. Li diris: "Efektivigi, protekti kaj disvolvi la bazajn interesojn de ĉiuj popolanoj estas enkorpigo de la koncepto de alta takso de hamaj interesoj."

 

    Ĉiel klopodi por doni laborpostenojn

 

    La registaro subtenas modernajn servojn, kiuj postulas grandan nombron da laborantoj, kaj entreprenojn de teknika novigo kaj malgrandajn entreprenojn por ke ili liveru pli da laborpostenoj. Diversnivelaj registaroj devas bone efektivigi laborojn por la dungiĝo de universitataj diplomitoj, elkamparaj laboruloj kaj senlaboraj urbanoj, kaj intensigi profesian trejnadon kaj laborigon de eksiĝintaj armeanoj.

 

    La registaro devas sproni universitatajn diplomitojn partopreni en la disvolvado de la kamparo kaj la mez-okcidenta regiono. Oni devas intensigi la profesian trejnadon kaj la servon al publika laborigo, rapide starigi kaj kompletigi unuecan kaj flekseblan merkaton de personaro, starigi harmoniajn rilatojn inter laboroj, plifortigi la reguligan administron de laborservoj, solvi problemojn de labor-rilatoj, plifortigi superregon, mediacion kaj arbitracion pri laboroj kaj protekti leĝajn rajtojn kaj interesojn de laborantoj.

 

    Kompletigi sistemon de la socia sekureco

 

    Antaŭ la fino de la kuranta jaro la novtipa kampara socia pensiasekuro kaj la urba socia pensiasekuro profitigos ĉiujn rilatajn civitanojn de la tuta lando; ekspansios ĉiuflankaj sociaj asekuroj; pliiĝos baza asekuro por pensiuloj kaj socia monhelpo. Oni devas rapidigi la socian bonstatigon kaj pliigi la interligitecon de diversaj rimedoj de la socia garantio.

 

    Antaŭenpuŝi reformadon kaj disvolvon de la medicina servo

 

    Oni devas rapide kompletigi medicinan asekuron, vastigi sferon de la medicina asekuro kaj altigi la bazan sanprotektan nivelon. La jara ĉiukapa subvencio al la urbana medicina asekuro kaj al la novtipa kampara kunlabora medicina servo estas altigita al 240 juanoj.

 

(Redaktoroj: Zhang Shuang kaj Liu Zijia)

 

 

(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio