Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Kvar temoj pri la ĉina ekonomio en TPK kaj ĈPPIK
2012-03-07

    En 2012 tre konfuzas la monda ekonomio, la usona ekonomio feblas en reprosperiĝo kaj la eŭropa ŝulda krizo pliseriozas; samtempe la ĉina ekonomio kreskas malrapide, ĝia strukturo vizaĝas al defio, kaj Ĉinio estas preta por profunda reformado.

 

    Ĉirkaŭita de en- kaj ekster-landaj defioj, kiel la sesio de la Tutlanda Popola Kongreso kaj tiu de la Ĉina Popola Politika Interkonsiliĝa Konferenco solvos la problemojn pri la ĉina ekonomio kaj antaŭenpuŝos ĝian disvolviĝon? Tion atentas la tuta lando kaj la tuta mondo.

 

    Analizistoj opinias, ke stabiligi kreskon, akceli enlandan postulon, superregi prezon kaj disvolvi industrion estas la kvar temoj pri la ĉina ekonomio de reprezentantoj en TPK kaj membroj de ĈPPIK.

 

    Stabiligi kreskon

 


En 2011 kreskis je 9.2% la pokapa totala enlanda produktovaloro de Ĉinio kompare kun tiu en 2010. 


 

    En 2011, kreskis je 9.2% la pokapa totala enlanda produktovaloro de Ĉinio kompare kun tiu en 2010, kaj daŭre antaŭenpuŝis la mondan ekonomion.

 

    Sed en la jaro 2012 malrapidas kresko de la ĉina ekonomio, kaj tion planas ankaŭ la du sesioj de la lokaj TPK kaj ĈPPIK, la pokapa totala enlanda produktovaloro de Pekino kreskos je 8% en 2012, same kun tiu de Ŝanhajo, kiel la plej malgranda kresko tutlande. Ankaŭ planas malrapidigi la ekonomian kreskon provincoj en orienta Ĉinio, kiaj Guangdong, Jiangsu kaj Shandong.

 

    Standard & Poor, internacia kompanio liveranta financajn kaj ekonomiajn statistikojn, prognozis, ke la ekonomia kresko de Ĉinio falos al ĉirkaŭ 8%, sed la ebleco de la falo al 7% estos malgranda.

 

    Kompare kun la kresko de pli ol 10%, la falo signifas, ke parto de investa risko povos fariĝi stabila kaj ekonomio -- kreski modere. Niu Wenyuan, membro de ĈPPIK, diris, ke por altigi kvaliton de la ĉina ekonomio kaj por ke la produktovaloro kresku efektive kaj racie, oni devas malaltigi la kostojn naturan, produktan, socian kaj sisteman.

 

    Akceli enlandan postulon

 

    La Ŝtata Statistika Buroo de Ĉinio opinias, ke 2012 estos jaro malfacila por Ĉinio pro la eŭropa ŝulda krizo. Wei Jianguo, ĝenerala sekretario de la Ĉina Centro de Internacia Ekonomia Interŝanĝo, diris, ke la ĉina komerca kreskokurzo eble estos sub 10%, el kiu eksporta kurzo falos, sed estos bona tempo por superregi la komercan strukturon de Ĉinio.

 

    Analizistoj opinias, ke "akceli enlandan postulon" kaj "regi strukturon" fariĝos plej atentaj temoj de la kuranta jaro. Ŝanco venas kun defio. Kvankam la monda ekonomio ne estas bona, tamen la ekonomia dependeca imposto de Ĉinio al la mondo falis de 57.3% al 50.1%. La ĉina ekonomio komencas ŝanĝi al memkresko.

 

    Superregi prezon

 


Virino aĉetas oran stangeton. 


 

    En 2011 Ĉinio superigis Hindujon kaj havis la plej grandan konsumon de oro. Kreskis konsuma kvanto de ora stangeto je 50.7% kaj tiu de ora monero je 25.2%. La fenomeno parolis pri popola maltrankvilo al inflacio.

 

    Por superbridi inflacion, kuntiriĝo de mono estas adoptita de nova ekonomio. Specialistoj analizis, ke daŭre funkcias efiko de kuntiriĝo de mono kaj ankaŭ bona rikolto de greno retenis inflacion. Lastatempe prezo de internacia granda varo altiĝs pro ŝulda krizo kaj ĝi eble subpremos eksportan inflacion. Tial la precindico de konsumantoj eble kreskos stabile aŭ falos.

 

    Disvolvi industrion

 

    En 2011 ofte malfermiĝis malgrandaj laborejoj aŭ kompanioj, tio faris ekonomian alarmon al industrioj. "Helpi la realan ekonomion" kaj "subteni malgrandan kompanion" estos la plej atentataj temoj de repezentantoj de TPK kaj membroj de ĈPPIK. Ekonomisto Lai Weimin diris: nova politiko rimarkis, ke privata kapitalo povas subteni diversajn industriojn. Nur per malfermo de kampoj de financo, aviado, telekomunikado kaj medicino al privata investo, oni povos tiri socian monon en realan ekonomion. La Ŝtata Konsilantaro de Ĉinio jam havas reformadon de monopolaj industrioj kiel gravan taskon en la proceso de ekonomia reformo.

 

Redaktoroj: Zhang Shuang kaj Zhang Xiaotong

 

 

(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio