Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Hu Jintao: akcelu reformon de medicina kaj sanitara sistemo kaj socian sekurecon
2012-03-07

 
Hu Jintao interparolas kun Zhang Haidi, membro de ĈPPIK kaj prezidanto de la Ĉina Federacio de Handikapuloj.

 

    La 4-an de marto Hu Jintao, ĉina ŝtata prezidanto, kaj Jia Qinglin, prezidanto de la Tutlanda Komitato de la Ĉina Popola Politika Interkonsiliĝa Konferenco, venis al la diskuta grupo de ĈPPIK pri medicino kaj sanitaro, socia bonstato kaj sekureco. Ili diskutis pri gravaj aferoj.

 

    Hu Jintao diris, unuflanke la registaro devas ludi gvidan rolon por solvi realajn kaj atentatajn problemojn; aliflanke la socio devas plie diskonigi tradician moralon pri helpo al malriĉuloj, malfeliĉuloj kaj handikapuloj.

 

    Hu Jintao esprimis, ke oni devas antaŭenpuŝi reformadon de medicino kaj sanitaro por konstrui bazan sistemon medicinan kaj sanitaran kun ĉina karakterizo, plibonigi popolan kurac-garantitan sistemon, plifirmigi operacion de baza medicina sistemo kaj lokaj kuracaj organizoj kaj akceli reformadon de publika hospitalo. Urbanoj kaj vilaĝanoj ambaŭ povas ĝui socian garantion kaj socian sekurecon, helpo kaj bonstato devas esti bone faritaj. Plie, oni devas plibonigi pensian sistemon kaj viv-garantian sistemon por akceli la daŭrigeblan disvolviĝon de socia garantio.

 

    Hu Jintao emfazis, ke respekti, prizorgi kaj helpi handikapulojn estas gravan markon de socia progreso. Ni devas plifortigi socian garantion kaj servan sistemon de handikapuloj, plialtigi nivelon de bonstatoj por handikapuloj por ke la lastaj egalrajte partoprenu en la socia vivo kaj ĝuu fruktojn de reformado.

 

Redaktoroj: Zhao Xi kaj Zhang Xiaotong

(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio