Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Estas arbitra kritiko de Usono pri "ĉina neobservo de regulo"
2012-03-09


Chen Deming respondas demandon. 

 

    Matene de la 7-a de marto en la gazetara konferenco de la 5-a Sesio de la 11-a Tutlanda Popola Kongreso ĉina ministro pri komerco Chen Deming diris parolante pri tio, ke Usono kritikas neobservon de regulo kaj subvencian problemon de Ĉinio, ke Ĉinio observas la regulojn difinitajn de la Monda Komerca Organizo (MKO) kaj ne havas devon observi iu-landan internan leĝon kaj regulon superantajn la regulojn de la internaciaj organizoj.

 

    Chen Deming diris, ke Ĉinio ja rimarkis, ke lastatempe prezidento, ministro, parlamentano kaj alia rilata flanko de Usono faris arbitran kritikon pri tiel nomata "Ĉinio ne observas regulon" kaj ĉefe pri la "subvencia ago" de Ĉinio.

 

    Chen Deming emfazis, ke Ĉinio observas la regulojn de la internaciaj organizoj, al kiuj ĝi aliĝis. Antaŭ 11 jaroj Ĉinio aliĝis al MKO. Ĉinio observas la regulojn difinitajn de MKO kaj ne havas devon observi iu-landan internan leĝon kaj regulon superantajn la regulojn de la internaciaj organizoj. Observante la regulojn Ĉinio esperas, ke pli ol 150 membrolandoj de MKO kune observos la regulojn.

 

Redaktoroj: Zhao Xi kaj Niu Xueqin

(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio