Maiz-donaco al ĉefministro |
Matene de la 6a de marto ĉina ĉefministro Wen Jiabao iris al la Gansu-a delegacio por aŭskulti opiniojn kaj proponojn de la reprezentantaro, kaj diskuti pri la raporto de la registara laboro.
Temas pri disvolviĝo de landlimaj kaj naciminoritataj regionoj, ampleksa regado de Heihe-rivera baseno, konstruado de nova distrikto de Lanzhou, protekto kaj heredigo de tradiciaj kulturoj. En preskaŭ 2-hora diskuto Wen Jiabo atenteme aŭskultis parolojn de reprezentantoj, aldonis parolon, profunde diskutis kaj interŝanĝis kun la reprezentantoj. En la kunvenejo regis varma atmosfero. Post la kunsido, reprezentantoj donacis maizojn al Wen Jiabao.
(Redaktoroj: Liu Sigong kaj Liu Zijia) |