Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Dai Hao: donu atenton al asekuro pri sociala vivtenado de maljunuloj
2012-03-12

de PAN YUE

 


Dai Hao intervjuata en la retejo www.people.com.cn 

 

    Antaŭ la sesio de TPK kaj tiu de ĈPPIK de la jaro 2012, Dai Hao, membro de ĈPPIK kaj prezidanto de Union Life Insurance Co., Ltd. (la asekura kompanio limigita Union Life), venis al la retejo www.people.com.cn kaj akceptis intervjuon de ĝia raportisto.

 

    Dum la intervjuo Dai Hao diris, ke servi al la popolanoj, funkcii kiel ilia proparolanto, ĝuigi al pli da homoj favoron de la socio kaj kontribui al starigo de la harmonia socio socialisma estas devo de membroj de ĈPPIK. Li diris ankaŭ:

 

    “Post kiam mi servi kiel membro de ĈPPIK, la de mi ĉiam atentata fokuso estas la popola vivo kaj la socia bonstatiga afero. En la lastaj 4 jaroj mi faris viziton al 26 provincoj, aŭtonomaj regionoj, municipoj kaj pli ol 200 urboj. Kvankam mi havas malfacilon por la agado sur la rulseĝo, tamen mi persistas en surkampa enketo pri malfaciloj en la laboro kaj vivo de laborantoj en mia kompanio, ĉar mi profunde sentas respondecon sur miaj ŝultroj: unuflanke, la entrepreno mem devas laŭeble prizorgi kaj helpi siajn laborantojn en kuraca asekuro kaj vivtenado en ilia maljuna aĝo. En la dua duono de la pasinta jaro 2 laborantojn de mia kompanio sinsekve trafis grava malsano, por ilia kuracado mi la unua donacis 50 mil juanojn; aliflanke, nia kompanio ĉiam faras atenton al la aferoj de la socia bonstatigo, oferis rekte al la socio monhelpon je pli ol 10 milionoj da juanoj kaj asekuron je pli ol miliardo da juanoj.

 

    “En la kuranta jaro, mi volus pli profunde esplori la problemon pri vivtenado kaj prizorgado de popolanoj en ilia maljuna aĝo. Sur tiu bazo mi faris seriozan preparadon kaj prezentis mian proponon favoran al asekuro por maljunuloj. Oni devas, laŭ la ĝenerala situacio kaj tuta plano, perfektigi la sistemon pri asekuro de vivtenado por maljunuloj, akceli disvolvon de industriigo kaj sociala servo de prizorgado por maljunuloj, ĉar la nuna sistemo pri asekuro de vivtenado por maljunuloj ne povas kontentigi la bezonon de la socio maljuniĝa, tio ne nur influas la vivan kvaliton de maljunuloj, sed ankaŭ malhelpas la strategion de Ĉinio pri disvolvo de enlanda konsumo. Akceli starigon de la sistemo pri asekuro de vivtenado por maljunuloj de Ĉinio havas gravan signifon por perfektigi la sistemon pri sociala garantio, stimuli enlandan konsumon, plibonigi la popolan vivon kaj harmonigi la socion.

 

    “En la venontaj jaroj, mi daŭre servos al la popolanoj kaj funkcios kiel ilia proparolanto por ke pli da homoj ĝuu favorecon de la socio, kaj faros kontribuon al konstruo de la harmonia socio socialisma."

 

Redaktoroj: Zhao Xi kaj Wang Lihua

 

 

 

(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio