Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Hu Jintao kunsidis kun naciminoritataj TPK-reprezentantoj kaj ĈPPIK-membroj
2012-03-12


Ĉina prezidanto Hu Jintao intime interparolas kun reprezentantoj de la 5a Sesio de la 11a Tutlanda Popola Kongreso kaj membroj de la 5a Sesio de la 11a Tutlanda Komitato de la Ĉina Popola Politika Interkonsiliĝa Konferenco, kiuj venis el naciminoritataj regionoj. 

 

    La 10an de marto en la Popola Halo en Pekino, Hu Jintao, Wu Bangguo, Wen Jiabao kaj aliaj gvidantoj ĉeestis tekunsidon de reprezentantoj de la 5a Sesio de la 11a Tutlanda Popola Kongreso kaj membroj de la 5a Sesio de la 11a Tutlanda Komitato de la Ĉina Popola Politika Interkonsiliĝa Konferenco, kiuj venis el naciminoritataj regionoj.

 

    La gvidantoj agrable interparolis kun la naciminoritataj TPK-reprezentantoj kaj ĈPPIK-membroj kaj kuraĝigis ilin serioze plenumi siajn devojn, pozitive prezenti dezirojn kaj postulojn el popolanoj de ĉiuj etnaj grupoj, transdoni al ili amzorgojn de la kompartio kaj tiujn de la centra registaro, kaj klopodi kune kun ili por fari sian hejmlokon pli bela kaj la nacion pli riĉa.

 

    Oni ankaŭ ĝuis belan kaj interesan prezentadon.

 

(Redaktoroj: Liu Sigong kaj Liu Zijia)

(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio