Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Japanaj amaskomunikiloj atantas la pokapan totalan enlandan produktovaloron de Ĉinio
2012-03-12

    Japanaj amaskomunikiloj havas grandan atenton al la 5-a sesio de la 11-a TPK kaj tiu de la 11-a ĈPPIK, kaj multaj el ili celas sian atenton al la kresko de la pokapa totala enlanda produktovaloro de Ĉinio en 2012 kaj ankaŭ al ĝia nacia defendo.

 


Raportoj pri TPK kaj ĈPPIK sur retejo de la japana ĵurnalo Yomiuri Shimbun 

 

    Laŭ raporto de la japana ĵurnalo Yomiuri Shimbun, ĉina ĉefministro Wen Jiabao en sia laborraporto metis objektivon de la ekonomia kreskoprocento en 2012 ĉe 7.5%, markante, ke Ĉinio donos grandan atenton al la kvalito de disvolviĝo kaj stablileco de socio kaj la ekonomio havos daŭrigeblan disvolviĝon. Samtempe, laŭ ĉefministro Wen, Ĉinio praktikos aktivan fiskan politikon kaj stabilan financan politikon en 2012 kaj regos deficiton sub ĉ. 800 miliardoj da juanoj kaj kreskan kurzon de monoprovizado je ĉ. 14%, malalta kompare kun tiu de la lasta jaro je 16%.

 

    La ĵurnalo Sankei Shimbun diris, ke estis la unuafojo ke la ekonomia kreskoprocento de Ĉinio falis de 8% al 7.5% de antaŭ 8 jaroj. Wen Jiabao emfazis, ke 2012 estas ege grava jaro por la ĉina ekonomio kaj malrapido de ĝia kresko celas altigi kvaliton de la ekonomia disvolviĝo. Li promesis regi kreskoprocenton de varoprezo je ĉ. 4%, multigi la nacian enspezaron kaj laŭeble altigi la procenton de dungiteco.

 

Redaktoroj: Zhao Xi kaj Zhang Xiaotong

(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio