Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Necesas severa puno por certigi manĝaĵan sekurecon
2012-03-07

de YANG WENYAN

 


Surpriza ekzameno al malgranda prilaborejo de manĝaĵoj 

 

    En la sesio de la provinca komitato de la Ĉina Popola Politika Interkonsiliĝa Konferenco kaj la sesio de la provinca Popola Kogreso, Zhu Mingguo, vicsekretario de Guangdong-provinca komitato de la Komunista Partio de Ĉinio, per iom troiga esprimo diris la fortan plendon de la popolanoj pri manĝaĵa sekureco. Evidente la problemo pri manĝaĵa sekureco fariĝis fokuso en sesio de diversnivela komitato de la Ĉina Popola Politika Interkonsiliĝa Konferenco kaj sesio de diversnivela Popola Kogreso.

 

    Pri la kaŭzo de manĝaĵa sekureco, Yang Chengzhi, membro de ĈPPIK el Guizhou, diris, ke superrigardaj deparmentoj neglektas siajn laborojn, kaj tio ne nur malutilas al la sana kaj longtempa disvolviĝo de la manĝaĵa industrio, sed ankaŭ damaĝas la sanon de la popolo kaj kaŭzas nekompenseblan perdon.

 

    Kiel solvi la problemon? Membro de ĈPPIK el Sichuan alvokis, ke koncernaj instancoj severe punu kulpulojn. Nunaj leĝoj ne estas sufiĉe fortaj por deteni ilin de kontraŭleĝa produktado de manĝaĵoj.

 

    "Se entrepreno unu fojon malobservas leĝon, oni devas punon ĝin je bankrotiĝo, kaj ne permesas ĝin duafoje eniri en samprofesian rondon," diris Zhu Tongyu, membro de ĈPPIK el Ŝanhajo, kiu esploris administran modelon pri la manĝaĵa sekureco en Usono. Li diris, ke Usono starigis "nigran nomliston" por manĝaĵaj entreprenoj, kaj tiu, kiu eĉ unu fojon malobservas la leĝon, estas nigrigita je la nomo.

 

    Li Rong, membro de ĈPPIK el Pekino, proponis, ke la registaro starigu sistemon pri risktakso, konsistanta el informa kolektado, analizo kaj sekvado, fonto-serĉo, antaŭaverto kaj publikigo; samtempe oni gvidu kamparanajn entreprenojn novigi sekurecajn teknikojn kaj ŝanĝi tradician produktadon.

 

    He Weixin, membro de ĈPPIK el Harbino, proponis ellabori konkretajn leĝojn kaj regularojn por garantii la manĝaĵan sekurecon.

 

(Redaktoroj: Liu Sigong kaj Liu Zijia)

 

 

(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio