Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Wen Jiabao: la totala enlanda produktovaloro de Ĉinio en 2011 atingis 47200 miliardojn da juanoj kaj kreskis je 9.2%
2012-03-06


Wen Jiabao faras laborraporton de la registaro. 

 

    Matene de la 5-a de marto ĉina ĉefministro Wen Jiabao en la nomo de la Ŝtata Konsilantaro de Ĉinio faris laborraporton de la registaro en la 5-a Sesio de la Tulanda Popola Kongreso. Li retrorigardis la laborojn en 2011.

 

    Wen Jiabao diris, ke en la pasinta jaro vizaĝe al komplikaj kaj variaj internaciaj politikaj kaj ekonomiaj cirkonstancoj kaj al malfacilaj kaj pezaj enlandaj taskoj por reformado kaj disvolvo la tutlandaj popolanoj sub gvido de la Komunista Partio de Ĉinio unukore kaj unuanime solidariĝis kaj antaŭeniris, kaj dank' al tio la reformado, pordomalfermo kaj la socialisma moderniga konstruado akiris novajn grandajn sukcesojn.

 

    La totala enlanda produktovaloro de Ĉinio en 2011 atingis 47200 miliardojn da juanoj, kreskis je 9.2% kompare kun tiu en 2010; publika financa enspezo estis 10370 miliardoj da juanoj, kreskis je 24.8 %; produktokvanto de greno atingis 570 miliardojn da kilogramoj; novaj laborpostenoj estis liveritaj al 12210 mil homoj; pokapa disponebla enspezo de loĝantoj en urboj kaj urbetoj kaj pokapa neta enspezo de loĝantoj en la kamparo multiĝis respektive je 8.4% kaj 11.4%. Ĉinio plifirmigis kaj grandigis la rezultojn traktantajn la internacian financan krizon kaj efektivigis bonan komencon de la periodo de la "Dekdua Kvinjara Plano".

 

Redaktoroj: Zhang Shuang kaj Niu Xueqin

 

 

(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio